Ĉefpaĝo

Yuan Longping kontrolis kreskadon de super-hibridaj rizoj

| 2012-07-11
Bookmark and Share


Yuan Longping (la unua de dekstre je la unua vico), membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, kontrolas kreskadon de super-hibridaj rizoj sur eksperimenta kampo. 

 

    La 9an de julio Yuan Longping, "patro de hibrida rizo" en Ĉinio, iris al kerna ekzemplo-bazo de hibridaj rizoj por kontroli la kreskadon de super-hibridaj rizoj, kaj donis pozitivan takson al la nuna kultivado de la agrikultura planto.

 

    Yuan Longping, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, elmetis la projekton en la jaro 2006, kaj komencis ĝin en la jaro 2007. Temas pri tio, ke produkto de super-hibridaj rizoj sur tri mu-oj da agroj atingu la kvanton de rizoj kultivitaj en la tradicia maniero sur kvar mu-oj da agroj. La projekto povas grandskale levi la produkton, kaj pro tio kreskos la enspezo de riz-kultivistoj.

 

    Yuan diris kun plena fido, ke ĝis la jaro 2015 la projekto en Hunan kreskigos grenojn per du miliardoj da kilogramoj, kaj je kvin jaroj pli frue finos la planon kreskigi grenokvanton en Hunan, ordonitan de la centra registaro de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments