Ĉefpaĝo

Komenciĝis la aktivado liberigi vivantajn estaĵojn en la maron Bohai en 2012

| 2012-06-06
Nombro de mesaĝoj(0)


Fiŝidoj transportataj por liberigi 
 

Liberigo de fiŝido 

 

    La 4-an de junio en la urbo Qinhuangdao de Hebei-provinco komenciĝis la aktivado liberigi vivantajn estaĵojn en la maron Bohai en 2012.

 

    La aktivado havas la temon "protekti vivantajn estaĵojn kaj resursojn en oceanoj, akceli konstruadon de ekologia civilizacio". Ĝi estas kune aranĝita de la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio, registaroj de la provincoj Hebei, Liaoning, Shandong kaj la municipo Tianjin. Oni liberigis entute 140 milionojn da peneoj, muduzoj kaj mugiloj. Tio estas la plej granda aktivado por liberigi vivantajn estaĵojn en la maron Bohai ĉi-jare.

 

    Laŭ konigo, de la jaro 2006 la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio aranĝis kune kun 25 provinc-nivelaj popolaj registaroj 43 liberigajn aktivadojn kaj por tio diversnivelaj financaj departementoj asignis 2937 milionojn da juanoj. Oni liberigis 138.6 miliardojn da idoj de vivantaj estaĵoj kaj akiris bonajn profitojn ekonomian kaj socian.

 

    La maro Bohai estas gravaj frajejo, nutraĵ-areo kaj loĝloko por ekonomiaj fiŝoj de Ĉinio. De la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la fiŝkaptaj riĉfontoj en la maro Bohai senĉese malprosperiĝis, kaj tiea ekologia medio estis serioze detruita. Post multjara penado, la nombro de specoj de gravaj fiŝriĉfontoj iom post iom multiĝis kaj fiŝkapta medio havis certan pliboniĝon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments