Ĉefpaĝo

Ĉina kompanio produktos kvincent mil talismanojn por la Londonaj Olimpikoj

| 2012-07-11
Bookmark and Share


Wenlock kaj Mandeville, olimpikaj talismanoj produktitaj en Ĉinio 

 

    La 8-an de julio, Yancheng-Ĉielark-a Limigita Kompanio de Metiartaj Produktoj en Jiangsu-provinco, sudorienta Ĉinio, montris al komunikiloj la talismanojn por la Londonaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La olimpikaj talismanoj nomiĝas respektive Wenlock kaj Mandeville, ili estos produktitaj en Ĉinio kiel ludiloj antaŭ la inaŭguro de la Londonaj Olimpikoj. La kompanio devas fini la produktan taskon de kvincent mil tiaj ludiloj kaj ĝustatempe sendi ilin al Londono.

 

    La kompanio administris striktan datuman kontroladon en ĉiuj ĉeneroj inkluzive de la materiala elekto, tola tranĉo, kudrado kaj brodado kaj duon-produktaĵa testo. Ĉiu produktaĵo devos esti kontrolita pli ol du fojojn, por ke la ludiloj eliru el la fabriko sen difekteto.

 

    La speciala kompanio nomumita de la Organiza Komitato de la Londonaj Olimpikoj ekzamenis la talismanojn kaj faris laŭdon al ili.

 

Redaktoro: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments