Ĉefpaĝo

Okazos la Tero-Premio 2012 en Pekino

| 2012-06-15
Nombro de mesaĝoj(0)


La gazetara konferenco 
 

Proparolanto Li Zhuo 

 

    La 13-an de junio okazigis gazetaran konferecon la Ministerio de Mediprotektado, kiu deklaris ke, post halto de kelkaj jaroj la Tero-Premio restariĝas tiujare en Pekino. Laŭ la proparolanto, la aktivado kuraĝigas lokajn mediprotektajn oficejojn kaj aliajn societojn trovi kaj rekomendi homojn kontribuantajn al la mediprotektado kiel kandidatojn de la Tero-Premio 2012. Oni povas interŝanĝi spertojn, diskuti pri la bonaj ekzemploj kaj fari raportojn por ke ĉiuj partoprenu mediprotektadon.

 

    La Tero-Premio estis organizita de la Ĉina Mediprotekta Asocio de Raportistoj en la jaro 1996 kaj jam estis akceptita de 224 personoj kaj 21 adoleskantaj grupoj. La ĉi-jara rezulto publikiĝos en la 29-an de oktobro en Pekino.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments