Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

La aventuro kun "pragmatismaj" gejunuloj

| 2012-07-11
Bookmark and Share

    Dum la lastaj 26 jaroj mi mankis al Ĉinio, kaj intertempe la lando travivis grandajn ŝanĝojn. Tiuj ŝanĝoj afekciis ankaŭ la Esperanto-movadon. Kun la rapidaj malfermiĝo kaj disvolviĝo de la lando Esperanto perdis allogon, kiun ĝi havis por ĉinoj antaŭ ĉ. tri jardekoj. En la 1980aj jaroj nia lingvo povis peri kontaktojn kun eksterlandanoj foje malfacile troveblajn per aliaj rimedoj. Nun en Ĉinio, almenaŭ en ĝiaj grandaj urboj, eksterlandanoj ne plu estas raraj kaj ĉinoj povas facile kontakti ilin per la angla aŭ aliaj fremdaj lingvoj, se ili tion deziras. Tial okazis, ke neniu el la ĉinaj gejunuloj, kiujn mi renkontis ekster la esperantista rondo ĉi-foje, sciis kio estas Esperanto.

 


Por Esperanto mi pretas ankaŭ kuŝi surplanken ... tutkorpe prezentante poemon de William Auld:Ebrio. 

 

    Jam antaŭ ol veni al Ĉinio mi ja atendis ion similan. Sed vidante la "kruelan" realaĵon antaŭ miaj propraj okuloj mi estis alarmita kaj volis fari ion. Kiel jam dirite, en ĉinaj grandurboj eksterlandanoj ne plu estas "raraj bestoj", sed ĉie en Esperantujo oni utiligas eksterlandajn esperantistojn por fari la atmosferon iom pli internacia kaj iom pli interesa. Mi do pretis esti eĉ "alpinglita al la muro" kiel specimena eksterlandano, kaj por esplori tian kunlaboreblecon volis rapide konatiĝi kun la Esperanto-movado en Pekino.

 

    Mi opiniis, ke unu el la unuaj paŝoj por ekkoni la nunan pulsadon de la verda koro ĉi tie, bedaŭrinde ŝajne iom feblan, devas esti vizito al ĉiu-monata kunveno de la Pekina Esperanto-Asocio. La 29an de aprilo realiĝis tiu dezirata paŝo. La kunveno okazis en Aimengxiaozheng, ŝika restoracio de naci-minoritatoj el Yunnan-provinco. Ĉeestis ĉirkaŭ dudek personoj. La ĉinaj partoprenantoj estis ŝajne duone komencantoj, duone veteranoj – ĉiukaze al ambaŭ kategorioj preskaŭ mankis junuloj. En la ĉina lingvo oni titolis la aranĝon "te-trinka renkontiĝo" nur pro kutimo, sed mi ne povis eviti malican penson, ke ĝi ĉefe servas por te-trinka babilado de veteranoj kaj mankas bone preparita programo por inici novulojn en Esperanton. Tamen por mi persone vere utilis ĉeesti en la kunveno, ĉar mi povis konatiĝi kun pluraj personoj gravaj por miaj postaj paŝoj, precipe kun Prof. Li Weilun kaj kun Karlo, brazilano laboranta en Pekino, kiu same kiel mi havis deziron ion fari por interesi junulojn pri Esperanto. Prof. Li invitis min al siaj Esperanto-lecionoj en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj en la Elementa Lernejo Yongtai.

 


Post Esperanto-leciono Prof. Li Weilun, maldekstre, kaj mi. 

 

    Pri mia vizito al la elementa lernejo estis jam raportite en nia retejo( http://www.espero.com.cn/se/txt/2012-05/18/content_453645.htm). Do ĉi tie mi rakontu nur pri miaj vizitoj al la universitato. La Esperanto-lecionojn en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato mi vizitis plurajn fojojn, unua-foje la 6an de majo, kiam mi iom sintrude proponis prelegon pri Esperanta literaturo kaj precipe pri la Nobel-kandidatigo de William Auld kaj ĝia socia fono kun interpretado en la ĉinan. La sekvantan dimanĉon Karlo proponis al Prof. Li okazigi konversacian rondon, kiu almenaŭ tiu-tage realiĝis pro hazarda ĉeesto de eĉ kvar eksterlandanoj. Kutime Karlo kaj mi, kiuj ofte vizitis la kurson, devis aligatore uzi la anglan por paroli kun la gestudentoj, kaj mi torvis, ke almenaŭ tiuj, kiuj havas iom da emo paroli kun ni, sufiĉe bone posedis tiun lingvon. Tamen vere Esperanton komencis paroli ŝajne nur unu studentino, kiu studas la portugalan kiel sian ĉefan stud-objekton.

 


Babilado dum la Somera Semajno, en idilia kamparana gastejo, kie ni tranoktis.
 
 
Dum la Somera Semajno ni ankaŭ grimpis al la Granda Muro ĉe Mutianyu.

 

    La 9an kaj 10an de junio, kiam jam finiĝis kursoj en universitatoj, la Pekina Esperanto-Asocio okazigis sian Someran Semajnon, kiu malgraŭ sia nomo estas nur du-taga tranokta renkontiĝo en pitoreska vilaĝo apud Pekino. Mi ne nur povis ĝui la esperantan etoson komunan al ĉiuj landoj kun esperantistoj, sed ĝoje surpriziĝis trovi plurajn gestudentojn el la kurso de Prof. Li. Sed mi ankaŭ devis konstati, ke, same kiel pri la monata kunveno, foje mankas zorga preparo kaj prizorgo al junuloj. Ekzemple, post la vespermanĝo de la unua tago oni kolektiĝis por distra programero, sed iel la afero ne tuj komenciĝis kaj dume la junuloj enuiĝis kaj foriris eksteren promeni. Evidente tio ne devus okazi kaj por eviti tion oni estus ankaŭ povinta peti kelkajn el la junuloj mem ion prezenti por ke ili ne sentu sin fremdaj en la medio de veteranoj, kiuj scias kiel naĝi eĉ se mankas organizita programo.

 

    Pli frue Karlo kolektis retadresojn de tiuj gestudentoj de Prof. Li, kiuj deziris plu ricevi informojn pri Esperanto. Tiu-cele li eĉ kreis konton ĉe QQ, tuj-mesaĝila servo tre populara inter ĉinaj gejunuloj, por dissendi per ĝi informojn al la interesitoj kaj faciligi komunikadon kun ili. Mi devas konfesi, ke mi komence estis skeptika, ĉu la nura inform-dissendado povas teni la intereson de la gestudentoj, kun kiuj fizike renkonti kaj organizi konversacian rondon estus ideale, kaj kiuj – mi havis impreson– fakte iom embarasiĝis kiel trakti nin, iom strangajn eksterlandanojn. Sed mi devis modifi tiun antaŭjuĝon kaj rekoni la valoron de la agoj de Karlo, kiam komencis alveni reagoj el kelkaj studentoj kaj precipe kiam unu studentino sendis ĉi-jenan mesaĝon en la angla:

 

    Unue mi estis entuziasma pri Esperanto, ĉar ĝi estis tre facila. Mi tamen ne scias, ĉu vi trovis, ke tiu-speca artefarita lingvo malhavas esprimkapablon: ekzemple, alta kaj malalta kompare kun la anglaj vortoj high kaj low. Vi vidas, ke la sama signifo estas reprezentita tute ali-maniere. La grava punkto estas, ke kiam ni diras en la angla high, tio vere signifas high kaj ne not low, dum, se vi diras en Esperanto malalta vi daŭre havas evidentan senton, ke tio estas not very high kaj ne tute low.

 

    Jen unu tipa demando, kiun komencanto povas ekhavi rilate al Esperanto. Ŝi fakte senkonscie trafis la problemon, kiun jam niaj parnasistoj alfrontis antaŭ jardekoj. Mi antaŭ ĉio ĝojis pro la fakto, ke ŝi povis konfesi al ni tiun ĉi dubon – mi estas certa, ke en klasĉambro ŝi ne kuraĝus levi tiun demandon al la eminenta Prof. Li kaj nur la retlisto, kiun Karlo fondis, donis al la studentino ŝancon blovi ĝin en aeron. Kaj ŝi ankaŭ aldonis:

 

    Mi timas, ke mi malkuraĝigus vin, sed por diri honeste, kiam mi parolis pri Esperanto oni aŭ neniam aŭdis pri ĝi aŭ opiniis, ke ĝi estas senutila. Miaj samklasanoj mokis min, dirante: "ĉu vi ne havas ion alian por fari?" Mia patrino (en la hejmurbo) komentis telefone: "en la mondo estas centoj da lingvoj por lerni kaj ne valorus lerni vian novan lingvon, kiu ne havas kulturon, nek historion nek originon. Jen vi aldonas unu plian al viaj nemalmultaj problemoj!" Mia avino petis min ne plu okupiĝi pri la afero, ĉar en la nova semestro mi estos terure okupita kun dek kvar lecionoj semajne. (...) Ĉiu-kaze mi dankas vin pro via afableco sendi al mi la informojn. Mi daŭre lernos la lingvon.

 


Karlo kontemplas pri prizorgado al la gestudentoj. 

 

    Jen ankaŭ tipa, preskaŭ universala reago, kiun vi ricevas de viaj ĉirkaŭuloj, kiam vi komencas okupiĝi pri tiu ĉi "stranga" lingvo. Karlo diris: "la opinioj de ŝiaj familio kaj kunlernantoj memorigas min pri la tempo, kiam mi eklernis Esperanton." Ankaŭ mi kortuŝiĝis rememorante, ke miaj gepatroj admonis min dediĉi mian tempon al matematiko, pri kiu mi siatempe havis terure malbonajn poentojn, anstataŭ al Esperanto, kiun mi ĵus eklernis aŭtodidakte kiel 14jara knabo. Por diri denove, vere indis lanĉi la retliston, eĉ se nur por ke la studentino povu dividi tiun senton de bedaŭro kun ni.

 

    Karlo ŝajne multe rompis al si la kapon por trovi la plej bonan manieron por alloge prezenti Esperanton al la gestudentoj, kaj skribis al mi jenon:

 

    Pri niaj karaj komencantoj, mi rimarkas ke la plejparto de ĉinaj junuloj ne estas idealistoj, sed pragmatistoj kaj sekvuloj de la novliberalismaj valoroj. Do, oni devas konduki ilin al Esperanto per vojo malsimila al tiu, per kiu ni ofte veturis.

 

    Li estis ŝokita pri tiu ĉi propra konstato, ĉar laŭ li en Brazilo oni ankoraŭ sukcesas interesi junulojn per idealismo. Eble efektive niajn junajn komencantojn ĉinajn karakterizas tiaj ecoj pragmatismaj kaj novliberalismaj. La problemo estas, ke ni malfacile trovas iun adekvatan rimedon por konduki tiu-specajn junulojn al Esperanto, ĉu en Ĉinio aŭ aliloke. Ni, verdaj Don Kiĥotoj – por spuri Julion Baghy – eble ne sukcesos en tia eltrovado. Ni tamen almenaŭ penu per provizore haveblaj rimedoj persvadi ĉinajn gejunulojn kaj enblovi novan venton en la movadon en Pekino, eĉ se niaj klopodoj rezultus nur en batado en la vento aŭ batalado kontraŭ ... vento-muelilo.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments