Kiel profesoro de Universitato de Kembriĝo taksas "ĉinan projekton"?

| 2017-10-25
Bookmark and Share


    La 18-an de oktobro, en Pekino, inaŭguriĝis la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio(KPĈ). Xi Jinping menciis en sia raporto nome de la 18-a Centra Komitato de KPĈ, ke Ĉinio pli kaj pli proksimiĝas al la centro de la monda scenejo, kaj la ĉina nacio staras en la orienta mondo kun nova pozicio. Pri tio, Martin Jacques, profesoro de Universitato de Kembriĝo, esprimis sian fidon pri tio, ke Ĉinio fariĝos "monda estonteco", kaj li estis surprizigita de la atingoj kaj ŝanĝoj de Ĉinio dum la lastaj kvin jaroj. Li atentigis pri tio, ke Ĉinio fariĝis pli memfida, "ĉina projekto" estas ekzemplo por aliaj evoluantaj landoj, kaj Ĉinio fariĝos la gvidanto de la mondo.


    Pri la lastaj 5 jaroj, Martin Jacques diris, ke en Ĉinio okazis multaj nekredeblaj ŝanĝoj, Ĉinio akiris multajn sukcesojn, disvolviĝis rapide, altefike kaj bonorde, kaj nun ĝi eniris en novan stadion, kiu estas pli prospera kaj daŭre disvolviĝanta senĉese kaj rapide. En tiu situacio, la kreska rapideco de malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 7%  estas pli malfacila kaj pli signifa ol tiu je pli ol 10% en malalt-nivela disvolvado. 


    Martin Jacques opinias, ke Ĉinio redifinis la vojon de disvolviĝo por evoluantaj landoj. " Kiel granda ekonomio, trans la limo inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj, Ĉinio havas naturan komprenon pri la evoluantaj landoj." Li aldonis, ke la leviĝo de Ĉinio havas gravan signifon por disvolvado de aliaj evoluantaj landoj, kaj la kontribuo de Ĉinio al monda disvolviĝo estos la plej granda, ĉar ĝiaj disvolvaj spertoj profitigos 85% de la monda loĝantaro, kio estas tre grava. Ĉinio fariĝos konduka potenco de la mondo.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments