Ĉefpaĝo

La ĉina fosiliaro de Chengjiang estis registrita en la "Nomliston de Mondaj Heredaĵoj"

| 2012-07-03
Bookmark and Share

 
Fosilia situo el la fosiliaro de Chengjiang, Ĉinio
 

Fosiliaj specimenoj 

 

    En la 1-a de junio la 36-a konferenco pri mondaj heredaĵoj okazante en Sankt-Peterburgo, Rusio, proklamis, ke la ĉina fosiliaro de Chengjiang estis enmetita en la "Nomliston de Mondaj Heredaĵoj". La sukcesa peticiado de Chengjiang pri la enmeto de ĝia fosiliaro en la liston de mondaj heredaĵoj havigis al Ĉinio la unuan fosilian mondheredaĵon. Tio plenigis ĝian breĉon en tiu ĉi flanko.

 

    Chengjiang, gubernio de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, enhavas la unuan kaj la solan fosilian mondheredaĵon en ĉi tiu lando. La fosiliaro de Maotianshan-monto ekster la urbo Chengjiang estas la plej multe centrita, bone konservita kaj riĉe diverseca fosilia restaĵo de frua-perioda kambrio en la tuta terglobo. Oni jam trovis pli ol 40 kategoriajn kaj 200 specajn fosiliojn kun ege granda valoro de la frua periodo de kambrio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments