Denove
UK-os en Pekino
Jam en la jaro dumil-kvara!
Jen grava tasko al ni chinoj
Por Esperanto lingvo kara. |
|
Ho,
karaj gesamideanoj,
Tuj viglu niaj cerb' kaj manoj,
Por sukcesigi la Kongreson
Necesas penoj kaj elanoj. |
Necesas
strecha penlaboro
Por dolcha frukto, por honoro.
Se plensukceson ni deziras,
Perdighu al ni ech ne horo! |
Ni
faru tuj jam mobilizon,
Formulu taugan ni devizon,
Por ago gravas bona plano,
Ni faru lerte organizon. |
Plej
sagha estis Konfucio
Kaj famas ne nur en Chinio.
Li diris, ke ni povas lerni
De iu el kunira trio. |
Moderna
temp' modernaj iloj,
Por venk' al lingvaj malfaciloj;
Al interreto Esperanto
Pli bone servu por utiloj. |
Por
bona faro de l' preparo
Ni lernu, de la kolegaro
Iliajn spertojn valoregajn
Kaj lecionojn el eraro. |
Malfermu kursojn
chiunivelajn,
Elbaku chicheronojn belajn,
Eldonu verkojn lau bezono...
Preparojn faru jam laucelajn. |
Chinio
estas granda lando,
Ghi ighu baz' por Esperanto.
En la jarcent' dudekunua,
Pli laute sonu l' Esper-kanto! |