Ĉefpaĝo

Yao Ming vojaĝis al Afriko por filmi dokumentfilmon pri protekto de sovaĝaj bestoj

| 2012-08-15
Bookmark and Share


Yao Ming en la naturrezervejo Ol Pejeta en Kenjo 
 
 
Yao Ming (meze) kaj membroj de la Kenja Asocio por Sovaĝa Helpo

 

    La 10-an de aŭgusto ĉina korbopilkisto Yao Ming, proparolanto de publika intereso de la internacia mediprotekta organizo la Usona Asocio por Sovaĝa Helpo WildAid, ekveturis kune kun Peter Knights, fondinto de la asocio, al Kenjo kaj Sud-Afriko por filmi dokumentfilmon pri protekto de sovaĝaj bestoj en Afriko.

 

    La ĉi-foja vojaĝo de Yao Ming estas por partopreni en la projekto pri protektado de sovaĝaj bestoj invitite de la Usona Asocio por Sovaĝa Helpo WildAid. Dum la vojaĝo li kune kun lokaj laborantoj filmos dokumentfilmon, diskonigos ideon pri protektado de sovaĝaj bestoj kaj alvokos protekti la pereontajn sovaĝajn bestojn kaj ekologian medion de la terglobo.

 

    Per fotoj kaj rakontoj de patrolanoj de naturrezervejoj, la dokumentfilmo konigos al homoj, ke ŝtelĉasistoj persekutas afrikajn rinocerojn kaj elefantojn al pereo sub puŝo de kontraŭleĝa merkato de eburoj kaj rinoceraj kornoj. La filmo diros al homoj, ke aĉeto de eburoj kaj rinoceraj kornoj efektive estas helpi al afrikaj krimuloj en aĉetado de armiloj kaj municioj kaj en ŝtelĉasado por profiti.

 

    Nun Yao Ming estas en la naturrezervejo Ol Pejeta kun areo de 90 mil anglaj akreoj en Kenjo kaj ĝi estas la plej granda rezervejo de nigraj rinoceroj en la orienta Afriko. Laŭ konigo Yao Ming vojaĝos al Sud-Afriko kaj finos la filmadon en la 22-a de aŭgusto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments