Ĉefpaĝo

Vizito de Tim Cook al Ĉinio

| 2012-06-25
Nombro de mesaĝoj(0)

    La 25-an de aŭgusto Steve Jobs deklaris sian eksiĝon kiel la ĝenereala direktoro de la kompanio Apple kaj Tim Cook prenis sur sin lian oficon. Post 7 monatoj, li por la unua fojo reprezentante la kompanion Apple vizitis Ĉinion, kaj tio altiris grandan atenton de komputilaj korporacioj de la tuta mondo.

 


Tim Cook 

 

    De la 18-a de novembro en 2011 oni povas aĉeti Apple-produktojn per Renminbi en Apple app-vendejo. Frue en marto Apple lanĉis sian novan iPad,kaj Hongkongo fariĝis unu el la unuaj merkatoj por vendi ĝin. La 9-an de marto surmerkatiĝis iPhone 4S de la versio de la Ĉina Telekomunikado. Tio markis, ke la ĉina merkato estas pli kaj pli grava por Apple, kaj estas sendube, ke Cook deziras pligrandigi la merkaton en Ĉinio.

 


Cook kun ĉina kliento en vendejo de Apple-produktoj en Pekino 

 

    Sen antaŭinformi ĉinajn amaskomnikilojn, Cook flugis al Pekino kaj komencis sian viziton. La 26-an de marto, li aperis en iu vendejo de Apple-produktoj en Pekino, kaj intervidiĝis kun la urbestro de Pekino kaj vicministro pri Industio kaj Komunikado de Ĉinio.

 

 
Intervidiĝo de Li Keqiang kaj Cook

 

    En la 27-a, ĉina vicĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun Cook.

 


Cook en laborejo de Foxconn 

 

    La 28-an, Cook vizitis la ĉefstabejon de la Ĉina Unikomunikado kaj laborejon de Foxconn en la urbo Zhengzhou.

 

    La 29-an li vizitis la ĉefstabejon de la Ĉina Telekomunikado.

 

    Dum la interparolo kun vicĉefministro Li Keqiang, Cook diris, ke Apple plifortigos kunlaboron pli amplekasan kun Ĉinio kaj honeste faros administradon laŭ la leĝoj, kaj Apple pli multe investos en Ĉinio.

 

    Antaŭ ol Cook aliĝis al Apple-kompanio, li laboris en IBM 12 jarojn kaj servis en Compaq kiel unu el ĝiaj kernaj funkciuloj. En 1998 Steve Jobs invitis lin labori kune kun li. Estis la plej grava decido por Cook akcepti la inviton, kaj li fariĝis vicdirektoro de Apple-kompanio. En 2011, post forpaso de Jobs, li transprenis la oficon de ĝenereala direktoro. Kiam Jobs ankoraŭ estis la direktoro, nur troviĝis 5 vendejoj de Apple-produktoj en Ĉinio, tro malgranda nombro kompare kun 245 tiaj vendejoj en Usono.

 

    En la 19-a de marto Cook deklaris, ke Apple dividos profiton, tio estas absolute kontraŭ la ideo de Jobs. Nun la akcia prezo de Apple jam estas en la unua loko en la mondo.

 

    Lastjare en junio Cook havis diskuton kun Ĉina Mobilo, la plej granda telekomunikada kompanio en Ĉinio, por vendi iPhone en Ĉinio. Baldaŭ la uzantoj de iPhone superis dek milionojn en la ĉina telekomunikada merkato. Sekve de tio surmerkatiĝis la plej nova versio-iPhone 4S.

 

    Ĉi-foje Cook venis al Ĉinio por kontaktiĝi kun la Ĉina Unitelekomunikado kaj la Ĉina Telekomunikado cele konstrui kunigan merkaton de la ĉina telekomunikado kaj Apple. "La ĉina merkato estas tre grava por la kompanio Apple. Mi esperas pli grandan investon kaj disvolviĝon en Ĉinio," diris Cook. La fakto estas, ke en la pasinta oktobro la ĉina merkato kiel la plej granda merkato de Apple en la mondo jam enspezigis al la kompanio Apple 4.5 bilionojn da usonaj dolaroj, kiuj konsistigas 16 procentojn de la totala enspezo de Apple. Laŭ Cook, la potenco de la ĉina merkato estas senlima ĉar neniu lando havas tiom multajn homojn enirantajn en la mezan klason.

 

    Apple planas investi grandan parton de sia buĝeto de 7.1 bilionoj da usonaj dolaroj en 2012 al Azio. Ĝi malfermos vendejojn en 6 urboj, kiaj Chengdu, Chongqing, Xi'an, Datong, Taiyuan kaj Guiyang, kaj jam komencis varbi novajn laborantojn kaj trejni administrantojn.

 

 
Cook konigas novan produkton de Apple.

 

    Dum intervidiĝo kun ĉina vicĉefministro Li Keqiang, Cook diris, ke Apple plifortigos plenampleksan kunlaboron kun Ĉinio kaj plimultigos investon en Ĉinio.

 

    Ĉio havas du flankojn. Raporto de la New York Times pri malbona laborkondiĉo de la ĉina laborejo liveranta produktojn al Apple kolerigis Cook, kiu diris en letero al Apple-laborantoj, ke Apple neniam tiel traktas siajn laborantojn. Pro tio, Cook vizitis la laborejon de Foxconn en Zhengzhou la 28-an de marto. Apple ankaŭ petis la usonan Asocion de Justa Laboro enketi en la laborejo. La enketo montris ĝiajn dekojn da kazoj malobservantaj rajtojn de laboristoj kaj ĉinan Leĝon pri Laboro. Krom tio, lastjare en decembro ĉina kompanio Proview faris proceson kontraŭ Apple pro ĝia atenco de rajto pri fabrikmarko de iPad (Proview havis la farbikmarkon de iPad en 2009, antaŭ ol kiam Apple lanĉis sian iPad-produkton). Poste Proview postulis Apple ĉesigi sian uzadon de la fabrikmarko iPad en Ĉinio. Estas certe, ke Apple ne nur havas profitojn sed ankaŭ problemojn en la ĉina merkato.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments