Ĉefpaĝo

Utiligo de novaj energioj en Tibeto (I)

| 2012-06-25
Nombro de mesaĝoj(0)

de ZHANG JUN

 

    Sun-energiaj akvovarmigiloj sur tegmentoj de loĝdomoj de tibetanoj, ventmueliloj starantaj antaŭ aŭ malantaŭ domoj kaj varma fontoakvo por hejtado en kortoj… ĉio ĉi montras, ke la sun-energio, vent-energio, geotermo kaj aliaj resursoj estas vaste utiligataj en Tibeto. Ili ne nur kompletigas la mankon de konvenciaj energioj de Tibeto, sed ankaŭ ludas pozitivan rolon por protekti la medion en la regiono. Nuntempe la vent-, sun- kaj geoterm-energioj jam eniris en la ĉiutagan vivon de paŝtistoj kaj kamparanoj kaj ĝin ŝanĝis. Oni uzas resursojn el la naturo en lumigo, telekomunikado, radio, televido, akvoboligo, kuirado, hejtado kaj aliaj kampoj.

 

    Kolekti "fajron el la ĉielo"

 


Sun-energiaj strataj lampoj 

 

    Lampoj kun aparta formo staras ambaŭflanke de la ŝoseo en la sidejo de la vilaĝa registaro de Namco en la gubernio Damxun de Tibeto. En la supra parto de la lampostango instaliĝas oblonga plato. Tio estas novtipa sun-energia lampo.

 

    En Ĉinio Tibeto okupas la unuan lokon rilate al la riĉeco de sun-energiaj resursoj kaj estas ankaŭ mond-skale unu el la regionoj plej riĉaj je sun-energiaj resursoj. En multaj lokoj de Tibeto la averaĝa radiado de la suno en ĉiu jaro atingas 6-8 mil megaĵulojn por ĉiu kvadrata metro. Tio egalas al preskadŭ duoblo de la averaĝa sun-radiado en ebenaĵaj regionoj kun la sama latitudo. La averaĝa sunbrilado de Tibeto en ĉiu jaro atingas ĉirkaŭ 3 mil horojn kaj la rekta radiado de la suno estas 56%-78% de ĝia totala radiado; tiu ĉi proprocio estas je 40% pli alta ol tiu en ebenaĵaj regionoj.

 


Tibetano boligas akvon per sun-energia forno. 

 

    En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la Tibeta Energi-esplora Centro enkondukis sun-energiajn kuirfornojn en Tibeton por solvi la malfacilaĵojn de paŝtistoj kaj kamparanoj kaŭzatajn de la manko de brulaĵoj en ilia vivo. Ĝis nun la nombro de sun-energiaj kuirfornoj uzataj en Tibeto atingis 260 mil. En normala sunbrilado la kuirforno povas boligi 3.8 kilogramojn da akvo en 15 minutoj. Uzante ĝin ĉiu familio povas ŝpari 1000 kilogramojn da brul-lignoj ĉiu-jare.

 

    Surbaze de plibonigo de la malnovaj sun-energiaj fornoj la Tibeta Energi-esplora Centro faris porteblajn kaj faldeblajn sun-energiajn fornojn. Dank' al la financa subteno de la registaro multaj paŝtistoj kaj kamparanoj senpage ricevis porteblajn fornojn, per kiuj ili povas prepari varman akvon kaj buterteon en ĉiu ajn tempo.

 


Kuirado per sun-energia forno 

 

    En la vilaĝo Nanmu de la gubernio Qüxü mi renkontis la maljunulinon Luosang, kiu preparas manĝon. Ŝi diris al mi: "Nun ni uzas ne nur sun-energion, sed ankaŭ puran metanon. La suno helpas nin en akvoboligo kaj la metano en kuirado. Antaŭe ni faris kuiradon per bovfekaĵoj kaj pajloj kaj ilia fumo nigrigis la murojn. Ni metis bovfekaĵojn kaj pajlojn en la korto, kaj pro tio la korto fariĝis malorda kaj malpura." Ŝi kondukis min al la metanejo, kiu varmiĝas per sun-energio kaj ligiĝas al la kuirejo per dukto. En la forcejo de metanejo kreskas legomoj kaj fruktarboj. Ŝi diris: "Dank' al metano, ni ne plu faras kuiradon per bovfekaĵoj, kaj krome ni povas manĝi freŝajn legomojn kaj fruktojn. Ni ne plu manĝas nur terpomojn kaj rafanojn en vintro kiel antaŭe." 

 

    Nuntempe la varm-utiliga teknologio de la sun-energio eniris en novan disvolvan periodon en Tibeto. La nombro de sun-energiaj fornoj uzataj en Tibeto atingis 395 mil. Krome oni konstruis tie 120 mil kvadratajn metrojn da sun-energiaj domoj kaj sunradiaj forcejoj, kaj sun-energian naĝejon. Lastatempe la Energi-esplora Instituto sub la Scienca Komitato de la Tibeta Aŭtonoma Regiono faras eksperimenton pri sun-energia hejtado en sia tri-etaĝa oficdomo kun 800 kvadrataj metroj. Oni instalis sur la tegmento de la domo varmkolektan dukton sur areo de 152 kvadrataj metroj, kiu povas sendi varman venton al ĉambroj kaj varmigi la tutan domon en vintro.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments