Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Miaj kontaktoj kun Ĉinio (I) -- "Hejmsopira stelo"

| 2012-04-25
Bookmark and Share

    Ĉi-jare estas la 40jara jubileo de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj por omaĝi al ĝi mi estis petita verki pri miaj pli fruaj kontaktoj kun Ĉinio. Kial mi verku pri miaj privataj spertoj rilate al tiu ĉi oficiala, interŝtata memor-jaro? Iu-sence mi ne povas eskapi el tia rolo, ĉar mi havas "ŝuldon": mi povis vojaĝi al Ĉinio en 1984 dank' al la invito de la ĉina registaro, kiam mi estis ankoraŭ 16jara. Kompreneble tiel juna knabo neniel gravis por esti invitita sola, kiel individuo. Mi povis partopreni en la vojaĝo kiel ereto de la grandega grupo, kaj mi sukcesis enŝteliĝi en la gregon dank' al Esperanto. Do mi rapide skizu pri la fono de la vojaĝo, samtempe lasante al venontaj fojoj rakontadon pri miaj proraj spertoj dum la vojaĝo.

 

    S-ro Hu Yaobang, tiama ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, deklaris, ke Ĉinio volas inviti 3000 japanajn gejunulojn al la lando, kiam li oficiale vizitis Japanion en 1983. Nu, trimilo ne estas bagatela nombro. Mi poste aŭdis, ke komence la japana flanko pensis, ke s-ro Hu nur fanfaronas. Nu, la skalo de la kontinenta popolo malfacile kompreneblas por tiu de la popolo sur la insuletoj. La ĉina registaro fakte tute serioze okupiĝis pri la preparado kaj fine efektivigis la grandiozan aranĝon, kiu estis baptita kiel "Ĉina-Japana Amikeca Interŝanĝo". En la delegaciego de tiu ĉi interŝanĝo diversaj instancoj, organizoj kaj grupoj japanaj ricevis siajn "seĝojn". La japana Esperantujo ricevis kvin "seĝojn", ĉar Esperanto ludis nemalgrandan, kvankam ofte neglektatan, rolon en la rilatoj inter la du popoloj. Do, niaj antaŭuloj esperantistaj devis multe peni kaj oferi por la amikeco inter la du popoloj. Kaj mi estis nur unu el la homoj de pli postaj generacioj, kiuj profitis el tiu heredaĵo kaj ĝuis la fruktojn.

 

    Tamen ia fadeno ligis min al Ĉinio jam pli frue. Tio eble estas afero natura kaj eĉ neevitebla, se ni konsideras, ke Japanio kaj Ĉinio estas najbaroj kaj la ĉina registaro uzis (kaj daŭre uzas) Esperanton por siaj celoj. Fakte mia unua kontakto kun la parola Esperanto mem okazis pere de siatempa Radio Pekino (nuna Ĉina Radio Internacia). Eklerninte la lingvon en 1981 kaj ankoraŭ ne renkontinte ajnan esperantiston, mi petis mian avon, kiu posedis radioaparaton por mallongaj ondoj, registri disaŭdigon de Radio Pekino en Esperanto sur kasedon kaj sendi ĝin al mi. Bedaŭrinde ne konserviĝas tiu kasedo, nek mi klare memoras la enhavon de la programero. Nur unu frazo ankoraŭ resonas en mia kapo: "la fiŝista ŝipo rompiĝis senreturne". Kaj mi estas certa, ke tiam parolis s-ino Li Yuping, kiun mi renkontos okaze de la vizito en 1984. Ŝi estas fakte unu el la unuaj esperantlingvaj parolistoj de Radio Pekino.

 

    Nuntempaj gejunuloj, ĉu en Ĉinio aŭ aliloke, malfacile kredus, ke iam estis tempo, kiam oni soifegis pri informoj el la lando, kiun kovris "bambua kurteno" laŭ la vidpunkto kaj esprimo de la siatempa kapitalisma bloko. Foje D-ro Ulrich Lins, fama germana historiisto-esperantisto, rakontis, ke la ekzisto de El Popola Ĉinio instigis lin lerni Esperanton en la 1950aj jaroj, ĉar tiam ĉinaj eldonaĵoj malfacile haveblis en okcidenta Eŭropo. Mi ankaŭ legis, ke en tiu sama epoko necesis kuraĝo por esti peranto por EPĈ en Japanio pro tio, ke tia ago definitive stampis vin politike. En 1960aj jaroj Radio Pekino ŝajne havis apartan ĉarmon por ribelemaj gejunuloj de la mondo, kiel tion reliefigas la filmo "La chinoise (la ĉinino)"de franca film-reĝisoro Jean-Luc Godard. En ĝi simbole sonas la franclingva voksigno de Radio Pekino "Ici Peking! (ĉi tie Pekino!)" kune kun la melodio de la Internacio.

 

 
Sceno el la filmo de Godard


 

    Mi mem naskiĝis en 1960aj jaroj kaj mem ne spertis tian atmosferon. Sed ankoraŭ en la 1980aj jaroj aŭskultado al eksterlandaj kurt-ondaj elsendoj havis romantikan aromon ĉirkaŭ si. Oni nomis hobion aŭskulti al tiaj elsendoj "Dxing" laŭ la anglalingva mallongigo kaj multaj junuloj (iel ĉefe temis pri viroj) okupiĝis pri ĝi. Estus malfacile en la nuna reta kaj tutmondiĝanta epoko kompreni la allogon, kiun tiu ĉi umado siatempe havis. Ni devas konscii, ke tiam eĉ aerpoŝtaj leteroj foje bezonis kelkajn semajnojn por atingi adresiton. Do estis tre ekscita sperto aŭskulti en via propra ĉambro al la voĉo, kiu rekte kaj samtempe atingas vin el malproksima lando. Tio estis kvazaŭ sekreta komunukiĝo kun la mondo. Kaj mi havis alian kialon por fasciniĝi: en mia kazo la aŭdata lingvo estis iom ne-ordinara, ofte misnomata "arteferita", kaj do eĉ pli sekreta.

 

    Permesu al mi ĉi tie iom devojiĝe rakonti pri mia avo, kiu ebligis al mi la unuajn aŭskultadojn al Radio Pekino en Esperanto. Li posedis radioaparaton por mallongaj ondoj, ĉar li estis teknikisto por Japana Disaŭdiga Korporacio konata sub la japanlingva siglo de NHK. Antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito li iris al Ĉinio kiel multaj japanaj viroj, sed li estis tien sendita kiel radio-teknikisto. Pro tio ŝajne li ne devis partopreni en kruelaĵoj, en kiujn li estus eventuale envolviĝinta, se li estus soldato. Sed certe li agis impertinente al ĉinoj, ĉar li iam rakontis al mi, ke li kutimis krii al ĉinaj rikiŝistoj preskaŭ la solan vorton, kiun li konis en la ĉina: "kuai, kuai (rapidu, rapidu)!". Restas tamen alia, pli paca atestaĵo de lia restado en Ĉinio: ĉar li amatore pentris, li postlasis olepentraĵon de kanalo en Ŝanhajo, kie malrapide flosas malgranda boato sub flirtantaj salik-folioj.

 

 
Afiŝo pri la filmo "Hejmsopira stelo"
 

Hasegawa Teru kaj ŝia edzo Liu Ren 


 

    Dum mia avo estis sennoma popolano, estis en tiu-tempa Ĉinio japana esperantistino, kiu propra-vole veturis al la lando kaj poste fariĝis fame konata unue negative, poste pozitive. Ankaŭ ŝi laboris por radio-disaŭdigo sed -- malsame al mia avo -- por la flanko de Ĉinio. Ŝi estis unu el la jam menciitaj pioniraj esperantistoj, kiuj laboris por la amikeco inter la popoloj ĉina kaj japana. Plumnome ŝi nomiĝis Verda Majo kaj ŝia japana nomo estis Hasegawa Teru. Partopreninte en la proleta Esperanto-movado en Japanio ŝi estis firmdecida kontraŭ la japana agreso al aziaj landoj. Enamiĝinte kaj edziniĝinte al la ĉino, Liu Ren, unu el la kamaradoj de la proleta movado, nia heroino forveturis al Ĉinio kaj disaŭdigis japanlingve kontraŭmilitajn radio-elsendojn direktitajn al la japanaj soldatoj. Siatempe japanaj ĵurnaloj skandale raportis pri tiu "ruĝa amo" de la "naci-perfidulino".

 

 
Miyamoto Masao (meze) dum la vizito al Ĉinio en 1985 


 

    Baldaŭ post la milito Verda Majo forpasis en Ĉinio pro malsano. Estis Miyamoto Masao, la patro de la japana skolo en Esperanta literaturo, kiu klopodis konigi ŝiajn agadojn al la japana publiko kaj tiel ŝin "rehonorigi". Aperis la verkaro de Verda Majo en la japana kaj ankaŭ en Esperanto. La "rehonorigo" atingis siaspecan pinton en 1980, kiam oni produktis televidan filmon pri ŝi kun la titolo: "Hejmsopira stelo". Ĝi estis la unua tiu-speca filmo, kiun komune produktis Japanio kaj Ĉinio. Kvankam mi mem ne havis okazon spekti la filmon, aŭdinte pri ĝi mi estis forte ravita de romantikismo, kiun mi perceptis ĉirkaŭi ŝiajn agadojn, ĉar ŝi ja ne aŭskultis al radio-elsendoj en paca kabineto, sed en militanta lando parolis antaŭ mikrofono kun amaro en la koro, ke la propra patrolando iras en malĝustan vojon kaj tio estas korektenda.

 

    Nun estante en Pekino mi prenas en miajn manojn la esperantlingvan libron "Verkoj de Verda Majo" kaj devas senti, ke nura romantikismo, pri kiu mi revis kiel knabo, ne sufiĉas por igi iun homon agi kiel agis la aŭtoro de la supre nomita libro. Mi sentas ironia koincido la fakton, ke mi nun ekloĝas en Ĉinio kaj pensas pri Japanio ĝuste kiel faris Verda Majo. Iu-sence mi sentas, ke ankaŭ mi fariĝas "hejmsopira stelo", kvankam certe de malpli granda historia graveco kompare al ŝi. Antaŭ mi ne estas mikrofono aŭ tajpilo -- iloj, kiujn ŝi uzis -- sed komputilo. Ankaŭ la historia cirkonstanco nuna malsimilas al tiu de ŝia epoko. Antaŭ ĉio niaj du landoj nun ne militas unu kontraŭ la alia. Sed laŭ mia privata opinio Japanio nun staras ĉe grava vojkruciĝo kaj verŝajne atendas ĝin malfacila periodo post la tertremo kaj cunamo en 2011, kies sociaj konsekvencoj ankoraŭ ne prognozeblas nelaste pro la postsekvinta nuklea katastrofo. Do, ankaŭ mia koro ne povas esti trankvila, kiam mi pensas pri mia propra lando, kiun mi forlasis malantaŭ mi. Nu, mi tamen jam haltigu la tajpadon por tiu ĉi artikolo, ĉar mi riskas esti tro pesimisma kaj ankaŭ malproksimen fordrivis de la temo asignita al mi.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments