Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Kongresa vento blovis ankaŭ en Pekino

| 2012-08-16
Bookmark and Share

    Kiel vi jam scias, la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Hanojo, Vjetnamio. Aŭdinte pri mia eklaboro en Pekino kelkaj geamikoj el malproksimaj landoj demandis min pri mia eventuala ĉeesto en la kongreso. Komence mi tute ne interesiĝis pri tio, ĉar mia kapo estis plena de zorgoj alkutimiĝi al la nova vivo en Ĉinio. Ŝajnis esti preferinde, ke mi ne entreprenu kroman plonĝadon en alian kulturan medion ol la ĉinan.

 


Gaja babilado en la oficejo de ĈEL. 

 

    En la fino de junio mi tamen trovis min pli-malpli alkutimiĝinta al la nova vivo en eksterlando, kaj samtempe ankaŭ, ke multaj esperantistoj, kiujn mi ekkonis en Pekino, iros al Hanojo, se ne kalkuli miajn gekolegojn, kiuj formos la oficialan ĉinan delegacion de ĈEL kaj EPĈ. Mi poste aŭdis, ke pluraj dekoj da ĉinoj partoprenis la kongreson. Kial mi do manku en Hanojo? Krome la sekvantantaj UKoj okazos en kapturnige foraj lokoj – Rejkjaviko kaj Bonaero. Do, indas provi partopreni en la ĉi-jara kongreso en lando najbara, mi ja opiniis. Pro diversaj kialoj mi tamen ne sukcesis realigi la deziron. Tial mi almenaŭ volis renkonti tiujn eksterlandajn esperantistojn, kiuj survoje al Hanojo haltos en Pekino, kaj iom flari la kongresan etoson.

 


Memorfoto kun la sveda/belga grupo. 

 

    De Gabriel Corsetti mi aŭdis, ke karavano gvidata de Vadim Biserov el Rusio, kiu ekveturos de Moskvo al Hanojo laŭ transsiberia fervojo, haltos en Pekino dum kelkaj tagoj. Estus bone, se mi povus renkonti ilin, mi pensis. Sed por mi la unua vento al Hanojo blovis unu tagon pli frue ol atendite: t.e. posttagmeze de la 23a de julio, mi hazarde trovis kvar gesamideanojn en la oficejo de la Ĉina Esperanto-Ligo. La gastoj estis Ann-Louise Åkerlund, Bengt Nordlöf, Peter Bankholm (el Svedio) kaj Kristin Tytgat (el Belgio). Kristin rakontis al mi, ke ŝia bofrato Alex Humet nur antaŭ kelkaj monatoj vojaĝis en Japanio vizitante esperantistojn. Pri lia vizito mi fakte legis surrete aŭ rekte aŭdis de kelkaj japanaj esperantistoj, kiuj lin gastigis aŭ gvidis. La mondo estas malvasta kaj precipe la mondo esperantista.

 

    La sekvantan tagon dum la varmega posttagmezo mi iris al Qianmen por renkontiĝi kun la supre menciita transsiberia karavano, kiun prizorgas en Pekino Liu Jianguo, esperantisto el Anhui-provinco. Sed laŭ mia kompreno fakte temis pri du karavanoj: unu gvidata de Vadim kaj alia de Jianguo, kiuj en la ĉina ĉefurbo kune vizitis la Grandan Muron. Laŭ Jianguo en la du karavanoj estis esperantistoj (kaj ankaŭ iuj ne-esperantistoj laŭ mia propra observo) el Usono, Brazilo, Rusio, Pollando, Francio, Novergio, Nederlando, Germanio, Kongolando, Mongolio kaj kompreneble Ĉinio. Tre interesa grego, kiu foje ŝajnis al mi iom ĥaosa: jen mongola grupo eliris por viziti siajn geamikojn en la mongola ambasadorejo, jen alia grupo iris por aĉetumi en bazaro, jen tria grupo vizitis la Ĉielan Altaron. Mi sekvis ilin kaj babilis dum piedirado ekzemple kun usona samideano (antaŭ ol ekscii lian nomon ni devis disiĝi), kiu rakontis pri la agadoj ĉe la Nov-jorka Oficejo de UEA, aŭ Adair de Arěda el Brazilo, kiu informis min pri la nuna farto de mia samlandano Maeda Ŝigeki, laboranta por japana religia ordeno Oomoto en la ĉefurbo Braziljo. Mi rememoras, ke mi renkontis la oomotanon nur unu fojon antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj.

 


Subĉiela vespermanĝo. 

 

    Post tiu longa kaj ŝvitiga posttagmezo ni iris al la hotelo de la karavano de Jianguo kaj tie trovis Wang Ruixiang, Jiang Limin kaj Shi Guang el ĈEL, kiuj venis por renkonti mongolajn karavananojn estritajn de Chimedtseren Enkhee. Ili nur antaŭ unu monato kunlabore okazigis la Kulturan Festivalon en Mongolio. Ni kune vespermanĝis ĉe subĉiela restoracio.

 

    La 28an de julio, forflugis el Pekino la oficiala ĉina delegacio. Tiutage komenciĝis la UK ne nur por kongresanoj surlokaj sed ankaŭ por "virtualaj", t.e. homoj, kiel mi, kiuj sekvis la kongreson per interreto: mi ne nur legis raportojn senditajn de mia kolegino Chen Ji por El Popola Ĉinio, sed ankaŭ vizitis la retejon de la Ĉina Radio Internacia, kiu sendis sian propran raportiston al Vjetnamio, tiujn de la Kongresa Kuriero aŭ de Libera Folio. Se estus antaŭ kelkaj jaroj, mi certe estus vizitinta ankaŭ la Polan Radion. Mi ne scias, ĉu la volontula daŭriganto de la Pola Radio en Esperanto, la Pola Retradio, ankaŭ raportis pri la kongreso, ĉar mi ne sukcesas aliri al ĝia retpaĝaro el Ĉinio. Laŭ mia memoro mi komencis tian "virtualan" kongresumadon en 2004, kiam la UK ĝuste okazis en Pekino.

 


Kune fotiĝis esperantistoj nepalaj, ĉinaj kaj japana. 

 

    Tute neatendite vento ne nur blovis al Hanojo sed ankaŭ el la urbo post la finiĝo de la kongreso. Posttagmeze (iel gastoj ĉiam venas posttagmeze), la 10an de aŭgusto, mia kolegino Chen Ji vokis min: "Estas nepalaj esperantistoj en la oficejo de ĈEL. Ĉu vi interesiĝas?" "Jes, gastojn mi tre ŝatas", murmurante al mi mem mi rapidis al la oficejo kaj trovis tie naŭ nepalanojn, el kiuj nur kun ses mi interŝanĝis vizit-kartojn: Indu Devi Thapaliya (la sola virino en la grupo), Bharat Kumar Ghimire, Devi Prasad Neupane, Bishwambhar Ghimire, Sanjib Kumar Chaudhary kaj Janardan Uprety. Mi provis demonstri mian tutan scipovon de la nepala lingvo – t.e. “namaste” (saluton) kaj “mero nam Usui ho” (mia nomo estas Usui). Antaŭe mi lernis iom pli, i.a. ĉar mia edzino – japanino, parenteze – flue parolas la lingvon. Kiam la gastoj iris aĉetumi en Tianyi, bazaro proksima al nia oficejo, mi akompanis ilin kun kelkaj ĉinaj kolegoj. Survoje mi provis kanti faman nepalan kanton, kiun mi memoris nur parte kaj pri kiu mi komprenas, ke ĝi estas amkanto temanta pri la flirtado de la jupo, kiun portas sopirata junulino. Unu el la nepalaj sinjoroj, kiu cetere ne scipovas Esperanton, afablis kune kun kaj kompletige al mi kanti, eĉ tenante en sia mano la mian: "Resam firiri resam firiri, udera ĵau ki danda ma bhanĵyang resam firiri".

 


La statuo de la nepala arkitekto/artisto Araniko. 

 

    Ankaŭ ilia hotelo sin trovis surprize proksime de nia oficejo, je la distanco de nura malpli-ol-kvin-minuta piedirado. Dum ni atendis en la salono de la hotelo ekiron al la okcidenta stacidomo de Pekino, mi subite rememoris, ke antaŭ ĉirkaŭ du monatoj mi vizitis la budhisman templon Miaoying aŭ alinome Baitasi en Pekino, kie estas statuo de nepala arkitekto/artisto Araniko aŭ Anige (aŭ Balabahu, 1245-1305). La nepalano estis invitita de Ĥubilaj-Ĥan, mongola imperiestro kaj la fondinto de Yuan-dinastio en Ĉinio konstrui multajn konstruaĵojn inkluzive de la Blanda Pagodo en la templo Miaoying. Mi montris foton de lia statuo al unu el la nepalaj gesamideanoj. Li kompreneble sciis la arkitekton/artiston, kiu estas respektata kultura figuro en Nepalo, kaj petis min transsendi la foton al li dirante, ke li nepre volas viziti la templon, kiam li estos en Pekino denove.

 


Antaŭ la okcidenta stacidomo de Pekino. 

 

    Iom post la 5a kaj duono ni ekiris per buso al la stacidomo. Malbonŝance estis vespera svarma horo. La aŭtobuso, kiun ni eniris, homplenis kaj ankaŭ la stratoj aŭtoplenis. Unu el niaj gastoj demandis min: "Kial ni ne prenu taksion?" Mi respondis: "En tiu ĉi aŭtosvarmo vanas veturi per taksio. Ni nur perdos monon." Do, mi jam estas loka pekina esperantisto, kiu akceptas eksterlandajn gesamideanojn en sia propra urbo! Sed mi devas konfesi, ke tiu ĉi estis ankaŭ por mi la unua vizito al la okcidenta stacidomo. En la stacidomo homoj svarmis, ĉar estis tempo por somera libertempo ekzemple por studentoj. Post iom da kunpuŝiĝo kun la homa maro ni sukcesis trovi por niajn gastojn la menditajn sidlokojn. Venis la tempo de disiĝo. Iu diris al mi, ke li dankas min pro "la varma bonvenigo". Kun du el ili mi eĉ ĝisrevidis brakume. Iel emociis min, ke mi forsendas miajn geamikojn, kun kiuj mi pasigis nur kelkajn horojn kune. Ĉu ĉar ni ambaŭ estas esence popoloj periferie de alia, pli granda civilizacio?

 

    Kun ilia forveturo ankaŭ por mi finiĝis la sezono de la UK. Pro la akompanado de la nepalanoj mi tiom laciĝis, ke en la sekvanta tago – feliĉe sabato – mi sukcesis ellitiĝi nur tagmeze. Sed mi estis kontenta pri la bela fino de mia "UK-umado".

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments