Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Miaj kontaktoj kun Ĉinio (III) – Naz-akcidento en la Nacia Tago kaj ĝiaj sekvoj

| 2012-06-13
Bookmark and Share

    Por mi la vojaĝo al Ĉinio en 1984 estis la unua vojaĝo eksterlande. Kaj ĝi ne estis ordinara turista vojaĝo, kiel vi jam scias. De mateno ĝis nokto nia tagordo estis plenplena de ĉiu-specaj bonvenigoj, vizitoj kaj similaj. Iun nokton, elĉerpita, mi endormiĝis – sur la lito, sen ajna kovrilo sur la korpo. Estis en la fino de septembro, dum la nokto jam malvarmis kaj atendeble, ke baldaŭ mi malvarmumiĝis. Kiam ni alvenis al Pekino, la gorĝo doloris al mi kaj estis iom penige por mi ĉeesti en bonveniga ceremonio kaj diversaj aliaj aranĝoj: mi memoras, ke mi ne povis koncentriĝi kaj turmentiĝis sur la seĝo, sola kaj silenta.

 


 Transdono de la libro-listo (dekstre malantaŭe s-ro Liu Junfang) 
 
 
Pekinaj esperantistoj el la Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio, la Esperanto-Sekcio de Radio Pekino, Libroservo de Guoji Shudian k. a. fotiĝis kun la japanaj delegacianoj en Xiangshan. La tria de maldekstre en la unua vico estas la aŭtoro.

 

    La renkontiĝo kun esperantistoj en la ĉina ĉefurbo tamen estis por mi granda plezuro, nelaste ĉar mi povis renkontiĝi kun s-ino Li Yuping kaj s-ro Liu Junfang el la Esperanto-Sekcio de Radio Pekino, kiuj venis por intervjui min: mi anticipe skribis al ili, ke mi estas ilia aŭskultanto. Post la intervjuo ni triope fotiĝis. Reveninte al Japanio mi montris la foton al miaj gimnaziaj samklasanoj kaj iu el ili ŝerce komentis: "Jen japana knabo inter siaj ĉinaj gepatroj." Mi bedaŭras, ke mi ĉi-foje ne kunportis tiun foton kaj do ne povas ĝin aperigi ĉi tie. En la sidejo de la Ĉina Esperanto-Ligo ni havis malgrandan ceremonion, ankaŭ por formale donaci pakojn da Esperantaj libroj (siatempe estis malfacile por ĉinaj esperantistoj havigi al si librojn eldonitajn eksterlande). Sed ni, la kvin japanoj, ankaŭ ricevis kvanton da ĉinaj esperantaĵoj, el kiuj ekzemple El ĉina poezio kaj La montara vilaĝo lasis al mi fortan impreson post la legado. Poste ni veturis al la hotelo Xiangshan, kie ni ne nur vespermanĝis sed ankaŭ kantis kaj dancis.

 

    Mia malbonfarto atingis pinton, kiam ni, la vizitanta japana junularo, ĉeestis en la celebrado de la Nacia Festo de Ĉinio, la 1an de oktobro. En tiu tago la ĉielo estis pura kaj blua, la matena aero freŝa. Sur Tian'anmen-Placo amasiĝis homoj – maro da homoj, monto da homoj, kiel oni dirus iom ĉineske. Mi preskaŭ kapturniĝis – ne pro mia malbonfarto, cetere – pro la nombrego da homoj, kiuj plenigis la lokon, viciĝante kaj ondante senfine. Ni ricevis niajn sidlokojn ĉe la fino de la longega scenejo flanke de Chang'an-Strato. Sur Tian'anmen-Pordego, kie antaŭ 35 jaroj Mao Zedong deklaris la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko, nun eldiris kelkajn vortojn Deng Xiaping por komenci la celebradon. Ekis la grandioza parado kun laŭtaj huraoj kaj muziko kun kuraĝigaj melodioj. La taĉmentoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo marŝadis, sekvis ilin tabuloj kun politikaj sloganoj temantaj ĉefe pri "la kvar modernigoj" kaj kun la bildoj de tiaj personoj kiel Marx, Engels, Lenin, Stalin kaj Maŭ. Poste venis la vico de tankoj kaj tiu de misiloj (aŭ raktetoj, se vi preferas). Mi sentis ion flui el la nazo kaj trovis, ke mia nazo... sangas. Ĉu la parado de la socialisma Ĉinio estis tro ekzotika kaj ekscita por mi, knabo el la kapitalisma Japanio?

 

    Kiam mi informis miajn ĉiĉeroninojn pri mia simptomo, ili kondukis min al provizora lito sub la ombro de arbo, preparita por tiaj subitaj malsaniĝantoj kiel mi. Evidente mi bezonis ripozon – en subĉiela agrablo mi dormis ŝajne eĉ kelkajn horojn. Proksimiĝis la tagmezo, kaj oni konsilis al mi reiri al la hotelo por plua ripozo. Mi konsentis kaj kion mi nun vidis: venis…ambulanco! Mi haste diris al miaj gastigantoj, ke mi ne estas tiom serioze malsana, kiom mi bezonus transportadon per ambulanco. Sed ne eblis rezisti: oni deklaris al mi, ke hodiaŭ en la Nacia Tago neniu aŭtomobilo rajtas veturi en la centraj partoj de Pekino krom tiuj por urĝaj bezonoj, ĝuste kiel ambulanco. Do mi rezignacie eniris en la veturilon kaj ĝi "ekflugis" aŭdigante alarmon per la blua sireno.

 

    En mia hotelo la deĵorantaj kuracistoj donis al mi ĉin-medicinan medikamenton Gegentang en ĝia kruda kaj natura formo. Ĝi estis aspekte tre nigra kun surprize dolĉa gusto; en postaj jaroj mi ofte uzis la saman medikamenton, sed nur ĝian malkrude fabrikitan version. En tiu posttagmezo la japanaj junuloj – inkluzive de miaj kvar esperantaj kundelegacianoj – havis okazon viziti Zhongnanhai, la loĝ-areon de la ĉinaj registaraj gvidantoj, kaj manpremi kaj fotiĝi kun tiaj homoj kiel s-ro Hu Yaobang, kaj en la vespero estis granda elmontro de piroteknikaĵoj sur Tian'anmen-Placo, mi poste informiĝis. Ĉion ĉi tion mi maltrafis, kuŝante sur la lito en la hotelo. Sed anstataŭe mi ricevis neatenditan viziton: frapis la pordon de mia ĉambro iu ĉina sinjorino jam iom maljuna, kiu volontulis por servi al ni, la vizitantaj japanoj, kiel interpretisto. Ŝi rakontis, ke ŝi kreskis en Japanio kiel filino de elmigrintaj ĉinoj kaj poste revenis al sia origina lando; vidinte min transportita en ambulanco, ŝajne ŝi sentis kompaton al tiu ĉi japana knabo, malbonfarta kaj certe embarasita. Ŝi donis al mi sian kontakt-adreson ĉe la redakcio de la fama ĉina tagĵurnalo Renmin Ribao.

 

 
Kvar japanaj delegacianoj ĉe la Granda Muro. La unua de maldekstre estas la aŭtoro.

 

    Laŭ mia memoro jam en la sekva tago mi estis sufiĉe bonfarta kaj povis partopreni en la ekskurso al la Granda Muro. En la postsekvanta, fakte la lasta tago de nia restado, matene mi denove vizitis la ĉambron de la kuracistoj. Vidinte mian vizaĝon ilia mieno malheliĝis, certe ilin zorgigis la penso: ĉu tiu ĉi japana knabo denove malsaniĝis kaj eĉ ĝuste en la tago de la forveturo? Mi do rapide skribis sur papero en ideogramoj: "mi venis por danki sinjorojn, kuracistojn." Iliaj vizaĝoj heliĝis, eĉ brilis de ĝojo. Mi donacis al ili la nomliston de la Esperanta delegacieto kaj insignojn kun la frazo: "Mi amas Esperanton." La kuracistoj siavice donacis al mi du amuletojn de koko.

 

 
Ĉu la reveno de filo? S-ro Liu Junfang, la dua de maldekstre, aŭskultas min, staranta, prelegi en kunveno de la Pekina Esperanto-Asocio, la 27an de majo, 2012.

 

    Kiam mi denove vizitis Ĉinion du jarojn poste, okaze de la 71a Universala Kongreso, mi anoncis tion skribe al la menciita interpretistino je la adreso de Renmin Ribao. Sed mi ne sukcesis renkonti ŝin, i.a. ĉar mi loĝis en la kongresa amasloĝejo – Mezlernejo dependa de la Ĉina Popola Universitato – kaj ne estis ebleco rekte telefoni al mi. Estis epoko antaŭ la apero de poŝtelefonoj kaj interreto. Svage mi memoras, ke dum la kongresa semajno mi ricevis ŝian leteron kaj provis kontakti ŝin kun vana rezulto: mi ne plu memoras kio malhelpis min. Kun la kuracistoj estis nenia ebleco rekontaktiĝi, ĉar mankis al ni eĉ komuna lingvo. Do, mi havas eblecon revidiĝi nur kun esperantistoj kiel s-ro Wang Minhao el Ŝanhajo, pri kiu mi menciis en alia artikolo, kaj s-ro Liu Junfang el Pekino. Se vi estas esperantisto, eĉ post jardekoj estas ebleco retrovi iun, kiun vi antaŭe renkontis kondiĉe ke li/ŝi ne estu intertempe kabeinta, ĉar tia-kaze, sendepende de la etna deveno, ni ja daŭre vivas en unu sama lingvo-komunumo esperanta. Ni devas ĝoji pri tio, kompreneble, sed samtempe mi pensas pri tiuj ne-esperantistaj ĉinoj, kiuj zorgis pri mi dum la vizito en 1984, kaj miras, ke ankaŭ ili firme gravuriĝas en mia memoro, kvankam certe mi neniam revidos ilin dum mia vivo.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments