Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Miaj kontaktoj kun Ĉinio (II) --en Ĉinio ankoraŭ malfermota

| 2012-05-21
Bookmark and Share

Bonvenigo ĉe la flughaveno de Ŝanhajo. 
 
 
Kvar Esperanto-delegacianoj kun esperantisto el Anhui-Provinco. De maldekstre: s-roj Kano Fumihiko, Saito Hiroshi, Wang Yunfang, Watanuki Ken'ichiro kaj s-ino Sakamoto Yuri.
 

Post la renkontiĝo kun esperantistoj en Ŝanhajo. S-ro Wang Minhao,la tria de dekstre en la dua vico, mi la dua. 
 

S-ro Wang Minhao, dekstre, kaj mi, en majo 2012 en la oficejo de El Popola Ĉinio. 


 

    Ĉi-foje nepras, ke mi rakontu pri mia unua vizito al Ĉinio en 1984 en la kadro de "Ĉina-Japana Junulara Amikeca Interŝanĝo". Kiam mi informiĝis, ke kvin esperantistoj havos ŝancon vojaĝi al Ĉinio, pasis nur tri jaroj depost mia esperantistiĝo. Mi neniam estis en eksterlando. Japana ĵurnalo raportis – erare – ke la trimil japanaj invititoj gastos ĉe tranoktejoj de la Popola Liberiga Armeo, kaj tio iel igis min imagi severan trejnejon, kie oni ankaŭ al la japanaj gastoj instruus disciplinon. Efektive ni loĝis en tre bonaj hoteloj kaj estis traktitaj kolektive kiel ŝtata gasto, neniel kiel objekto por disciplinado. Komence mi iom hezitis, ĉu mi anoncu min por konkurso por elekti la kvin vojaĝontojn, ne nur ĉar temis pri mia unua vojaĝo eksterlanden, sed ankaŭ pro la timo pri la misimagita disciplinado. Tamen mi finfine decidis testi mian bonŝancon. La aĝ-limo por esperantistaj konkursantoj estis fiksita je malpli ol 30 jaroj, kaj oni postulis submetadon de eseo pri la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio en Esperanto, kaj telefonan parol-ekzamenon de la lingvo. Poste montriĝis, ke la japana Esperantujo praktikis vere seriozan kaj severan prijuĝadon por elekti la kvin delegacianojn, ĉar en aliaj delegacioj ni trovis nemalmultajn grandaĝulojn, kio klare montris, ke ĉe ili la elektado ne okazis tiom severe kiel ĉe la esperantistaro. Ĉar trimil personoj estas granda nombro, la tuta personaro estis dividita en tri "grupegojn", kaj nia "grupego" vizitis unue Ŝanhajon, poste Hangzhou kaj fine Pekinon. En la ĉina ĉefurbo ĉiuj kolektiĝis por partopreni en la celebrado de la ĉina Nacia Festo, la 1an de oktobro, sur Tian'anmen-Placo.

 

    Eĉ la flugado per aviadilo estis por mi la unua-foja sperto. Alveninte al la Flughaveno de Ŝanhajo ni estis bonvenigitaj de granda amaso da infanoj, kiuj havis en la mano florojn kaj ilin svingadis, kriante "Huanying, huanying (Bonvenon)". Oni ludis laŭtan muzikon sur provizora scenejo, dekoraciita per granda kapo de drako. Kompreneble mi neniam estis akceptita tia-maniere ie ajn, kaj plimulto de la tuta grupo same. En tumulto oni prezentis du ĉiĉeroninojn al nia grupo, konsistanta el kvin esperantistoj kaj kvin bonzoj de iu budhisma organizaĵo; niaj du grupoj estis nur hazarde kunigitaj por fari la nombron de dek, ĉar kvin personoj estis tro malgranda unuo por fari unu grupon. Je nia bedaŭro la du gvidistinoj montriĝis japanlingvaj. Evidente maleblis speciale nur por nia verda kvinopo disponigi esperantistan gvidiston. Sed nia seniluziiĝo estis granda, ĉar antaŭ la ekveturo ni estis superŝutitaj per diversaj famoj kaj onidiroj de la tiam arde brulanta entuziasmo de la ĉina Esperanto-movado (oni parolis pri kvarcent mil ĉinoj, kiuj tiam lernis la lingvon!) kaj pro tio iel imagis, ke la granda svarmo de ĉinaj esperantistoj atendus nin jam ĉe la Flughaveno. Efektive, tamen, en Ŝanhajo kaj Hangzhou renkontiĝoj kun esperantistoj eblis nur en la kadro de la renkonta programero por la tuta "grupego". Nur en Pekino oni aranĝis por ni apartan esperantistan renkontiĝon ĉe la sidejo de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj El Popola Ĉinio, kaj poste ni veturis al la hotelo Xiangshan por vespermanĝo. Do fakte neniam realiĝis la revata kunpuŝiĝo kun la "granda esperantista popolamaso". Por tio mi devis atendi ĝis la Universala Kongreso en Pekino, en 1986.

 

    Nu, ni tro haste forglitis al la tempo de nia restado en Pekino; necesas retroiri al nia alveno en Ŝanhajon. De la flughaveno ni iris en la centron de Ŝanhajo per limuzinoj. La aero de la kontinento sentiĝis al mi tre seke, kaj la tuta urbo aspektis al mi iom griza, kaj ĝuste pro tio iel ŝajnis al mi socialismeca. Mi neniam poste revizitis Ŝanhajon, sed la hodiaŭa urbo, kiun mi vidas en televido, aspektas kiel ia metropolo el la futuro. Baldaŭ post nia alveno al la hotelo ni estis ĝoje surprizitaj de nekonata vizitanto. Esperantisto el Anhui-Provinco venis al la salono ĉe la enirejo! Ni rapide malsupreniris por renkonti la samideanon kaj ĝoje manpremis unu kun la aliaj. Sed kiam ni babilis nur dum eble kvin minutoj, iu aliris nian vizitanton kaj ion flustris al li. Subite ŝanĝiĝis la sinteno de la gasto, kiu komencis diri: "mi supozas, ke vi devas esti lacaj post longa vojaĝo, do mi ne ĝenu vin per longa babilado"*. Ni estis absolute konsternitaj, ĉar ni sciis, ke li veturis dum longaj horoj por veni de sia provinco al Ŝanhajo por renkonti nin. Supozeble deĵoranto de la hotelo rimarkis la kontaktiĝon de ĉino kun fremdlandanoj kaj avertis lin pri tiu ago. Ni devas memori, ke tiam estis la jaro 1984, nur kelkajn jarojn post la komenco de la pordomalferma politiko. Oni ankoraŭ ne sukcesis malfermi la pordon de la homa menso kaj ĉiu kontakto kun eksterlandanoj, kiu spontanee okazas ekster la oficiala renkonta programero, estis suspektinda. Por la nuntempaj ĉinaj gejunuloj tio sonos kiel malreala "fabelo". Alia "fabelo", kiun mi povas rakonti al la nunaj gejunuloj estas la fakto, ke siatempe eĉ ekzistis monbiletoj speciale por eksterlandanoj, nomataj konverteblaj monbiletoj. Konverteblaj ĉi tie signifas, ke ili ŝanĝeblas en fremdajn valutojn. En Ĉinio tiaj monbiletoj ekzistis de 1979 ĝis 1995 por eviti la enfluon de fremdaj valutoj en la enlandan merkaton.

 

    Inter miaj kvar kunvojaĝantoj estis unu, kiu estis taŭga por aventuroj en tia ankoraŭ malfermota lando. Li nomiĝas (pardonu, ke mi citas vian nomon!) s-ro Watanuki Ken'ichiro. Li ŝajnis esti nature vagema kaj libera de disciplinado. En Ŝanhajo s-ro Watanuki invitis min momente forlasi la "delegaciegon" kaj kune vagi inter la ordinaraj ŝanhajanoj. Ni estis alparolitaj en la japana, feliĉe ne de iu policisto aŭ simila uniformulo sed de iu juna patro, kun sia infano sur la ŝultro. Mi svage memoras, ke kun lia helpo ni sukcesis mendi ian kafo-similan malvarman trinkaĵon de surstrata vendisto. Ion tian mi ne povus mem iniciati, ĉar mi estis sensperta kaj disciplinita gimnaziano, dum s-ro Watanuki estis jam sperta kaj vagema vojaĝanto. Mi memoras, ke li parolis angle kun la deĵorantinoj de la Amikeca Butiko en Pekino, kie tiam oni povis aĉetumi nur per la jam menciitaj konverteblaj monbiletoj. Poste, tamen, pro la vagemo li devis travivi iom timigan sperton, ĉar, kiam en la lasta tago de nia restado ni vizitis la Imperiestran Palacon kaj rapide trarigardis ĝin, li iom forvagis de ni kaj riskis maltrafi la reiran flugon, se li ne estus retrovita ĝustatempe. Tion mi verŝajne rajtas skribi ĉi tie, ĉar li mem siatempe malkaŝis tion sur la paĝoj de la Revuo Orienta, la organo de Japana Esperanto-Instituto.

 

    En Ŝanhajo kelkajn tagojn post la alveno ni renkontis "oficiale" kvin lokajn esperantistojn. Restas foto, kiun ni faris en Lusin-Parko post tiu aranĝo, antaŭ la sidanta statuo de la granda ĉina verkisto. El la tiam renkontitaj kaj kunfotitaj esperantistoj nur unu ŝajne restas en Esperantujo ĝis nun: temas pri s-ro Wang Minhao, kiu tiam estis ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. Dum nia restado en la urbo manko de Esperanta ĉiĉerono estis kompensita dank' al s-ro Wang, ĉar li afablis laŭeble akompani nin kaj provizi klarigojn en Esperanto. Li foje rakontis, ke li lernis la rusan kiel studento sed pro la malvarmiĝo de la rilatoj iner Ĉinio kaj Sovetio estis ordonita lerni alian lingvon – Esperanton. Jen travivaĵo de multaj ĉinoj siatempaj, kiuj malgraŭ tio fariĝis entuziasmaj esperantistoj. Mi supozas, ke tiam s-ro Wang, kiu estis ankoraŭ en la aĝo de malpli ol 40 jaroj, neniam estis eksterlande. Siatempe vojaĝo al alia lando estis granda luksaĵo en Ĉinio kaj oni povis nur revi pri tio. Do, certe li mem ne estus antaŭvidinta, ke poste li havos ŝancon multe vojaĝi eksterlanden, ekzemple al Japanio eĉ dek fojojn. Unu monaton post mia ĉi-foja enposteniĝo en El Popola Ĉinio, okazis kunveno de la konsilantoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, kiun ankaŭ s-ro Wang ĉeestis. Estis mia plezuro ne nur revidi lin sep jarojn post nia lasta renkontiĝo en Japanio, sed ankaŭ aŭdi de li, ke nun en Ŝanhajo funkcias ĉiu-monate Esperanto-Salono, kiun ĉeestas esperantistoj el diversaj landoj nun laborantaj en la urbo. Mi ne povis ne senti la pason de tempo, dum kiu Ĉinio definitive malfermiĝis al la ekstera mondo, ĉar nun neniu povus imagi, ke en 1984 oni "forpelis" ĉinan esperantiston, kiu venis viziti nin en nia ŝanhaja hotelo.

 

    * Mi perdis la nomon de la esperantisto kaj restis nur la foto. Ĉi-foje mi kun ĝojo informiĝis, ke la gasto, s-ro Wang Yunfang, estas ankoraŭ aktiva en la Esperanto-movado kiel ĝenerala sekretario de la Anhui-a Esperanto-Asocio. Necesus demandi lin, ĉu la epizodo estis vere tia, kian ni supozis siatempe.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments