Ĉefpaĝo

Qiangtang, la plej alta tundro de la mondo

| 2012-09-06
Bookmark and Share

de GAMA ZHUCI

 


Herbejo kovrita de neĝo 

 

La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo situas en la mezsuda parto de la azia kontinento kiel la plej alta loko en la tuta terglobo. Tie estas malvarme, oksigenmanke kaj sunbrile. Sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas montaroj Kunlun, Kekexili, Nianqing-Tanggula kaj Gangdisi. Inter la kruciĝantaj montaroj formiĝis la plej alta tundro Qiangtang en la mondo kun la alteco de 5 000 metroj super la marnivelo.

 

    En la tibeta lingvo, "Qiangtang" signifas "nordan altaĵon". La totala areo de ĉi tiu loko kun kontinenta riversistemo estas 700 miloj da kvadrataj kilometroj. Pro la granda alteco kaj la aparta medio ĝi estas malmulte vizitata, kaj nomata "senhoma regiono".

 


Tibetaj antilopoj 

 

    La altaj montpintoj kun la altitudo de 5 000 ĝis 6 000 metroj dislokiĝas sur la altebenaĵo. Inter la montpintoj estas verdaj herbaj tundroj kaj marĉejoj. Starante tie, oni povas vidi ĉirkaŭe neĝajn montojn kovritajn de blankaj nuboj.

 

    La neĝakvo kaj pluvakvo formis tie multajn lagojn, el kiuj pli ol 200 areas pli ol 1 kvadratan kilometron. Kaj la riveroj de ĉi tiu loko estas kontinentaj. Dum la mallonga somero, neĝo kaj glacio sur la montoj degelas kaj la akvo kuniĝas en torentajn fluojn. Kaj vintre en la loko estas frosto, sekiĝas la riveroj kaj restas en la riverlitoj nur nekalkuleblaj rulŝtonoj, kiuj amasiĝas en belajn bildojn.

 

    Kvankam malvarmega klimato regas en Qiangtang, tamen pli ol 250 specoj da vegetaĵoj bone kreskas en la loko, inkluzive de ĉina tamariko, altebenaĵa sinapo, oksitropo kaj aliaj diversaj tundraj herboj. Ili obstine vivas kaj kaptas la plej taŭgan tempon por sin plimultigi de generacio al generacio per siaj apartaj biostrukturoj kaj originala adaptiĝemo al la medio.

 


Marĉejo de Qiangtang 

 

    Qiangtang posedas tri ĉefajn biologiajn mediojn. Ili estas altafrosta stepo, altafrosta dezerto kaj altebenaĵo. En akvoplena loko estas ankoraŭ pecoj da marĉaj herbejoj.

 

    Estas tre bedaŭrinde, ke nur 28 specoj da grandaj mamuloj vivas en Qiangtang. Sed ili povas bone vivi per nur simplaj herboj, en malvarmega klimato kun aero kies oksigena kvanto estas 57 procentoj de tiu en la ebenaĵo. Tio ja estas mirinda kapablo.

 


Tibeta bruna urso 

 

    Kvankam la grandaj bestoj estas malmultaj, tamen plejparto de ili estas originalaj bestoj sur la altebenaĵo. Ekzemple, sovaĝa poefago, konata kiel "reĝo sur la altebenaĵo", tibeta antilopo, elektita kiel unu el la kvin talismanoj de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008, tibeta kiango, priskribita kiel "lerta atleto de longdistanca kurado", kaj neĝleopardo, nomita kiel "reĝo de la neĝaj montaroj" kiu ofte sin kaŝas ĉe nudaj rokoj aŭ herbejoj por kapti aliajn bestojn. Estas ankoraŭ multaj aliaj animaloj kiel himalaja vulpo, tibeta bruna urso kaj tiel plu.

 

    Antaŭe Qiangtang estis nealirebla por homoj. Sed nun, kun pliboniĝo de la trafika kondiĉo kaj solvo de la problemoj pri oksigena manko kaj alta altitudo kaj frosto, vizito al Qiangtang ne plu estas malfacila. La klara aero, brila sunlumo kaj pejzaĝo de vasteco kaj kvieteco allogas urbanojn al la loko.

 

    Por bone protekti la biologion de la tundro, Qiangtang estis listigita kiel ŝtatnivela naturparko de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro en la jaro 2000. Ĝi estas rezervejo por protekti ĉiujn rarajn bestojn kaj konservi la kompletan altebenaĵan kaj altafrostan ekosistemon.

 


Faras registron sciencisto de la naturparko 

 

    Post fondiĝo de la naturparko, la investado de la ĉina registaro al ĝi pli kaj pli multiĝas. Pro la senĉesa klopodo, la nombro de sovaĝaj bestoj kiel la tibetaj antilopoj grandiĝas jaro post jaro. La malforta ekosistemo de la altafrosta altebenaĵa tundro estas bone protektata samtempe.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments