Ĉefpaĝo

Ekfunkciis la unua sun-energia benzin-stacio de Ĉinio

| 2012-07-03
Nombro de mesaĝoj(0)


Sun-energiaj platoj en la benzin-stacio 

 

    La 30-an de junio la unua malmult-karbona sun-energia benzin-stacio de Ĉinio ekfunkciis en la strato Wenhuayuan de la ekspluata zono en Yizhuang de Pekino.

 

    La sun-energia benzin-stacio en Yizhuang estas la unua benzin-stacio uzanta sun-energion kiel elektro-fonto en Ĉinio. Ĝi estas ŝtatgrada prov-projekto de Ĉinio por esplori novajn fuelojn.

 

    Konstruado de sun-energia benzin-stacio estas unu el la serio da programoj de la Ĉina Ŝtata Petrola Korporacio por starigi verdajn benzin-staciojn kun la celo servi al la klientoj per plej malmulta ellaso, plej granda sekureco kaj plej bona servo.

 

    Laŭ konigo de rilataj laborantoj, sun-energio povos plenumi bezonon de la benzin-stacio en uzado de elektro kaj povos ŝpari elektron de pli ol 100 mil kilovattohoroj ĉiu-jare.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments