El Popola Ĉinio>E-libroj>

Rusa Novelaro

| 2012-07-19
Bookmark and Share

 

    La Kaliningrada eldonejo Sezonoj en julio 2003 eldonis la libron Rusa Novelaro·19a jarcento. Grupo da tradukantoj kaj provlegantoj pretigis ĝin dum kelkaj jaroj.

 

    La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov. Rusa Novelaro havas 400 paĝojn kaj belan kromkovrilon. Ĝi aperis kiel la 9a volumo en la serio Rusa literaturo. La libron kompilis Aleksander Korĵenkov kaj Nikolai Lozgaĉev, kaj redaktis Aleksander Korĵenkov.

 

    Tradukis: Aleksander Korĵenkov (9 noveloj), Vladimir Vyĉegĵanin (4 noveloj), Grigorij Arosev (2), Aleksej Birjulin (2), Valentin Melnikov (2), Tatjana Vŝivceva (2), Halina Gorecka (1), Antoni Grabowski (1), Vladimir Jurganov (1), Nikolai Lozgaĉev (1), Ilsia Novikova (1), Sergio Pokrovskij (1), Dementi Staritsky (1).

 

    Provlegis: Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Chris Long, Daniel Luez, Perla Martinelli, Gonçalo Neves, Sergio Pokrovskij.

 

    Korektis: Halina Gorecka

 

    La libro estas mendebla ĉe la libroservo de UEA, ĉe aliaj libroservoj kaj ĉe la eldonejo Sezonoj poŝte (RU-236039 Kaliningrad, p. k. 1205, Ruslando) aŭ rete: sezonoj@kanet.ru.

 

    Prezo: 30 eŭroj

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments