Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Ĉinio antaŭe kaj nun, mi nun kaj estonte

| 2012-04-12
Bookmark and Share


La strato de Qianmen 
 

Turistoj en Qianmen  
 

Turistoj en Qianmen 
 
 
Starbucks
 

Ĉin-medicina apoteko Tongrentang 
 
 
Uniqlo

 

    Mi alvenas al la Ĉefurba Flughaveno de Pekino je la kvara posttagmeze, la 27an de marto, 2012. Elirinte el la aviadilo kaj marŝante sur la moviĝanta trotuaro mi sentas, ke mi venas al lando, kiun mi ne konas: pasis jam 26 jaroj depost mia lasta vizito ĉi tie, okaze de la 71a Universala Kongreso de Esperanto. La impreso, ke mi ne konas la landon sur kiu mi enpaŝas, eĉ pli fortiĝas, kiam mi sukcesas renkonti s-inon Chen Ji kaj s-ron Jiang Limin, respektive el El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo, kiuj afable venis por akcepti min, kaj ekveturas per aŭto ŝoforata de s-ro Ren Yunfeng, direktoro de la oficejo de EPĈ. La larĝa aŭtoŝoseo kondukanta nin al la centro de Pekino plenas de aŭtoj, dum en mia memoro el 1986 ili malmultis sur la sama vojo, kies samecon mi tamen malfacile kapablas rekoni, aŭ verdire nur la loko estas la sama, ĉar oni tute rekonstruis la tutan ŝoseon. Mirigas min ankaŭ, ke malgraŭ la evidenta nordeco de Pekino, atestata per la betuloj starantaj ambaŭflanke de la aŭtovojo la temperaturo ĉi tie estas pli alta ol en Osaka, de kie mi flugis. Nur pli malfrue s-ino Tan Xiuzhu, eksa vicredaktoro de El Popola Ĉinio, instruas al mi, ke en Pekino post vintro jam estas somero kun tre mallonga printempo. Post ĉirkaŭ duonhoro ni jam trovas nin en la krepuska centra Pekino, kie mi trovas modernajn domegojn, sur kiuj lumas nomŝildoj de diversaj firmaoj kaj bankoj. Mi rememoras, ke en la 1980aj jaroj jam je la oka horo vespere preskaŭ mallumis eĉ la strato Wangfujing, la plej prospera en Pekino, kiu nuntempe lumplenas kaj sendormas tra la tuta nokto.

 

    S-ino Chen rezervis por mi hotelon je kvin-minuta piedira distanco de la oficeja domo de Ĉina Internacia Eldona Grupo, al kiu apartenas la esperantlingva reta revuo kaj ankaŭ Ĉina Esperanto-Ligo. Antaŭ ol veni al Ĉinio mi jam aŭdis, ke pro la ekonomia prosperiĝo de la lando nun ekzistas retoj de hoteloj je ekonomia prezo ĉefe por ĉinaj klientoj, kaj mi gastas ĝuste ĉe unu el ili: dum mia tri-taga restado en la hotelo mi renkontas neniun eksterlandanon. Poste mi malkovras, ke la oficejo de EPĈ troviĝas en la okcidenta, "klasika" parto de la urbo, kie ne estas multaj hoteloj por eksterlandanoj: ili ĉefe situas en la orienta, "moderna" aŭ eĉ "postmoderna" urboparto. Tamen min surprizas, ke akceptistinoj de mia hotelo estas sufiĉe afablaj kaj salutas kun rideto, kiam iu gasto enpaŝas la akceptejon: ne-imagebla afero antaŭ 28 jaroj eĉ ĉe la plej prestiĝaj hoteloj en Pekino. Por mi, krome, alia interesaĵo estas manĝo en tiu hotelo, kiu oni servas laŭ la ĉin-stila bufedo, tute same kiel ĉe la manĝejo de mia laborejo, kaj malmultekoste: 15 juanoj por tag- aŭ vespermanĝo kaj 10 juanoj por matenmanĝo. Eksterlanda turisto malfacile tion spertus.

 

    Unu semajnon post mia alveno, en unu el la tri-tagaj ferioj de Qingming-festo mi vizitas la Qianmen, kiu situas sude de la Placo Tian'anmen. En 1986 mi vizitis la saman lokon kun kelkaj aliaj kongresanoj, kiuj ne partoprenis en la Tuttaga Ekskurso de la UK preferante mem vagadi. Tiam Qianmen havis sufiĉe modestan aspekton kun pluraj mallarĝaj stratoj kaj ni tagmanĝis en manĝejo de koreoj en Ĉinio el Jilin-provinco. Absolute vanas provo retrovi tiun manĝejon nun, ĉar la distrikto estas tute renovigita kaj vicas novaj kaj ŝikaj -- kvankam samtempe tradici-aspektaj -- domoj, kiuj funkcias kiel aŭ ĉinaj vendejoj aŭ eksterlandaj. La unuajn specimenas restoracioj de rostita anaso kaj aliaj pekinaj specialaĵoj, vendejoj de teo aŭ ĉin-medicinaj medikamentoj kaj budoj de diversaj et-manĝaĵoj kaj la duajn reprezentas ekzemple la usona STARBUCKS-kafejo aŭ la japana UNIQLO-vestaĵejo. Plimulto de la homoj estas ĉinoj ĝuantaj sian ferion kaj ŝajnas sufiĉe bonstataj. La sama strata bildo tute bone translokiĝus ĉu al Seulo, ĉu al Tokio.

 

    Jen do moderna aspekto de la nuna Pekino, kiel mi malkovras. Aliflanke tamen restas alia eco de la urbo, de io kio ne ŝanĝiĝas. Daŭre restas, ekzemple, surstrataj vendistoj, kiuj vendas fruktojn kaj legomojn: pomoj, bananoj, ananasoj, tomatoj, akvomelonoj kaj foje eĉ duriojn -- en mia memoro el 1984 tiaj vendistoj kutime vendis amason da akvomelonoj kaj la tuta Pekino odoris akvomelone. Ĉu mi revidos kaj -flaros la saman akvomelonan svarmon dum mia restado ĉi-foje en somero? Tio eble montras, ke la ekstera aspekto de la urbo ŝanĝiĝis, dum mult-rilate senŝanĝas la homaj agoj. Fakte ankaŭ homoj -- ĉinoj mem malmulte ŝanĝiĝis, eĉ se ili nun vestas sin multe pli bone kaj bele ol antaŭe. Ili ankaŭ nun parolas arde, entuziasme, foje krie kaj eĉ timige por eksterlandano, kiu misprenas ilin kverelantaj. Estas eble parte pro tio, ke iuj ĉinoj esprimis sian miron pri la disciplinemo de japanoj trafitaj de la tertremo kaj la postsekvinta cunamo en 2011, kiuj bone kondutis kaj ne elŝprucigis sian malkontenton. Sed mi havas iom alian opinion: ĉu esti disciplinita estas ĉiam virto, eĉ kiam oni havas kialon por elverŝi siajn emociojn kaj precipe indigni pri io, kio ne tolereblas? Ĉu ne estas pli homece ellasi sian senton de kolero kiel ĉinoj ol subpremi ĝin kiel japanoj?

 

    Kiel ajn, nun mi revenis al tia Pekino kaj ne kiel turisto, vojaĝanto: laŭplane mi loĝos ĉi tie dum unu jaro. Fakte mi neniam antaŭe loĝis en eksterlando dum tiom longa tempo, ĉar gis nun mi apartenis al tiu kategorio de esperantistoj, kiuj profunde radikas en sia propra lando kaj kies sperto eksterlanda sumiĝas al unu- aŭ du-semajna vojaĝo. Rano en puto ne konas la vastan oceanon, kiel diras proverbo ĉin-devena. Do, eble dum la restado ĉi tie ne nur ŝanĝiĝos mia impreso pri Ĉinio kaj ĉinoj, sed eventuale pro ĉiutaga interkultura kontakto eĉ mi mem trairos ŝanĝojn. Ĉu miaj memo kaj impresoj subtile aŭ draste ŝanĝiĝos dum mi vivas en la dinamika ĉefurbo de Ĉinio? Tion profeti mi mem ankoraŭ ne povas. Mi nur esperas, ke la legantoj de tiu ĉi retejo afable sekvu la evoluon de aferoj kune kun mi.

 

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments