Ĉefpaĝo

Faku-gubernio ricevis la titolon "ĉina vilaĝo de blankaj gruoj"

| 2012-05-22
Nombro de mesaĝoj(0)


Blankaj gruoj sur Huanzidong-marĉejo 

 

    La 21-an de majo Ĉina Asocio por Protekti Sovaĝajn Bestojn donis al la gubernio Faku en Shenyang de Ĉinio la titolon "ĉina vilaĝo de blankaj gruoj" (grus leucogeranus).

    En la lastaj jaroj fakuloj pri birdoj el Rusio, Nov-Zelando, Svedio, Usono, Kanado, Danio kaj aliaj landoj sinsekve venis al la gubernio por inspekto kaj unuanime opinias, ke Huanzidong-marĉejo estas plej taŭga por vivado de blankaj gruoj.

 

    Blanka gruo estas unu el la pereontaj bestoj. En la jaro 1989 ĝi estis enlistigita kiel la 1-a grada nacia protektata besto de Ĉinio kaj 98% de la blankaj gruoj pasigas la vintron en Poyang-lago, kiu etendiĝas en la suda bordo de la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero en la norda parto de Jiangxi-provinco de Ĉinio. De multaj jaroj blankaj gruoj kolektiĝas en Huanzidong-marĉejo. En ĉiu printempo ili flugas norden de Poyang-lago al Huanzidong-marĉejo kaj tie restis 40-50 tagojn por serĉi manĝaĵojn kaj akumuli korpajn fortojn, kaj poste ili flugas al Siberio por reproduktado. Aŭtune ili flugas suden kaj revenas Huanzidong-marĉejon, kie ili vivas 40-50 tagojn, kaj flugas al Poyang-lago post glaciĝo de la marĉejo. Blankaj gruoj vivas sur la Huanzidong-marĉejo 90-100 tagojn ĉiu-jare.

 

    Laŭ konigo en la tuta mondo estas pli ol 3 mil blankaj gruoj kaj ĉirkaŭ 90% de ili venas al Huanzidong-marĉejo ĉiu-jare.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments