Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Sekretoj de mia kuirado

| 2012-08-01
Bookmark and Share

 
Materialoj por goya champuru.
 
 
Nun kuiriĝas champuru.

 

    Mi ŝatas diri, ke mi estas "stranga japano", ĉar la stereotipo pri "normala japano" ne ĉiam estas tre respektinta. Iu kolegino diris al mi, ke mi ne estas tia japano, kian ŝi imagis, ĉar mi havas humursenton (!). Laŭ alia kolegino mi ne apartenas al ŝia tipa japano, ĉar mi ne klinas la kapon por saluti... Eble mi havas ankoraŭ kelkajn aliajn kialojn por esti "stranga japano", kaj unu el ili ĝuste estas la fakto, ke mi ne ĉiam kuiras hejme en Pekino japanajn manĝaĵojn.

 

    La demando, kiu ĉi tie necese starigas sin antaŭ ni, estas kio estas japanaj manĝaĵoj. Kiam mi vojaĝis al Eŭropo, iun fojon mi surprize trovis obstinan kredon ĉe iuj eŭropanoj, ke japanoj ĉiutage manĝas suŝiojn. Tio estas tiom absurda kaj kulture analfabeta ideo, kiom kredi, ke francoj ĉiutage manĝas tiujn luksajn pladojn, kiujn proponas "francaj restoracioj" en diversaj partoj de la mondo. Aŭtentikajn suŝiojn, cetere, povas prepari nur profesiuloj. Se japano ĉiutage manĝus suŝiojn, li aŭ ŝi facile bankrotiĝus aŭ malsaniĝus... Post la moderniĝo, krome, la manĝo-kutimo de japanoj tiom diversiĝis kaj hibridiĝis, ke nuntempe japanaj geknaboj ŝatas manĝi kareon, spagetojn, jiǎozī-ojn kaj multajn aliajn tradicie maljapanajn manĝaĵojn.

 

    Dum la unuaj tagoj de mia restado en Pekino mi inspiriĝis kuiri pladon el Okinawa, la plej sudaj insularoj en Japanio. La plado nomiĝas "Goya champuru", miksaĵo de pecigita amara melono, ovo, porkaĵo, toŭfuo kaj sojfabaj ĝermoj. Ke mi, denaska tokiano, preparis tiun manĝaĵon ne surprizu vin, ĉar dum la lastaj dudek jaroj aŭ simile la unika kulturo de Okinawa multe disvastiĝis en aliaj partoj de Japanio. Ĝis la jaro 1879 Okinawa estis eĉ, almenaŭ nominale, sendependa reĝlando kaj ankoraŭ nun havas apartajn lingvon (aŭ eĉ aron da malgrandaj lingvoj) kaj kulturon multe influitan de Ĉinio pro la longa tributado de la lando al la ĉinaj imperiestroj. En la kulturo de Okinawa ankaŭ enmiksiĝas elementoj el pli malproksimaj landoj de Sud-orienta Azio, kiel tion reliefigas la vorto champuru mem, kiu signifas "miksi" kaj laŭdire devenas de la indonezia lingvo. Ne surprize, ĉar iam la insula lando estis en la centro de la ŝipkomerco en tiu ĉi mondparto. La trafike grava situo de la regiono faris ĝin grava viktimo en la fino de la dua mondmilito kaj ankoraŭ nun tie koncentriĝas usonaj milit-bazoj.

 

    La provon de tiu ĉi okinava miksaĵo sekvis iom longa periodo, dum kiu mi kutimis fari frititan rizon – ĉine chǎofàn aŭ japane chāhan. Aŭdinte tion Chen Lina de la Esperanto-Sekcio de la Ĉina Radio Internacia senkompate verdiktis: "Jen plado, kiun preparas maldiligentulo." Nu, mi konsentas kun ŝi, sed necesas aldoni, ke kuiri vere bongustan chǎofàn postulas vere majstran arton. Mi ekzemple neniam sukcesis vere imiti mastrojn de ĉinaj aŭ ĉineskaj manĝejoj en Japanio. Sed samtempe mi ne scias, ĉu ĉinoj agnoskas chāhan-on preparitan de tiuj japanaj kuiristoj kiel aŭtentikan parencon de ĉina chǎofàn.

 


Hepatoj ĵus ĵetitaj en paton. 
 

Nun pretiĝas barata hepataĵo. 


Kiel aspektas hepataĵo kun rizo. 

 

    Mi devas konfesi, ke mi estas sufiĉe malfleksebla kuiranto, kiu ofte bezonas referenci kuirlibrojn por prepari pladojn. Pri lingvo-lernado mi estis sufiĉe kabineta kaj preskaŭ neniam lernis lingvojn "surloke". La sama kabineteco validas, mi timas, ankaŭ por mia kuirado. Mi tamen ĉi-foje ne povis kunporti tiujn kuirlibrojn, kiujn mi kun plezuro utiligis dum mia kuirado en Japanio. Do, mi estas devigata pene rememori nur tiujn receptojn, kiuj jam fariĝis mia sango kaj karno – kaj el la obskuro de mia kranio elmergiĝis ekzemple plado barata (hinda, se vi volas uzi pli tradician terminon): frititaj hepatoj en tomataĵo.

 

    Tiu recepto sukcesis postvivi en mia memoro, unue ĉar mi ial ŝatas baratajn manĝaĵojn kaj due ĉar...estas facile prepari ĝin! Mi oleumas paton, kaj ĵetas iom da kumin-semoj kiam ĝi varmiĝas. Ĉagrenas min, ke mi ĝis nun ne sukcesis aĉeti en Pekino kurkumon – spicon nemalhaveblan en barata kuirarto. Nun mi aldonas ankaŭ kapsik-pulvoron, dispecigitajn tomaton, zingibron kaj ajlon. Kiam tiu "bazo" pretas, mi fine ĵetas konvene tranĉitajn hepatojn en la paton kaj ilin fritas. En Japanio mi uzis hepatojn de koko, sed ĉi tie en Pekino mi aĉetas tiujn de anaso. Ŝajne ne estas granda diferenco de gusto. En la mezo de majo, kiam mia ĉinlingva lernejo aranĝis kunmanĝadon por instruistoj kaj lernantoj, oni petis kunporti unu pladon aŭ deserton. Mi kuiris la hepataĵon kaj ĝin alportis. Mi timis, ke la plado eble estas tro akra kaj sala. Sed mi ja forgesis, ke mi estas en Ĉinio, kie oni kutime preparas manĝojn kun multe pli fortaj gustoj ol en Japanio – efektive aliaj homoj alportis pladojn kun pli akra aŭ sala gustoj, tiel ke mia hepataĵo ne montriĝis tro atakema al la langoj de la ĉeestantoj.

 

 
Misoo produktita en Shandong-provinco.
 

Kiel kuiriĝas misosupo. 
 


Rizbovlon akompanas misosupo kun laminario kaj toŭfuo

 

    Mi komencis prepari tradicie japanan miso-supon, kiam mi trovis, ke en Ganjiakou-magazeno, kvin minutojn piede de nia oficejo, mi povas aĉeti misoon – japanan sojfaban pastaĵon. La pastaĵo vendata en la magazeno estas produktaĵo de Shandong-provinco, sed gustas ĝuste kiel aŭtentika japana misoo. Foje mi tranĉas melongenon kaj toŭfuon en pecojn, boligas akvon por solvi misoon en ĝi kaj fine metas la legom- kaj toufu-pecojn en la supon. La melongenon oni povas anstataŭigi per terpomo, ekzemple. Sed pli poste mi trovis, ke en la sama magazeno oni vendas ankaŭ laminarion. Eksciinte tion mi, kiel ano de la maraĵ-manĝanta popolo, ne povis rezisti la tenton kaj decidis ĝin uzi, kvankam preferindus uzi pli molan algo-specon, t.e. vakameon.

 

    Tiel do mi kutimas prepari mian vespermanĝon. Mi fakte preparas duoblan kvanton, por vespermanĝo kaj matenmanĝo, ĉar estas tre ĝene kuiri nur por unu manĝo por unu sola persono. Mi ne scias, karaj legantoj, ĉu miaj vespermanĝoj ŝajnas al vi kompatindaj aŭ ne. Sed mi ja kun plezuro ilin preparas kaj konsumas, kaj senĝene malkaŝis al vi sekretojn de mia kuirado eĉ kun pluraj fotoj. Mi ankaŭ ambicias plivastigi mian repertuaron, kiu nun ja estas sufiĉe magra, ekzemple per ĉina recepto pri la tuta fiŝo kuirita. Kaj fine aldonindas, ke mi ja almenaŭ pli ol sufiĉe tagmanĝas en mia oficeja manĝejo, kiu ofertas sufiĉe bonkvalitan bufedon, tiel ke dum la unuaj tri monatoj mi efektive dikiĝis. Do, ne estas timo pri tio, ke mi estus subnutrata kiom ajn povra estus mia mempreparita vespermanĝo...

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments