Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Mia vivo en Pekino kun katoj

| 2012-08-09
Bookmark and Share

    Estas iuj, kiuj amas katojn kaj aliaj, kiuj amas hundojn. La prefero ŝajne respegulas la personecon de la koncerna homo, kiu amas tiun aŭ alian beston. Amantoj de katoj diras, ke ili ne ŝatas hundojn, ĉar hundoj "stulte" obeas homojn. Amantoj de hundoj diras, ke ili ne ŝatas katojn, ĉar katoj estas timigaj pro tio, ke oni ne povas scii kion ili pensas. Mi mem apartenis nek al la unua nek al la dua homgrupoj. Mi estas preta ludi kaj kun katoj kaj kun hundoj. Sed lastatempe ŝajne finfine mi enlistiĝis kiel amanto de katoj, ĉar mi vivis du lastajn jarojn kun katino en Japanio kaj intimiĝis kun la viv-maniero de la miaŭa raso. Mi do nature interesiĝis pri la farto de katoj en Ĉinio.

 


Mīmī, la ĉef-protagonisto de tiu ĉi artikolo. 

 

    Sed dum la unuaj monatoj en Pekino mi povis renkonti nur hundojn, kiuj promenas kun siaj homoj. Tiu-tempe estis malfacile por mi trovi katojn. Eble tio estas tute natura afero, ĉar katoj kutime ne promenas kun homoj. Ili preferas vagadi solaj kaj ofte en nokta mallumo, kaj pro tio ili estas malpli rimarkeblaj. Mi eĉ komencis suspekti, ke ĉinoj eble ne ŝatas katojn. Mi estis savita de tiu ĉi antaŭjuĝo nur dank al mia kolegino Liu Zijia, kiu mem estas amanto de katoj kaj liveris al mi diversajn artikolojn kaj informojn pri la specio en Ĉinio: ekzemple novaĵo pri kato, kiu ĉeestas lecionojn de la Pekina Universitato!

 

    Estas interese ekscii, ke katoj estis alportitaj el Barato al Ĉinio kun budhismo. Kial kun budhismo? Nu, oni volis, ke ili kaptu ratojn kaj musojn malhelpante al tiuj lastaj manĝi valorajn budhismajn sutrojn. Ankaŭ al Japanio katoj estis importitaj kun la sama motivo. Etimologie la ĉina vorto por kato, māo, probable venas de la imito de la kata blekado: "miāo" aŭ "miáo". Estas kelkaj hipotezoj pri la origino de la japana vorto por kato, neko: muso-atendanto, dormema etulo aŭ kvazaŭ-tigrulo. Ŝajne la japana vorto ne havas rilaton kun la onomatopeo de la miaŭado en la japana, kiu estas: “nyan”.

 

    Ŝajne estas universale, ke katoj pro sia iom mistera sinteno fariĝas foje celo de adorado kaj foje tiu de malŝato, eĉ persekutado. Sed kat-amantoj certe konsentos kun mi, se mi diras, ke ne malmultaj katoj estas sufiĉe amikiĝemaj kun homoj. Tiuj, kiuj ne estas tiaj, verŝajne spertis ion tre malagrablan, kiun homoj trudis al ili.

 


Timema kato sin kaŝas.  

 

    Nelonge post mia enposteniĝo ĉe El Popola Ĉinio mi aŭdis, ke oni donas manĝaĵojn al kato en la sufiĉe vasta korto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) al kiu ankaŭ EPĈ apartenas. Kelkajn fojojn mi mem iris vidi la lokon, kie oni lasas manĝaĵojn por la kato, sed neniam vidis la beston tie. Nur pli poste mi povis havi la honoron vidi ĝin en tute alia loko de la korto, inter subarbustoj kaj herboj, kie ĝi sin kaŝis – evidente ĝi timas homojn malgraŭ la fakto, ke ĝi estas nutrata de ili.

 


Nekonata kato rapide forkuras. 

 

    Nu, mi timas, ke mi tro rapidis. La unua renkonto por mi kun pekinaj katoj okazis iun ankoraŭ iom malvarmetan vesperon komence de majo. Mi estis survoje al mia ĉinlingva lernejo kaj mi trafis katon, kiu verŝajne ne estas hejma kato, ĉar ĝi evitis min malgraŭ mia provo amikiĝi. Ĝi rapide grimpis sur arbon kaj ien forkuris pere de dom-tegmento. 

 


Mīmī en ripozo.

 

    Meze de junio, mi aliĝis al miaj du koleginoj, Wang Lihua kaj Liu Zijia, kiuj jam de pli frue praktikadis gimnastikon kun multaj aliaj. La gimnastiko okazas du fojojn tage, je la 10a antaŭtagmeze kaj je la 3a posttagmeze. Pri nia gimnastiko mi rakontu alian fojon. Unu el la kromrezultoj de la gimnastikado estis, ke mi povis konatiĝi kun kato. Tiu kato aŭ fakte katino, kiu laŭ Liu Zijia devas esti nova en la korto de ĈIEG, estas tre amika al homoj. Ŝi montras sin, kiam ŝi vidas, ke pluraj homoj kolektiĝas ĉu por la gimnastiko aŭ por aliaj celoj. Ŝi malrapide alproksimiĝas al homoj kaj sternas sian korpon sur tero. Evidente ŝi ŝatas esti kun "la infana raso". Iuj homoj tiam interesiĝas pri ŝi kaj karesas ŝin aŭ donas al ŝi manĝaĵon. Poste mi trovis, ke la katino neniam elstarigas siajn ungojn, kiam ŝi ŝajne atakas la manojn de homoj, kiuj ludas kun ŝi – evidente ŝi scias, ke ŝi ne devas fari tion. 

 

    Wang Lihua, Liu Zijia kaj mi kutime estas la plej entuziasmaj ludantoj kun la katino. Miaj koleginoj vokas la katinon Mīmī kaj mi informiĝis, ke tio estas ofta nomo por kato en Ĉinio. Iuj preterpasantoj ridetas, kiam ili rimarkas nian ludadon kun Mīmī, kaj ni scias, ke ili certe devas esti kat-amantoj. Mi nun estas konvinkita, ke en Ĉinio estas ne nur kom-partianoj sed ankaŭ kat-partianoj.

 


"Ĉu Wang Lihua [maldekstre] karesas vin bone?" 
 

"Liu Zijia volas starigi min!"
 

"Kial tiu ĉi japano [la aŭtoro] ĉiam brakumas min?" 

 

    Ĉiu kat-amanto ŝajne havas sian propran manieron por distriĝi kun katoj. Wang Lihua ŝatas malforte bati piedon de Mīmī kaj foje eĉ iom forte puŝas ŝian korpon tiel ke la katino kuŝiĝas surtere. Estas interese, ke la katino tute ne ĝeniĝas pri tio sed videble atendas, ke nun sekvos la karesado. Liu Zijia ankaŭ ŝatas puŝkuŝigi Mīmī-on sed krome de tempo al tempo ankaŭ starigas la katinon sur la malantaŭaj piedoj.Mi mem ŝatas brakumi katojn inkluzive de Mīmī. Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj katoj malŝatas tiun kateniĝon. Kiam mi prenas ilin sur la brakojn, nepre ili eligas malgrandan krion kaj post nelonge provas liberigi sin divers-maniere. Evidente libereco estas io, kion katoj plej alte taksas. 

 


La aŭtoro brakumas katidon en ĉinlingva lernejo. 

 

    Dume mi ankaŭ havis ŝancon renkonti alian katon. Iun tagon de julio en mia ĉinlingva lernejo mi trovis nigran, malgrandan katon, kiu estis komforte dormanta sur tablo, kie oni kutimas meti diversajn flugfoliojn pri la kursoj okazantaj aŭ okazontaj. Ŝajne iu lernanto akompanis ĝin al la lernejo. Kiam mi vidis la katidon, mi preskaŭ aŭtomate komencis ĝin karesi kaj vekis el dormo. Fine kompreneble mi ĝin brakumis kaj kune fotiĝis…supozeble je ĝeno de la katido.

 

    Baldaŭ poste, meze de la sama monato mi malvarmumiĝis kaj eĉ tri tagojn devis foresti de la laboro kuŝante surlite. Kiam mi denove montris min en la laborejo, Wang Lihua diris ion, kio ĝojigis min: "la katino ŝajne estis soleca sen sia japana amiko kaj ne volis partopreni en la gimnastikado." Ĉe mia efektiva revidiĝo kun Mīmī, ŝi fakte ne montris tiom da ĝojo. Nu, eble la kolegino iom tro spicis sian komenton per fikcio por kuraĝigi min ankoraŭ iom feblan tuj post resaniĝo. Mi devus ŝin danki kat-maniere: miaŭ miaŭ, miāo miāo, nyan nyan!

 

    Lastatempe okazis, ke Mīmī hazarde trovis birdoplumon flirtantan en aero, saltis al ĝi kaj poste, ne sciante kiel utiligi sian subite vekitan instinkton ĉasistan, fulmorapide grimpis arbon ĝis la alteco de du metroj. Kiam mi alproksimiĝis la arbon, mi trovis sur ĝi nian katon videble konsternitan: ŝi ne sciis kiel malgrimpi la arbon! Facilas ascendi, malfacilas descendi. Plurajn fojojn ŝi provis meti siajn piedojn sur stabila loko, kaj fine singarde kaj timeme descendis kun la kapo supren. Mi bedaŭras, ke tiam mi ne kunportis mian fotilon!

 

    Laŭ la lu-kontrakto de mia apartamenta ĉambro mi ne rajtas loĝi kun kato aŭ hundo (sed jes kun unu plia homo). Eĉ se oni permesus la loĝadon kun besto, estus malfacile realigi tion en urbo fremda por mi. Sed la ĉeesto de Mīmī en nia korto kontentigas mian kat-amon kaj mildigas mian sopiron al tiu alia katino, kiun mi lasis en Japanio. Intertempe mi provos konatiĝi kun aliaj katoj (kaj kun hundoj ankaŭ, se estos tiaj okazoj). Do, karaj kat-amantoj, bonvolu atendi miajn pliajn raportojn kun pacienco kaj eventuale ankaŭ kun miaŭado, se vi volas.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments