Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Ankoraŭ daŭras lingva baraktado...

| 2012-08-08
Bookmark and Share


Hutong, kiu kondukas al mia lernejo. 

 

    Komence de majo mi ekfrekventis kurson de la ĉina lingvo, kiu okazas en Beixingqiao, en mez-orienta parto de Pekino – mi bezonas ĉirkaŭ kvardek kvin minutojn per buso kaj poste per metroo por atingi la lernejon el la oficejo de EPĈ. La malgranda lernejo nomiĝas angle Culture Yard (Kultura Korto) kaj efektive ĝi okupas unu el la multaj tradiciaj “kvadrataj kortoj” amasiĝantaj en tiu kvartalo. Kiam mi vizitis ĝin por la unua fojo, mi piediris sub ombro de arboj dise plantitaj laŭ hutong (strateto), kiu zigzagas inter la loĝ-kortoj. La etoso de la malnova Pekino, kiu ĉirkaŭas la lernejon, multe plaĉas al mi.

 

 
Mi fotiĝis antaŭ "Culture Yard" - mia ĉinlingva lernejo.

 

    Plej probable troviĝas en la urbo nemalmultaj lernejoj ĉinlingvaj, kie amasiĝas japanoj. Mi tamen ne elektis tian lernejon, ĉar iuj miaj eksaj koleginoj en Japanio, kiuj havis sperton studi eksterlande, konsilis al mi ne tro miksiĝi kun samlandanoj kaj laŭeble konatiĝi kun homoj el diversaj landoj. Efektive estas interese lerni kun samklasanoj el diversaj lingvaj kaj kulturaj fonoj, kvankam preskaŭ ĉiam okcidentaj, pro la fakto, ke la kurso okazas per la angla lingvo. Plaĉis al mi ankaŭ la multlingva instrua politiko de la lernejo, kie oni instruas la ĉinan al eksterlandanoj, kaj la anglan al ĉinoj, sed samtempe ofertas kursojn ekzemple de la rusa, hispana, portugala, nederlanda kaj eĉ hebrea (la posedanto de la lernejo estas israelano, cetere). Mi bedaŭras, ke mankas al mi tempo kaj mono ĉeesti en kursoj de tiuj aliaj lingvoj, ĉar evidente la prioritaton devas ricevi la lernado de la ĉina, kiu por mi nun estas viv-necesaĵo.

 

    Kiam mi anoncis mian deziron lerni en la “korto”-lernejo, oni testis min pri mia skriba kaj parola kapablo de la ĉina lingvo, kaj rekomendis al mi registriĝi por post-enkonduka, daŭriga klaso, kiu jam pli frue estis komenciĝinta. La sekvan tagon mi efektive ĉeestis en la klaso por la unua fojo. Tiam la instruisto, ĉarma ĉina junulo nomata angle Jerry aŭ ĉine Jia Jiangyuan, petis min prezenti min mem antaŭ kvar samklasanoj: du norvegoj, aŭstro kaj usonano. Do por min prezenti mi diris en la ĉina, ke mi venis el Tōngjīng. Ŝajne ĉiuj komprenis – almenaŭ mi perceptis tiel, ĉar neniu starigis ian ajn demandon. Sed dum la paŭzo unu el miaj samklasanoj venis al mi kaj demandis: “de kiu parto de Japanio vi venis?”Mi diris, ke mi venis de Tokio, kaj li multe surpriziĝis ekkoni, ke Tōngjīng kaj Tokio [aŭ Tôkyô en la japana] estas unu sama afero. En tiu leciono, krome, Jerry petis min skribi mian nomon en ideogramoj sur la nigra tabulo kaj mi ja faris tion, sed tiam nur li kaj mi komprenis la signifon de mia ago. Unu samklasano tuj levis la manon kaj demandis kio estas tiuj kvar ideogramoj. Nu, mia nomo...

 


Nia instruisto Jerry. 

 

    En tiu klaso unua por mi Jerry ankaŭ starigis al ni demandon: “kiajn pladojn vi ŝatas?”Ne necesus klarigi, ke diri siajn ŝatatajn pladojn konsistigas gravan eron de sinprezentado. Tiam unu el ni, norvega kuracisto, respondis: “Yunnan cai” (Pladoj el Yunnan-provinco, en suda Ĉinio). Ĉiuj lernantoj tuj komprenis pri kio temas, sed nur nia instruisto gapis kaj restis sen kompreno, ĉar ŝajne la norvega sinjoro eraris pri la tonoj. En tiu momento kunligis nin, la lernantojn, solidareco de ne-ton-lingvaj parolantoj kaj ni sentis, ke ni kvazaŭ sukcesis venĝi nin kontraŭ nia kara Jerry, kies malkompreno estas pruvo pri lingva relativeco, kiu malebligas al li eĉ sekundan fuĝon el la imperio de la tonoj. Nia sento de triumfo tamen estis vere efemera, ĉar en la sekva momento Jerry reprenis sian pozicion de denaska parolanto kaj ankaŭ tiun de instruisto.

 

 
Ni ja tre serioze lernas dum la klaso.
 
 
Jerry kaŝas malbon-aŭguran esprimon, por ke ĝi ne aperu sur la foto...Dankon!

 

    Estas interese observi, ke nia insruisto estas trejnita instrui la ĉinan en la angla kaj konsekvence – memkompreneble – adaptiĝas al la kulturaj normoj de la angle-parolantoj. Ekzemple, liaj komentoj dumklasaj estas sufiĉe kaj foje eĉ akre spritaj. Li kutimas igi nin diri frazojn, kiujn ni lernis en antaŭa klaso. Iun fojon, sukcesis respondi liajn demandojn en fulmorapida sinsekvo unue usona kaj poste germana samklasaninoj, kiuj cetere aliĝis al nia klaso pli malfrue ol mi. “Good teamwork [Bona kunlaboro] !”, senprokraste komplimentis Jerry. Aŭ alian fojon ni lernis la vorton “mìmă” – “pasvorto” en la ĉina –, kaj Jerry serĉis: “do, diru al mi vian pasvorton. Kial ne?” Mi povas garantii, ke instruistoj trejnitaj instrui la ĉinan al japanoj certe faros tute aliajn kaj verŝajne multe malpli spritajn komentojn. Nu, japanoj estas konataj pro sia troa seriozeco kaj ĉinoj, kiuj rilatas kun ili, ankaŭ ne povas ne adaptiĝi al tia malsprita kulturo japana.

 

    La ĉinlingva kurso okazas de la 7a ĝis la 9a vespere, du fojojn en semajno: marde kaj ĵaŭde. Antaŭ ol ekviziti la kurson mi estis libera preskaŭ ĉiun vesperon kaj havis multe da tempo. Nun mi subite fariĝis okupita – post la kurso mi sukcesas atingi mian hejmon nur proksimume je la 10a. Nur multe pli poste mi sukcesis trovi “oportunan vendejon” de la japana ĉeno Seven-Eleven proksime de la lernejo kaj komencis aĉeti sandviĉon aŭ japanan rizbulon por manĝi antaŭ la kurso. Komence mi povis nur survoje hejmen halti ĉe vendejo proksima al mia hejmo kaj aĉeti ne tre bongustan hamburgeron por nur en tiu malfrua horo min satigi. En la ĉina, cetere, oni nomas vendejojn de ambaŭ kategorioj “Chāoshì”– termino inventita por sence kaj ne prononce paŭsi la nocion “supermarkto” sed evidente kun multe pli vasta senc-zono. : jen unu el la multaj ekzemploj de la fakto, ke la ĉina lingvo rezistas al fonologia pruntado el aliaj lingvoj pro la baro, kiun prezentas al la lingvo la ideograma Granda Muro.

 

    Nelonge post mia ekfrekvento al la ĉinlingva kurso, okaze de mia malfru-vespera vizito al “Chāoshì” apud mia loĝejo foje mi renkontis “teruran”servistinon. “Terura” tamen ne en la senco, ke ŝi estas malafabla aŭ malĝentila. Male. La problemo pri ŝi estas, ke ŝi estas tro afabla kaj superŝutas min per sia longa kaj preskaŭ monologa babilado, kiun mi apenaŭ komprenas. La servistino unue demandis min pri mia deveno kaj eksciinte mian japanecon iom longe pepis, sed ĉar mi ne komprenis, nun ŝi skribis per ideogramoj ian komplimenton pri la rapida rekonstruo de Japanio post la tertremo last-jare. Kaj sekve ŝi desegnis cirklon, kvazaŭ terglobon, kaj dismetis punktojn en tiu cirklo. Mi eĉ nun ne komprenas, kion ŝi volis diri per tiu desegnaĵo. Ĉu ŝi volis rakonti pri la kaŭzo de tertremoj aŭ pri magmo profunde sub la tero? Ne eble...

 

    Alian fojon mi trafis ŝin, denove reven-voje el la kurso de la ĉina lingvo. Ĉi-foje ŝi ŝajne komentis pri mia ofte malfrua reveno kaj diris, ke mi estas homo okupita. Mi sentis mian devon klarigi al ŝi, ke mi ne estas okupita pro laboro sed pro la lingva lernado.Do mi responde balbutis, ke mi nun vizitas la kurson de la ĉina. Jen fatala eraro, ĉar mia respondo elvokis ĉe ŝi torentan parolon supozeble pri la instruado de la ĉina ĉe diversaj universitatoj pekinaj. Mi nur povis kompreni: “ha, la Ĉina Pedagogia Universitato...la Ĉina Popola Universitato...japanoj...koreoj...eĉ mongoloj”. Kaj sekve supozeble ŝia parol-temo transiris al diversaj dialektoj en Ĉinio, ĉar ŝi elbuŝigis: “Ŝanhajo...Hangzhou...Tajvano!” Dum kvin minutoj aŭ simile mi devis elteni ŝian vort-bombardadon kun afabla rideto sur la vizaĝo, kaj kiam envenis alia kliento en la vendejon (ho providenco!) mi uzis tiun okazon kiel pretekston por foriri, retenante la rideton jam duone fridiĝintan kaj ĝis-revide mansvingante al mia kara servistino

 

    Tiutage mi vere ne sciis, ĉu mi baraktas kontraŭ la ĉina lingvo aŭ kontraŭ tiu servistino! Sed ŝi certe, eĉ se nekonscie, faras grandan laboron por ke mi povu adaptiĝi al la normala parol-rapideco de ordinaraj ĉinoj. Nun mi ankoraŭ estas en densa nebulo, kiam mi devas alfronti tiujn ĉinojn kiel mia kara servistino, kiuj ne zorgas pri mia fremduleco kaj parolas al mi normale, sed mi ne nur esperas tion sed preskaŭ estas tute certa, ke iom post iom tiu nebulo maldensiĝos. Espereble, kiel profetis al mi Reza Kheir-khah, mia irana amiko loĝanta en Tajvano jam dek jarojn, iam eĉ “venos tiu tago, kiam vi havos salton pri la ĉina lnigvo kaj subite konstatos ke fakte vi ja povas libere uzi ĝin.” Li ankaŭ diris, ke “tiaj momentoj, laŭ mia sperto, venas en unu tago.” Do atendante alvenon de tia tago, eĉ se malrekte, malkuraĝe kaj ĉiam flankiĝante mi iru la vojon celitan!

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments