Ĉefpaĝo

Verda industrio en dezerto (II)

| 2012-08-15
Bookmark and Share

de HUANG WEI

 

    Dezertiĝo-regado per dezerto

 

 
Li Jinglu en traktejo de arbed-trunkoj.

 

    La dezerto Mau Us inter la urbo Yulin, provinco Shaanxi kaj la urbo Ordos, Interna Mongolio estas unu el la kvar plej grandaj dezertoj en Ĉinio. Uxin, meze de la dezerto Mau Us, situas en la plej suda parto de Interna Mongolio. 94.8% de 11,645 kvadrataj kilometroj de la areo de Uxin estas sableca pro venta erozio. La regado de dezertiĝo estas serioza tasko por Uxin-anoj.

 

 
Ĉe rando de la dezerto Mau Us.

 

    La Biomasa Termoelektra Kompanio, kie Li Jinglu laboras, situas en Uxin. Ĝis la jaro 2012 li batalis naŭ jarojn kontraŭ dezerto en Interna Mongolio.

 

    La termoelektra fabriko, kiu prenas detranĉitajn sablosalikojn kaj aliajn arbustojn kiel krudan materialon por biomasa elektrogenerado, ne nur produktas elektron sed ankaŭ kultivas spirulinon, specon de algo utiligata kiel nutraĵ-suplemento, per kolektado de karbona dioksido. Tiel formiĝis neelĉerpebla ciklo de dezertiĝo-regado per dezerto.

 


Ĉiujara tranĉado de sablosalikoj. 

 

    "Nia ĉefa tasko estas regado de dezertiĝo," diris Li Jinglu. La arbedoj reproduktiĝas ĝenerale en 3-5 jaroj, kaj ili povas rapide sin renovigi kaj restaŭri. En ĉiu 3-5-a jaro la arbedoj postulas tranĉadon, kaj post tio ili kreskas pli prospere.

 

    "Alivorte, tio estas sinteza solvo por subregi dezertiĝon, disvolvi biomasan energion, kaj efektivigi ellaso-redukton," diris Li Jinglu.

 


Biomasa Termoelektra Kompanio en Mau Us, Interna Mongolio. 

 

    Analizinte la elspezojn kaj enspezojn, oni starigis projekton de biomasa termoelektro en Mau Us novembre 2008. Ĝis nun la projekto ĉiujare liveris 50 milionojn da juanoj al prizorgado de arbedoj. Samtempe la industria ĉeno en la dezerto Mau Us, konsistanta el biomasa plantado, kultivado, tranĉado, transportado kaj prilaborado, kreis ĉirkaŭ ok mil laborpostenojn. Ĉiujare la vendado de krudaj materialoj povas aldoni la enspezon de pli ol 70 milionoj da juanoj al paŝtistoj kaj terkulturistoj.

 

    Li konigis, ke kvankam oni povas akiri subvencion pro la biomasa elektro-produktado, tamen la livero de la biomasa elektro en la dezerta regiono povas nur kovri la koston aŭ iomete profitigi. En la jaroj 2010 kaj 2011 la projekto aplikis novan teknikon kolekti karbonan dioksidon kaj produkti spirulinon. La produkto ekvendiĝis komence de julio 2012. Oni antaŭkalkulas, ke la jara enspezo el la vendado kalkuliĝos al 300 milionoj da juanoj, el kiuj 60 milionoj da juanoj estos profito.

 

    Nova modelo

 


Arbo-semado per aviadilo ĉe rando de la dezerto Mau Us. 

 

    Su Zonghai, vic-ĝenerala sekretario de la Ĉina Verda Karbona Fondaĵo, antaŭ nelonge komentis la projekton en la ĵurnalo Forstkultura Ekonomio, ke dezertiĝo-regado konsistanta el karbono-sorbado, karbono-reduktado kaj karbono-kolektado povas esti nova modelo de eko-ekonomia disvolvo. Li opinias, ke la modelo estas signifoplena por la realigo de daŭripova evoluo, respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj ellaso-redukto de karbono.

 

    Ĝis nun oni jam investis 500 milionojn da juanoj por la projekto, kaj sukcesis regi 24 mil hektarojn da dezerto; la biomasa termoelektra fabriko kun kapacito de 300 mil kilovattoj jam produktis elektron de 240 milionoj da kilovattohoroj de post sia ekfunkcio en la jaro 2008; la unua stadio de la projekto pri karbono-dioksida kolektado kaj jara spirulino-produktado de 600 tunoj efektivigis la industrian ĉenon.

 

    La projekto en Mau Us estas rigardata kiel modela ekzemplo por esplori plibonigon de la medio per industrio kaj samtempe liveri sanigan manĝaĵon. Ĝi malkovras la valoron de resursoj sur dezerto, kaj kombinas la vivmedion kun la homa sano. En cikla industria ĉeno ĝi povas daŭre evolui.

 

    Luc Gnacadja, plenuma sekretario de la Sekretariato de la Konvencio de UN por la Batalo kontraŭ Dezertiĝo, alte taksis la projekton en la UN-seminario. Li esperis, ke la sukcesa sperto de la kompanio en Mau Us estos realigebla ankaŭ en afrikaj landoj kun similaj problemoj, kaj ĝi liveros daŭripovan vojon por la monda batalo kontraŭ dezertiĝo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments