Ĉefpaĝo

Verda industrio en dezerto (I)

| 2012-08-03
Bookmark and Share

de HUANG WEI

 

    En la 26a de marto la biomasa termoelektra projekto en Interna Mongolio, Ĉinio altiris la atenton de la ĉeestantoj dum la Tria Intersesia Kunsido kadre de la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo kiel sukcesa ekzemplo de dezertiĝo-regado.

 

    En la seminario kun la temo "regado de dezertiĝo kaj daŭripova evoluo en Interna Mongolio, Ĉinio", ĉinaj sciencistoj prezentis al la ĉeestantoj spertojn de la projekto en dezertiĝo-regado, ellasaĵo-redukto, riĉigo de popolanoj kaj industriigo. La seminario estis kunaranĝita de la Ĉina Forstkultura Administracio, la Popola Registaro de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj la Biomasa Termoelektra Kompanio en Mau Us, Interna Mongolio.

 


 En la seminario Sha Zukang (la dua de dekstre) konigas la distingan regadon de dezertiĝo fare de la Biomasa Termoelektra Kompanio en Mau Us, Interna Mongolio.

 

    Sha Zukang, vic-ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj kaj ĝenerala sekretario de Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20, rimarkigis, ke en la pasintaj kelkaj jaroj la ĉina registaro akiris grandan atingon en dezertiĝo-regado per arboplantado kaj aliaj rimedoj; kaj la projekto de la biomasa termoelektro en Mau Us, Interna Mongolio estis unu el la plej sukcesaj ekzemploj. Ĝi faris grandan kontribuon al la tutmonda pritraktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, la plenumo de socia respondeco kaj la disvolvo de la verda ekonomio, kaj ĝiaj spertoj estas lernindaj.

 

    Tutmonda problemo: dezertiĝo

 

    Dokumentoj montras, ke la termino "dezertiĝo" estis elmetita unue de franca botanikisto kaj ekologo A. Aubréville. De la 1990-aj jaroj dezertiĝo estas atentata de diverslandaj sciencistoj kaj registaroj. UN okazigis plurajn seminariojn pri la problemo. En la jaro 1992 reprezentantoj de diversaj landoj kunvenis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Ili diskutis pri konkretaj rimedoj de daŭripova evoluo kaj aprobis Tagordon de la 21-a Jarcento, la agadplanon pri daŭripova evoluo, realigebla en ŝtatoj, regionoj kaj la internacia komunumo.

 

    En oktobro 1994 delegitoj de diversaj ŝtatoj en Parizo subskribis la Konvencion pri Antaŭmalhelpo de Dezertiĝo. La konvencio difinis la sencon de dezertiĝo kiel "sekecon, duonan sekecon kaj teran regreson en seka kaj subhumida regionoj kaŭzitaj pro klimata ŝanĝiĝo kaj homaj aktivecoj".

 


Serioze degeneras paŝtejo.

 

    Dezertiĝo minacas trionon da tutgloba tero kaj severe influas la socion, ekonomion kaj medion. Ĉiuj ŝtatoj rigardas dezertiĝon kaj tero-regreson kiel unu el la plej gravaj defioj en longtempa disvolvo ekonomia kaj socia.

 

    La Ĉina Forstkultura Administracio diris en la kvara bulteno pri stato de dezertiĝo kaj sabliĝo, ke Ĉinio estas la lando, kiu posedas la plej grandan areon de dezertiĝo kaj sabliĝo en la mondo. Ĝis la fino de la jaro 2009 la dezertiĝa tero okupis 2.6237 milionojn da kvadrataj kilometroj, la sabliĝa tero -- 1.7311 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj evidente sabliĝanta tero -- 310 mil kvadratajn kilometrojn.

 

    Miskompreno en regado de dezertiĝo

 

    Delonge estas varme diskutata la temo: regado de dezertiĝo kaj daŭripova evoluo en sabliĝaj regionoj.

 

    Sufiĉe granda parto de tutmonda dezertaro estas akvo-konserva, t.e. 50 centimentojn sub la dezerta surfaco la tero entenas 5% da akvo, kaj tiu akvo estas sufiĉa por nutri kreskadon de plantaĵoj.

 


Li Jinglu prezentas la regadon de dezertiĝo dum la Tria Intersesia Kunsido kadre de la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo.

 

    Li Jinglu, ĝenerala direktoro de la Biomasa Termoelektra Kompanio en Mau Us, Interna Mongolio, diris en la seminario, ke kvankam la kutima rimedo de dezertiĝo-regado estas arbo-plantado, tamen la laboro por teni la vivadon de la arboj postulas pli grandan koston, kaj la sumo povas esti senlima. Tio estas la defio, kiun la homaro devas alfronti, kaj ankaŭ ŝlosilo por sukcesigi la dezertiĝo-regadon. En dezerto oni devas planti nur arbedojn, kaj laŭ sia naturo ili mortas se oni ilin ne hakas; ju pli oni ilin hakas, des pli ili prosperas.

 


Krom arbo-plantado efikas ankaŭ sablo-barilo.

 

    "Arbo-plantado estas fakte komenco de la dezertiĝo-regado. Laŭ la karaktero de plantaĵoj kreskantaj en la sablo, arbo-prizorgo en ĉiu tria aŭ kvara jaro povas esti la plej baza rimedo," diris Li Jinglu. Se oni plantas arbojn sen plua prizorgo, la dezerto neniel ŝanĝiĝos.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments