Ĉefpaĝo

Zhou Hui, knabino por mediprotektado

| 2012-08-06
Bookmark and Share

 
Zhou Hui elektita kiel torĉportanto por la Londonaj Olimpikoj

 

    Zhou Hui, studento de la kvara studjaro de la Lernejo de Medio, Tsinghua-Universitato, kaj prezidanto de la Studenta Verda Asocio de Tsinghua-Universitato, iniciatis somere de la jaro 2011 la verdan filion "Ĉefurbo kun smeralda akvo" por partopreni en la akvo-ŝpara esplorado "Reteni sitelon da akvo". Fine, tiu ĉi verda filio ricevis la premion por la plej elstara programo kaj ankaŭ Zhou Hui estis elektita kiel unu el la dek kandidatoj de la cent filioj kaj fariĝis la unua torĉportanto elektita de la socio sur la ĉeftero de Ĉinio por la Londonaj Olimpikoj.

 


Membroj de la verda filio "Reteni sitelon da akvo" en la agado de "Ĉefurbo kun smeralda akvo" 

 

    La programo "Reteni sitelon da akvo" estis okazigita kune de la Eduka Komitato de la Pekina Registaro, la Mediprotekta Fonduso de Pekino kaj la Kompanio Coca-Cola kun la celo propagandi kaj disvastigi la verdan ideologion pri akvo-ŝparado. La programo, post sia lanĉiĝo en la jaro 2005, jam fariĝis unu el la mediprotektaj publikaj projektoj por junuloj kun granda influo.

 

    Zhou Hui kaj la membroj de la verda filio venis en kvadratajn kortojn de Pekino por fari esploron pri akvo-ŝparado en malnovaj plansetlejoj. Pri la akvumado de tieaj verdejoj, ili ellaboris la renovigan planon "Sunenergia guto-akvumado en kvadrataj kortoj", realigis la organikan kombinadon de fuelo- kaj akvo-ŝparado, kaj tre evidentas la efiko en akvo-ŝparado. Pro tio ili ricevis unu el la 5 tutlandaj premioj por akvo-ŝparaj agadoj.

 

    Estis ekster la atento de Zhou Hui, ke ŝi havis la ŝancon partopreni en la elektado de torĉportantoj por la Londonaj Olimpikoj, nur pro la sukceso de la verda filio "Reteni sitelon da akvo" en la agado de "Ĉefurbo kun smeralda akvo". Dum la elektado juĝisto demandis al Zhou Hui: Se vi estos elektita kiel torĉportanto por la Londonaj Olimpikoj, kion vi volos fari al alilandaj amikoj? Zhou Hui respondis, ke iuj fremdlandanoj havas profundan miskomprenon pri Ĉinio en mediprotektado, mi volus fari konversacion tiukampan kun la mondo je la nomo de Ĉinio, por ke la tuta mondo konu la veran Ĉinion, kaj mi laŭeble bone faros la aferon mediprotektan kaj estos preta por akcepti revuon de la tuta mondo en tiu kampo. Ŝia respondo en la angla lingvo estis multe laŭdata de juĝistoj.

 

    En la momento funkcii kiel torĉportanto por la Londonaj Olimpikoj Zhou Hui tre emociiĝis, ke ŝi malfacile kredis la aferon reala. Post tio, Zhou Hui diris: "Antaŭ 4 jaroj, mi televide rigardis en Britio la Pekinajn Olimpikojn, sed nun mi kiel pekinano refoje vojaĝos al Londono por partopreni en la Olimpikoj kun aparta signifo tute malsama ol la antaŭa. Mi fariĝis el spektanto de la Olimpikoj ĝia partoprenanto, reprezentante la junajn mediprotektantojn de Ĉinio." Ŝi esperas konigi al la tuta mondo la bonan spiritan aspekton de ĉinaj studentoj kaj tiun de Tsinghua-Universitato, por ke la tuta mondo sciu, ke la ĉinaj junuloj estas senlace klopodantaj por la mediprotektaj aferoj.

 

    Ekami la mediprotektadon dum la vojaĝo en Britio

 

    Dum la vojaĝo en Britio en la jaro 2008 Zhou Hui ekamis la mediprotektadon. Ĝuste en tiu tempo okazis en Pekino la Olimpikoj, ŝi hazarde informiĝis el novaĵo en brita televido, ke kelkaj britoj faras ekzamenon pri aera poluado en Pekino kaj argumentas, ke la aera poluado en Ĉinio estas ege serioza, kaj tio ĉagrenis Zhou Hui. Kaj ĝuste tiam ŝi estis akceptita kiel studentino de la Lernejo de Medio, Tsinghua-Universitato.

 

    Tiam Zhou Hui ekhavis deziron kontribui al la mediprotekta afero de Ĉinio.

 

    Dum la studado en la Lernejo de Medio, Tsinghua-Universitato, Zhou Hui sisteme lernis sciencojn pri la medioj. En la pasintaj 3 jaroj ŝi donis sian plej grandan energion al la mediprotektado kaj fariĝis cent-po-centa "mediprotekta knabino".

 

    En ĉiutaga vivo Zhou Hui ĉiam donas atenton al akvo-ŝparado, ĉar ŝi opinias, ke gravas la koncepto pri ŝparado de resursoj kaj pri la mediprotektado en la vivo. Doni personan ekzemplon en metiprotektado estas ja nemankigebla parto de la ĉiutaga vivo de tiu ĉi knabino.

 

    Aliĝi al la verda asocio kaj servi kiel delegito de mediprotektado

 

    Zhou Hui aliĝis al la Studenta Verda Asocio de Tsinghua-Universitato en sia unua studjaro. Komenciĝante de malgrandaj aferoj, ŝi klopodas por influi pli da homoj per la koncepto pri la mediprotektado. La Studenta Verda Asocio de Tsinghua-Universitato estis fondita en aprilo de la jaro 1995 kaj ĝia celo estas "Iniciati la verdan vivon, disvastigi la verdan praktikadon, instigi la daŭrigeblan disvolvon kaj fari per scienca disvolva koncepto kontribuojn al la mediprotektaj aferoj de Ĉinio". Ĉiujare la asocio okazigis en la universitato seriojn da aktivadoj por la mediprotektado, tio havas grandan influon en la ĝardeno de Tsinghua. En la jaro 2009 la Studenta Verda Asocio de Tsinghua-Universitato kiel unika popola organizo estis honorita per premio atribuita de la Ministerio de la Mediprotektado de la Ĉina Popola Respubliko kaj aliaj kelkaj ministerioj de la lando.

 

    Estas ĝojo kaj ĝuo por Zhou Hui sin okupiĝi pri la mediprotekta laboro. Post aliĝo al la verda asocio, por la mediprotektado ŝi serĉis sponsoradon, disdonis propagandajn paperfoliojn, plantis arbidojn. Ŝi ne timas malfacilon nek lacegon, sed volontas fari cent-po-centan klopodadon eĉ por malgranda kontribuo al la mediprotaktado.

 

    Hodiaŭ Zhou Hui servas kiel prezidanto de la verda asocio, organizis kaj partoprenis la agadon "Dana princo malmultkarbone biciklas en Tshinghua", planis kaj ĉeestis la internacian junularan pintan konferencon pri fueloj kaj klimatoj, kaj partoprenis en sinsekvaj 4 jaroj la tutuniversitatajn aktivadojn de regenera kaj renovigebla mediprotekta propagando kaj arboplantadon organizitajn de la verda asocio. Ŝi kaj ŝiaj kolegoj el la Studenta Verda Asocio de Tsinghua-Universitato esperas alporti la ideologion pri fuelo-ŝparado kaj pri mediprotektado al pli da studentoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments