Ĉefpaĝo

Semajno Ami Birdojn en la Ĉefurba Normala Universitato

| 2012-06-05
Nombro de mesaĝoj(0)

de WANG DONGLIANG

 

 
Nestoj faritaj el paperpecoj, manĝbastonetoj kaj branĉoj
 

Lernantoj de elementa lernejo observas sovaĝajn anasojn kaj aliajn birdojn en la naturo sub la direktado de studentoj de la Ĉefurba Normala Universitato. 

 

    En la Ĉefurba Normala Universitato studentoj varme komentas la 5 birdnestojn, kiujn ili faris por birdoj vivantaj en la lernejo, okaze de la 30-a Semajno Ami Birdojn.

 

    Semajno Ami Birdojn estas aktivado lanĉita de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro printempe en 1982. Ĉiujare de aprilo ĝis frua majo oni elektu unu semajnon kiel Semajnon Ami Birdojn, kaj en tiu semajno oni faru diversajn aktivecojn por konsciigi la publikon pri amo kaj protekto de birdoj.

 

    Si Shijie, studento de la dua studjaro, konstruis birdneston similan al la Nacia Stationo--Birdnesto. Li diris, ke la de li farita birdnesto estas kopiaĵo de birdnastoj en marĉejo de la Sovaĝanasa Lago en antaŭurbo de Pekino. Malsame ol la ŝtala Birdnesto, lia nesto estas farita el arbobranĉoj kaj fragmitaj tigoj kaj folioj. Li diris, ke tiaj birdnestoj estas ofte vidataj en la marĉejo, tio signifas, ke ili plaĉas al la birdoj. Por fari la neston, li modifis la neston tri fojojn kaj iris al la Sovaĝanasa Lago por observi la birdnestojn unu tagon."

 

    La plej medioprotekta birdnesto estas farita de Cai Juan el manĝbastonetoj uzeblaj por unu fojo. La nesto el 30 tiaj manĝbastonetoj havas kvin edrojn, ĉiu el kiuj estas el 6 bastonetoj kunigitaj per ŝnuretoj. Ŝi esperas, ke oni malmulte uzos tiajn maĝbastonetojn kaj malmulte hakos arbojn por havigi pli da loĝejoj al birdoj.

 

    Per arbobranĉoj kaj folioj studento Zhang Mi faris botelforman birdneston. Ŝi uzis la "botelkolon" por alpendigi la neston al branĉoj. Krome, ŝi el herboj faris "ĉirkaŭmuron" por la nesto kaj "pordon" sur la muro. La nesto estas malgranda kaj delikata. Ĝi estas preparita por malgrandaj birdoj. Ŝi nomas la neston per "varma dometo". Studentoj kreis ankaŭ nestojn de aliaj formoj.

 

    Gao Wu, emerito de la universitato, startigis la aktivadon. Li diris, ke la Semajno Ami Birdojn influis studentojn de generacio al generacio. Pli kaj pli multaj diplomiĝintoj kaj grupoj kaj personoj ekster la lernejo partoprenis en la aktivado por protekti birdojn, sovaĝajn animalojn kaj naturon. Gao diris al studentoj, ke ili devas protekti birdojn ĉar protekto de la naturo signifas protekton de la homaro mem.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments