Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Bretona festo en Pekino

| 2012-06-07
Bookmark and Share

    Mi trovis anonceton pri bretona festo en Pekino sur Timeout Beijing, monata gazeto anglalingva por eksterlandanoj. Estis anoncite, ke la festo – oficiale nomata La fest noz interceltique (La noktofesto interkelta) – okazos sabate, la 19an de majo. Bretona aranĝo en Ĉinio estas io interesa, mi pensis. Mia rubriko ne ĉiam temu nur pri la ĉina kulturo – eble foje la ĉeesto de kulturo el tute alia parto de la mondo, eĉ minoritata, en Pekino montras faceton de tutmondiĝo, en kiu ankaŭ Ĉinio envolviĝas nuntempe.

 

    Kial mi tamen interesiĝu pri Bretonio, nordokcidenta parto de Francio, kie vivas kelta minoritato - la bretonoj? Antaŭ dekkelkaj jaroj pluraj miaj geamikoj esperantistaj subite elmontris interlingvistikan ambicion kaj komencis postdiplome studi ĉe renoma lingvo-sociologia profesoro en Tokio, i.a. ĉar li estis simpatia al Esperanto. La ambicio cetere poste ankaŭ min infektis, kvankam mi mem studis ĉe alia profesoro, en alia universitato. En 1998 unu el tiuj geamikoj kaj mi proponis al la Japana Esperanto-Instituto okazigon de simpozio pri lingvaj rajtoj kaj invitis kiel unu el la podianoj ĝuste fakulon pri la bretona, kiu cetere estas unu el la disĉiploj de la ĵus menciita lingvo-sociologo. Pro tio mi havis iom da antaŭscio pri la lingvo kaj popolo.

 

    La feston ĉiujare organizas la Asocio de Pekinaj Bretonoj, nomata mallonge ZhongBreizh:Zhong staras por Zhongguo, do Ĉinio en la ĉina, kaj Breizh por Bretonio en la bretona: interesa kombino de ĉina kaj bretona vorteroj. Laŭ ĝia retejo la asocio, cetere fondita en la jaro 1997, estas ne nur por bretonoj, sed ankaŭ por aliaj keltoj kaj eĉ por amantoj de la kelta kulturo en Pekino. Mi rememoris, ke jam de dudek jaroj aŭ simile la kulturo irlanda, parenca al la bretona ĉar ankaŭ kelta, estas en iom da modo en Japanio: jam ekde 1992 oni ĉiujare festas la Tagon de Sankta Patriko, patrono de Irlando, en la 17a de marto ankaŭ sur la tokia Bulvardo de Omotesando, per parado. Mi tamen intertempe ne rimarkis similan entuziasmon pri la bretona kulturo en mia lando. Do des pli interese, se la bretonoj sukcesas aktivi ĝuste en Ĉinio.

 

 
Budo de la patkukejo Crêpanini

 

    Iom post la 3a kaj duono posttagmeze, mi alvenis – post iom da piedirado inter ambasasorejoj de diversaj landoj – al la Franca Lernejo Interncia, kie okazas la festo. La lernejo situas en Sanlitun, kvartalo kun tre videbla ĉeesto de eksterlandanoj. En la lernejo mi povis vidi bretonojn, eble francojn aŭ aliajn eŭropanojn. Estis pluraj paroj eŭropa-ĉinaj, amaso da iliaj aŭ alies infanoj kaj ankaŭ iom da eksterlandanoj el aliaj mondopartoj: mi rimarkis kelkajn vizaĝojn ŝajne el Suda Azio kaj el Afriko. Pli malfrue, kiam vesperiĝis, kolektiĝis junaj geĉinoj, ŝajne studentoj, kiuj eble lernas la francan en Pekino.

 

    Estis kelkaj budoj, kie oni disdonis turismajn prospektojn, proponis diversajn trinkaĵojn kaj dolĉaĵojn francajn inkluzive de cidro bretona kaj antaŭ viaj okuloj preparis du specojn de patkuko: crêpe kaj galette, ambaŭ breton-devenajn. Tiun lastan servon provizas Crêpanini, patkukejo, kiun ekfunkciigis en 2008 du bretonoj ĉi tie en Pekino, en la sama Salitun-areo. La patkukoj rememorigis al mi, ke tamen ankaŭ en Japanio la bretona kulturo lastatempe iom komencis montri sin antaŭ la publiko: antaŭ du jaroj mi mem vizitis similan patkukejon en Tokio kun miaj edzino kaj filino, kie bretona-japana paro servis aŭtentikaĵojn. Mi aĉetis kaj manĝis galette-on sed baldaŭ eksentis, ke estas iom ĝene esti sola ĉi tie. Videble la festo estis por societumado, por renkonti geamikojn kaj mi ne havis iun por saluti ĉi tie. Ĉu mi eliru, mi iom pripensis. Sed kiam mi kun hezito iom vagis ĉirkaŭe, mi trafis ion interesan, kiu cetere ne estis bretonaĵo.

 


Artistino Céline Tistchenko

 

Verkoj de Céline 

 

    Mi trovis malgrandan ekspozicion de artoverkoj iom flanke de la enirejo. Altiris mian atenton unu el ili, kun la formo de sakuro aŭ ĉerizfloro, kiu estas preskaŭ simbolo de Japanio. Kial japana sakuro en bretona festo, en franca lernejo en Pekino? Mi aliris klarigan tabulon kaj povis informiĝi, ke la verkojn kreis francino, kiu restadis en Japanio dum la lastaj sep jaroj, tie renkontis la japanan tradician paperon Washi kaj komencis krei siajn verkojn tranĉante la paperojn en pecojn kaj algluante ilin sur ligna panelo. La artistino, kiu estis ĉirkaŭ la ekspozicio, rimarkis min rigardanta ŝiajn verkojn kaj alparolis min en la angla. Evidente ŝi unue prenis min por ĉino, kaj kun ĝojo surpriziĝis aŭdi, ke fakte mi estas el Japanio. Mi ricevis ŝian vizitkarton, sur kiu legiĝis "Céline Tistchenko": la geavoj de ŝia edzo elmigris el Ukrainio al Francio, ŝi klarigis.Céline krome rakontis al mi, ke ŝi kaj ŝia edzo ekhavis ideon translokiĝi al Pekino iom antaŭ la tertremo en marto, 2011, kaj ankaŭ pro tiu sismego rapidis veni ĉi tien en la fino de aŭgusto de la sama jaro. Estis agrable aŭdi, ke ŝi havas karan rememoron pri Japanio, kiun tamen ankaŭ mi devis forlasi.

 


Sceno el la ŝnureg-tirado (Foto de ZhongBreizh

 

    Post iom da konversacio kun la artistino kaj ŝia edzo, mi reakiris iom da bona humoro kaj decidis plu resti en la festo. Nun oni komencis prepari ŝnuregtiradon. Ŝajne oni konsideras ĝin bretona specialaĵo, kvankam simila konkurso estas trovebla preskaŭ universale. La ŝnuregtirado okazis plurajn fojojn, unue por malgrandaj, poste por iom pli grandaj infanoj kaj fine ankaŭ por plenkreskuloj. La universala simpleco de la ludo montriĝis taŭga por entuziasmigi la partoprenantojn de kiu ajn aĝo.

 


Yann Dréan, Amélie Pornin kaj Gael Dréan invitas homojn danci.(Foto de ZhongBreizh

 


Méven Yhuel kaj Gwénael Dage kantas bretonan kanton. 

 

    Kiam fariĝis mallume kaj eĉ komencis pluveti, du muzikistoj bretonaj –Méven Yhuel kaj Gwénael Dage–komencis muziki kaj ankaŭ kanti bretone. Temis pri vere tradicia, folklora muziko, kiu al miaj oreloj sonis iel ankaŭ azieca. Iom poste bretonaj gedancistoj –la ĝemelaj fratoj Yann kaj Gael Dréan (ili ankaŭ muzikas sed tion mi iel maltrafis), kaj Amélie Pornin–en tradicia kostumo montris iom da dancoj kaj invitis la ĉeestantojn aliĝi al iuj el ili. Formiĝis granda rondo de dancantoj divers-naciaj. Nur poste mi eksciis, ke tiuj kvin gebretonoj estis invititaj de ZhongBreizh al Ĉinio por turnei en Pekino kaj Shandong-provinco – la provinco havas ĝemelan rilaton kun Bretonio – kaj ankaŭ ke la dancistino Amélie eĉ ĉiutage parolas la bretonan kaj laboras por la konservado de la lingvo. Bedaŭrinde, ke mi ne povis havi okazon por iom paroli kun ŝi.

 


Muzika grupo Blackwater 

 


Kantas Davey Bain.

 

    Mi ankaŭ informiĝis, ke de la lasta jaro oni komencis inviti muzikistojn, kiuj ludas muzikon de aliaj keltaj popoloj. Do, nun sekvis la internacia muzik-grupo Blackwater, kiu aktivas en Pekino ĉefe inspirite de la irlanda muziko, kvankam la membroj mem ne estas irlandaj. Ilia muziko estis moderna kaj kantita en la angla. Verŝajne estas malfacile trovi en Ĉinio "aŭtentikajn" muzikistojn irlandajn, sed en la nuna tempo de tutmondiĝo tro da harfendado pri tia "aŭtentikeco" estus superflua, ĉar, se ni limigus kulturan heredadon de iu minoritato nur al ties "aŭtentikaj" idoj, multaj minoritataj kulturoj simple devus perei.

 

    Kaj fine venis la vico de skota kantisto Davey Bain, kiu kun gitaro kantis angle skotajn kantojn modernajn. Ankaŭ tiu ĉi kantisto loĝas plurajn jarojn en Ĉinio. Mi volis resti kaj fakte restis ĝis lia lasta kanto, ĉar mi tiel volis iom omaĝi kompreneble al nia skoto William Auld, kies poemojn mi tradukis japanen. En la nokta obskuro mi imagis antaŭ miaj okuloj mian viziton al Skotlando en novembro de 2006, nur tri monatojn post la forpaso de Auld. Estis stranga sento pensi pri tiu novembra vojaĝo al Skotlando en la maja, jam somereska Pekino. La festo laŭplane daŭros ĝis la 2a matene, sed mi volis hejmeniri per metroo kaj buso, ne per taksio. Do, mi jam devis rapidi al la proksima metroa stacio.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments