Ĉefpaĝo

Estis la unua fojo por Ĉinio doni przevalskiojn eksterlande

| 2012-05-23
Nombro de mesaĝoj(0)


Przevalskioj dome reproduktitaj 
 

Przevalskioj eksportitaj al Mongolio 

 

    La 21-an de majo Ĉinio sendis al Mongolio 4 przevalskiojn (Equus Przewalskii). Estis la unua fojo por Ĉinio eksporti przevalskiojn post kiam ili estis importitaj el Britio, Usono kaj Germanio en 1985. La sovaĝaj ĉevaloj estis dome reproduktitaj.

 

    Eksportado de la przevalskioj grave kontribuis al la genetika plibonigo de mongoliaj sovaĝaj ĉevaloj kaj konservo de genetika diverseco. Ĝi ankaŭ helpas plibonigi rasojn de mongoliaj ĉevaloj, altigi elcentaĵon de reproduktiĝo, multigi vivantojn kaj fortigi kapablon kontraŭ malsano. Tiuj 4 przevalskioj estis senditaj al Nacia Dezerta Parko B de Mongolio.

 

    Estas en la Xinjiang-a Reproduktiĝa kaj Esplora Centro de Sovaĝaj ĉevaloj 267 sovaĝaj ĉevaloj, el kiuj troviĝas 93 dome reproduktitaj, 83 sovaĝe reproduktitaj kaj 91 duon-sovaĝe reproduktitaj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments