Ĉefpaĝo

Aktorino alvokas mediprotekton

| 2012-08-08
Bookmark and Share

de SHI SHAOCHEN

 

 
Hai Qing (unua maldekstre) disdonas skribilaron al lernantoj en Mcedo-pekina Lernejo en Mcedo-slumo, Kenjo.


 

    En Ĉinio multaj steloj filmaj kaj televidaj klopodas beligi la medion, kaj s-ino Hai Qing estas unu el ili.

 

 
Hai Qing en Najrobio, Kenjo


 

    Aŭguste 2010 Hai Qing propagandis mediprotekton en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. En julio 2011 ŝi partoprenis la mediprotektan agadon "Brila luno -- amzorgo al Afriko" en Najrobio, Kenjo kunorganizita de la Media Programo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la afrika filio de Xinhua-novaĵ-agentejo. Reveninte de Kenjo, ŝi ĉeestis en "Amo al vi, amo al la tero", la mediprotekta agado aranĝita de la kompanio P&G.

 

    Konscio pri mediprotekto

 

 
Hai Qing en la mediprotekta agado "Ami vin, kaj ami la teron", aranĝita de la kompanio P&G


 

    Hai Qing uzas mediprotektajn produktojn. Ŝi diris: "Estas facila afero subteni mediprotekton. Dum ĉiutaga aĉetado oni elektu kaj aĉetu produktojn faritajn de la kompanio P&G, kaj tiel vi povas partopreni en la mediprotekta agado."

 

 
Montrado de mediprotekta sako el malnova vesto


 

    Hai Qing ankaŭ interŝanĝis kun konsumantoj spertojn pri kutimoj por media protekto. "Mi alkutimiĝis fari bagatelojn rilatajn al media protekto. Ekzemple mi ĉiam kunportas akvobotelon dum vojaĝoj kaj ne uzas paperan tason; mi aĉetas produkton kun granda pakumo kaj rifuzas aŭ tute ne aĉetas produkton kun malgranda pakumo aŭ per luksa pakumo; mi uzas tolan sakon dum aĉetado en superbazaroj kaj evitas uzi plastan sakon; mi aĉetas mediprotektajn produktojn faritajn ekzemple de la kompanio P&G."

 


Hai Qing prelegas en konferenco pri klimata ŝanĝiĝo en Durbano. 


 

    En ĉiutaga vivo ŝi klopodas por mediprotekto. Ekzemple, anstataŭ uzi lifton ŝi ofte supreniras laŭ ŝtuparo. Ŝi diris: "Tio estas facila. Ni devas kontribui por la traktado kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo en nia ĉiutaga vivo, ĉar ni malbonigas la terglobon kiam ni ĝuas la vivon. Mi deziras plejeble redukti problemojn. Jen mi kunportas miajn proprajn manĝbastonetojn en vojaĝo al Durbano. Ĉar la deca konduto povas influi junan generacion kaj ĉirkaŭajn homojn. Do mi esperas, ke mi povos fari pozitivan ekzemplon por mediprotekto."

 

    Ekzemplo por infanoj

 


Hai Qing, intervjuata de novaĵ-agentejo Reuters 
 
 
Hai Qing (unua dekstre) esploras la projekton "Akvo-cisterno por patrinoj" en akvomanka regiono de Gansu, Ĉinio.


 

    La 2an de decembro 2011 en la Internacia Forumo pri Klimato-disvastigo kunaranĝita de Oxfam kaj la Esplora Centro de Ĵurnalismo kaj Socia Disvolviĝo sub la Ĉina Popola Universitato Hai Qing faris prelegon kiel patrino. "Laŭ mia scio, multaj infanoj havas spiro-malsanon pro klimata ŝanĝiĝo. La procento de la malsano rapide kreskas. Do mi pensas, ke la problemo devas veki atenton de pli da homoj por ke ili zorgu pri la vivo de la juna generacio." Hai Qing havas kvarjaran infanon. Ŝi diris: "Mi volas doni al mia infano bonan ekzemplon, samtempe bonan medion. Plenkreskuloj ofte plendas, malkontentas kaj malĝojas fronte al problemoj. Miaopinie, ke pli gravas partopreni, ŝanĝi kaj agi."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments