Ĉefpaĝo

Pli kaj pli grandiĝas la areoj kie vivas blankkapaj foli-simioj

| 2012-06-13
Nombro de mesaĝoj(0)


Blankkapaj foli-simioj 

 

    En la 10-a de junio la Forstkultura Administracio de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono raportis, ke pli kaj pli grandiĝas la kvanto de blankkapaj foli-simioj (Presbytis leucocephalus) kaj la areoj kie ili vivas en la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio.

 

    La blankkapaj foli-simioj estas tropikaj bestoj, kiuj loĝas sur arboj aŭ rokoj. La adoltaj virsimioj havas blankan kapon kaj voston, pro tio oni nomas ilin "blankkapaj foli-simioj". Tiaj simioj restas nur ĉirkaŭ mil en la mondo, el la dudek kvin tutglobaj primatoj plej endanĝeraj kaj protektonecesaj.

 

    La blankkapaj foli-simioj vivas ĉefe en dek lokoj de malvasta triangula regiono inter la riveroj Zuojiang kaj Mingjiang en Guangxi. La natura rezervejo de la simioj en Chongzuo en Guangxi estas la plej grava vivejo por ili. La simioj en tiu ĉi rezervejo okupas naŭdek du porcentojn de la totala kvanto de la blankkapaj foli-simioj.

 

    Dank' al bonigo de la tuta ekologia medio, la totala kvanto de la blankkapaj foli-simiaj grupoj nun multiĝis jam ĝis cent dudek, okobliĝis ol tiu en la jaro 1998, kaj ilia nombro preskaŭ dekobliĝis.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments