Ĉefpaĝo

Regado de Dianchi-lago

| 2012-08-13
Bookmark and Share

de FAN ZIJUN

 

    Dianchi-lago situas en la sudokcidenta parto de la urbo Kunming en Yunnan-provinco. La lago estas nomata "brila perlo sur altebenaĵo" kaj patrino-lago de Kunming, kaj ĝi estas ankaŭ fama turismejo.

 

 
Poluciita Dianchi-lago

 

    La lago iam havis areon de 500 kvadrataj kilometroj kaj la regiono ĉirkaŭ ĝi estis riĉa je fiŝoj kaj rizo. En la 60-70-aj jaroj de la pasinta jarcento oni komencis plenigi la lagon por terkulturado kaj pro tio la areo de la lago reduktiĝis al 310 kvadrataj kilometroj kaj ĝia baseno ampleksiĝis nur 2920 kvadratajn kilometrojn. Sekve de la ekologia detruiĝo de la baseno, la ekologia medio de Dianchi malboniĝis tagon post tago kaj ĝia akvofonto iom post iom elĉerpiĝis. La akvo de Dianchi kun kapacito de 500 milionoj da kubmetroj venas ĉefe el pluvakvo. En Dianchi la jara pluvokvanto averaĝe estas malpli ol 1100 milimetroj kaj laŭ tio estus bozonataj 3 jaroj da pluvado por ke la lago estu denove plena je akvo. 

 

    De la fino de la 70-aj jaroj kaj precipe en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento la akvopolucio en Dianchi fariĝis maltrankviliga problemo, ĉar ĝi pli kaj pli serioziĝis pro troa multiĝo de nutraĵoj. En la lastaj jaroj la provinco Yunnan kaj la urbo Kunming prenis regadon de la akvo en Dianchi-lago kiel ĉefan laboron por regi la medion. Dianchi estis enlistigita kiel unu el la "tri lagoj kaj tri riveroj" sub la rekta regado de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.

 

    En la lastaj 20 jaroj, la centra registaro de Ĉinio kune kun la provinca registaro de Yunnan investis pli ol 4 miliardojn da juanoj por regi la polucion de Dianchi. Tio mildigis malboniĝon de la ekologia medio de Dianchi, tamen ne sukcesis radikale ŝanĝi la situacion. Nun Dianchi ankoraŭ estas unu el la lagoj plej serioze malpurigitaj.

 


La rivero Panlongjiang serioze poluciita de vivruboj 

 

    Li Kunmin, estro de la urba Buroo pri la Administrado de Dianchi, diris, ke la polucio de Dianchi havas plurajn kaŭzojn, kiuj ŝuldiĝas parte al la historio, parte al la naturo kaj parte al la ekonomia kaj socia disvolviĝo. En Dianchi enfluas multaj riveroj, kiuj trapasas distriktojn kun densa loĝantaro. Laŭ rilata statistiko, la polucio el ĉiutaga vivo konsistigas 50% de la totala polucio de Dianchi, tiu el agrikulturo 40% kaj tiu el industrio 8%. El tio oni povas vidi, ke la polucio el ĉiutaga vivo estas la plej granda polucio-fonto de Dianchi.

 

    Konsciinte, ke la polucio el ĉiutaga vivo estas la plej granda polucio-fonto de Dianchi, oni sendube devas preni rimedojn por bari malpuran akvon el hejmoj flui en la lagon, tamen tio ne estas facile realigebla.

 


Betontabulo kun la nomo de la respondecanto de la rivero 

 

    La 3-an de januaro 2008, 6 tagojn post sia enoficiĝo kiel membro de la Konstanta Komitato de la Kompartia Komitato de la Provinco Yunnan kaj sekretario de la Kompartia Komitato de la Urbo Kunming, Qiu Hei postulis, ke estroj de la urba registaro kaj tiuj de la regionoj, kiujn trapasas la riveroj, respondecu pri regado de la polucio, kaj tio estas tre grava por solvi la problemon. Tuj poste pli ol cent respondeculoj kaj fakuloj de la urbaj kaj regionaj administraj departementoj esploris 36 riverojn, kiuj enfluas en la lagon Dianchi, kaj aplikis kontretajn kontraŭrimedojn.

 

    Post pli-ol-du-jara regado la riverakvo iom post iom klariĝis kaj la poluciigitaj riveroj multe ŝanĝiĝis.

 

    Oni ankaŭ grandskale konstruis malsekejojn.

 


Nove konstruita malsekejo ĉe Dianchi 

 

    En la enirejo de la rivero Dongda, kies akvo fluas en la lagon Dianchi, estis konstruita malsekejo kun areo de 1079 muoj (15 muoj = 1 hektaro), kaj tie videblas poploj, salikoj, nimfeoj, akvaj herboj kaj blankaj ardeoj.

 

    La konstruita malsekeja parko Wujiatang kun areo de 1300 muoj konsistas ĉefe el lago, plaĝo kaj marĉejo. Ĝi estas la unua malsekeja parko en Kunming kaj la plej granda ekologia malsekejo en Yunnan. Tie la aero estas tre freŝa kaj kreskas fragmitoj, lemnoj kaj nimfeoj. Avenuetoj, longa ponto super marĉejo, blankaj ardeoj kaj aliaj akvobirdoj flugantaj super la malsekejo donas al homoj senton, ke ili estas en lando de idilia beleco.

 


La rivero Panlongjiang antaŭ kaj post polucio-regado 

 

    La malsekeja parko Baofeng konsistas el ekologiaj arbaro kaj malsekejo, kie estas aŭtoparko, katajoj, verdaj salikoj, placeto kaj platformoj por ĝui pejzaĝojn.

 

    Kunming-anoj ofte venas al la malsekejaj parkoj por promeni. Laŭ plano oni konstruos ankaŭ ekologiajn malsekejojn de 50 mil muoj ĉirkaŭ Dianchi por efike filtri la surfacan akvon fluontan en Dianchi.

 

    En la 25-a de julio 2009, starante sur la digo de Dianchi kaj rigardante la lagon ĉikaŭatan de malsekejoj kiel rozario da perloj, ĉina prezidanto Hu Jintao komentis kun ĝojo: "Ni certe pli bone kaj pli rapide regos la polucion de Dianchi."

 


Nuna Dianchi 

 

    En la pasintaj 5 jaroj por regi Dianchi oni investis 17.177 miliardojn da juanoj, 7.7-oble de la investa sumo en la antaŭaj 5 jaroj. Dank' al tio la tendenco de rapida malboniĝo de la akvokvalito de Dianchi estas bridita, ĝiaj ekologia medio kaj akvokvalito tenas ĝeneralan stabilecon, evidente boniĝis ĉefaj rivervojoj kaj ĉirkaŭaj medioj, iom post iom restariĝas la ekologia sistemo de la riverbaseno.

 

    En la jaro 2011 la registaroj de Yunnan kaj Kunming elmetis la ĝeneralan celon por regi la polucion de Dianchi en la venontaj 5 jaroj por ke Dianchi ne plu estu en la listo de "tri lagoj kaj tri riveroj" sub la rekta regado de la ŝtato.

 

    Kiel Qiu He diris, la regado de Dianchi bezonas longan tempon, sed, se oni daŭre penados laŭ difinitaj celo kaj planoj la medio en la baseno de Dianchi certe havos grandan ŝanĝiĝon en la venontaj 5 jaroj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments