Ĉefpaĝo

Utiligo de novaj energioj en Tibeto (II)

| 2012-07-11
Bookmark and Share

de ZHANG JUN

 

    Kolekti geotermon

 

    Tibeto havas riĉajn geotermajn resursojn kaj tie oni jam trovis 666 varmajn fontojn kaj aliajn geotermejojn. Post unuapaŝa esploro al pli ol 350 geotermejoj oni kalkulis, ke ĉiujare la termika energio el ili egalas la varmo-kvanton ellasitan de 3 milionoj da tunoj da norma karbo.

 


Geoterma centralo en Yangbajing 

 

    En ĉiuj gubernioj de Tibeto estas geotermejoj, sed ili koncentriĝas ĉefe en la orienta Tibeto, precipe en la regiono Ngari kaj la valo de la rivero Yarlung Zangbo. Krom por elektro-produktado oni disvastigas la utiligadon de geotermaj resursoj en hejtado de loĝdomoj, legomaj forcejoj, por kuracado kaj prilaborado de bestaj produktaĵoj.

 

    En kelkaj urboj kaj urbetoj de Tibeto oni uzas varman fonton por hejtado. Tiu-flanke Reshui en la gubernio Cona kaj Quezhen-vilaĝo en la gubernio Nagarze havas relative grandan skalon. La ĉefurbo de la gubernio Cona havas altitudon de 4338 metroj, kaj tie la jara averaĝa temperaturo estas 0℃ kaj la averaĝa temperaturo en januaro estas -10℃. En la vintro de la jaro 1998 la plej malalta temperaturo atingis -43℃, kaj tio daŭris 2 monatojn. Feliĉe estis, ke en Cona estas varma fonto kun 63℃, de kie varma akvo fluas al loĝejoj de lokanoj per duktoj; alie ili ne povus elteni la malvarmegon, kvankam en iliaj ĉambroj estis elektraj fornoj. En la jaro 1984 la gubernia registaro investis 450 mil juanojn kaj konstruis du kanalojn por liveri varman akvon al kelkcent familioj. En la vilaĝo Quezhen ĉiuj familioj povas ĝui varman akvon kun 55℃ kondukitan el la varma fonto per subteraj duktoj. Krome oni konstruis en la vilaĝo termobanejon kaj la loĝantoj apud ĝi povas senti varmecon de printempo en vintro.

 

    "Kapti" venton

 

    En malproksimaj agrikultura kaj brutobreda regionoj de Tibeto oni ofte vidas ventradajn generatorojn, kiuj staras antaŭ aŭ malantaŭ loĝdomoj. La padeloj, kiuj rapide turniĝas en vento, alportas al kamparanoj kaj paŝtistoj lumon kaj varmon. Kvankam la ventomovata generatoro ne havas tre grandan povon, tamen ĝi sufiĉas por plenumi bezonojn de unu familio en lumigo kaj funkciigo de televidilo. Dank' al ĝi multaj kamparanoj kaj paŝtistoj adiaŭis la vivon bruligi bovfekaĵojn kaj esti izolitaj for de la ekstera mondo.

 


Vent-luma centralo en paŝtejo de la norda Tibeto  

 

    En Tibeto ĉiu-jare la averaĝa nombro de tagoj kun pli ol 8-grada vento laŭ la boforta skalo aŭ kun ventrapideco de 17-20 metroj sekunde atingas 100-150 kaj foje eĉ 200. De la 80-aj jaroj en la 20-a jarcento Nagqu, Xigaze, Shannan kaj Ngari sinsekve enkondukis diversajn ventomovatajn generatorojn kaj konstruis ekzemplajn vilaĝojn de elektro-produktado per vent-energio. La vent-energio, kune kun sun-energio, alportis lumon al la loĝantoj sur la tibeta altebenaĵo.

 

    Por plie utiligi vent-energion oni faris takson pri vent-energiaj resursoj de Tibeto, instalis en la regiono Nagqu turon por mezuri venton kaj kolekti donitaĵojn pri vent-resursoj. Tio liveras bazon por konstruado de grandaj ventomovataj centraloj kaj utiligo de vent-energia elektro-produktado en Tibeto.

 

    Nuntempe en Tibeto formiĝis la dispozicio utiliganta novajn energiojn, kiaj sun-energio, geoterm-energio, vent-energio kaj etskala akvo-utiligo. Dank' al la novaj energioj kamparanoj kaj paŝtistoj adiaŭis la historion uzi bov-fekaĵojn, herbojn kaj lignojn por kuirado kaj hejtado. Oni iom post iom plenumas la bezonon de tibetanoj en elektrouzo por produktado, kaj eltrovis efikan vojon por konstrui ŝpareman Tibeton utiligante naturajn resursojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments