Ĉefpaĝo

Pli kaj pli multaj paŝtistoj adiaŭis paŝtan nomadismon

| 2012-09-14
Bookmark and Share

 

    La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio estas la fonto de la Flava Rivero, Jangzi-rivero kaj Lancang-rivero. Tie multas grandaj kaj malgrandaj riveroj, lagoj kaj marĉoj, neĝkovritaj montoj kaj glaciejoj. Ili havas apartan ekologian funkcion en konservo de akvofonto, malrapidigo de akvofluo, konservo de inundakvo por preventi katastrofojn, redukto de polucio kaj protekto de bio-diverseco.

 

    Por malhelpi degeneron de herbejoj kaj perdon de akvo kaj tero, protekti herbejojn, malsekejojn, arbarojn kaj bio-diversecon, regi dezertiĝantan teron kaj plifortigi preventadon de geologiaj katastrofoj la centra kaj loka registaroj de Ĉinio asignis monsumon speciale por antaŭenpuŝi la projekton konstrui fiksajn loĝdomojn por paŝtistoj en la regiono de la Fonto de la Tri Riveroj.

 

    En la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kun averaĝa altitudo de 4 mil metroj estas ĉefa natura herbejo de Ĉinio. Ĉinaj paŝtaj regionoj sur altebenaĵoj inkluzivas Tibeton, Qinghai-provincon, la sud-okcidentan parton de Gansu-provinco kaj la nord-okcidentan parton de Sichuan-provinco. Laŭ rilataj statistikoj de lokaj registaroj, en la lastaj jaroj pli ol unu miliono da tibetaj paŝtistoj, kiuj dum generacioj serĉadis lokojn riĉajn je akvo kaj herboj por portempe loĝi, transloĝiĝis en urbojn aŭ urbetojn aŭ iliajn ĉirkaŭaĵojn por fiksloĝi tie.

 

Tibetstilaj loĝdomoj de paŝtistoj 

 

    La gubernio Nyainrong en la regiono Nagqu troviĝas sur la stepo Qiangtang en la norda parto de Tibeto. Dank' al la projekto konstrui por paŝtistoj fiksajn loĝdomojn, 38-jara Basang finis kelkdek-jaran paŝtan nomadismon kaj antaŭ tri jaroj kun siaj familianoj transloĝiĝis en novan domon en Nyainrong.

 

    La ĉambro de Basang en tibet-stila ornamado kaj kun okcident-stilaj mebloj sentigas al ni komforton kaj varmon. En la gastoĉambro troviĝas televidilo, klimatizilo, fridujo kaj aliaj elektraj aparatoj.

 

    Basang diris, ke antaŭe li kaj liaj familianoj loĝis en adoba domo, lumigis la ĉambrojn per buter-lampo, veturis per ĉevalo kaj bredis dekkelkajn ŝafojn. Tiam ilia vivo estis tre malfacila. Post transloĝiĝo en la novan domon ilia vivo multe ŝanĝiĝis. Nun ili havas elektrajn lampojn, poŝtelefonojn kaj televidilon, pri kiuj ili eĉ ne kuraĝis pensi antaŭe.

 

 
 Televidilo en gastoĉambro de paŝtistino

 

    "Antaŭe mi pensis, ke mi pasigos mian tutan vivon sur stepo kiel miaj prapatroj. Estas neatendite, ke mi havas eblecon transloĝiĝi de malproksima montregiono en la urbon," diris Basang. Nun li funkciigas riparejon de motorbicikloj ĉe la strato plej homplena en la gubernio Nyainrong kaj havas jaran enspezon de 20-30 mil juanoj. Kvankam nun li ankoraŭ ne tute kutimiĝas al la vivo de urbanoj, tamen li vivas sufiĉe bone.

 

    La projekto konstrui fiksajn loĝdomojn por paŝtistoj komenciĝis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la lastaj jaroj, sekve de rapidigo de la urbaniza procezo, multe progresis la projekto, kiu estas unu el la ĉefaj projektoj por plibonigo de popola vivo en la regionoj loĝataj de tibetanoj. Post transloĝiĝo en fiksajn loĝejojn iuj paŝtistoj daŭre paŝtas ŝafojn kaj bovojn sur stepo. Sed la plimulto, kiel Basang, elektis vivon malsaman ol la antaŭa.

 

    Mima Ciren, estro de la gubernio Nyima, diris, ke ricevinte fiksan loĝejon paŝtistoj estas pli liberaj en elekto de manieroj produkta kaj viva. Multaj el ili jam adaptiĝis al la vivo de urbanoj per bredo de lakto-donaj bovinoj, laboro en aliaj urboj, okupiĝado pri transportado kaj individua entreprenado. Dank' al tio nemalmultaj paŝtistoj riĉiĝis.

 

 

Paŝtisto veturigas sian aŭton. 

 

    De 2001 ĝis 2011 la ĉina registaro per investo de 1.2 miliardoj da juanoj havigis al pli ol 400 mil paŝtistoj en 60 frostaj paŝtaj gubernioj fiksajn loĝejojn kun loĝdomoj, kovrita stalo, ŝedo por herboj kaj ekipaĵoj por trinkakvo de homoj kaj brutoj. En la venontaj kvin jaroj Tibeto investos pli ol 400 milionojn da juanoj por fiksloĝigi 13.4 mil familiojn de paŝtistoj.

 

    De la antikveco Qinghai-provinco najbara al Tibeto estas regiono loĝata ĉefe de nomadaj nacioj. Laŭ rilata statistiko, Qinghai-provinco havas 749.1 mil paŝtistojn. En la jaro 2009 la provinco ekpraktikis la projekton fiksloĝigi paŝtistojn plej vastan amplekse kaj plej grandan skale en ĝia historio, kiu solvos en 5 jaroj la loĝdoman problemon de 530 mil paŝtistoj, kiuj ankoraŭ ne havas fiksan loĝejon.

 

    Sun Qingxiu, respondeculo de la oficejo de la qinghai-a projekto konstrui loĝdomon por nomadaj paŝtistoj, diris, ke de la jaro 2009 la qinghai-a registaro investis 3.4 miliardojn da juanoj por la projekto. Ĝis la fino de la jaro 2011 270 mil paŝtistoj en la provinco transloĝiĝis en novajn domojn. Tio ne nur ŝanĝis iliajn kondiĉojn produktan kaj vivan, sed ankaŭ efike solvis iliajn malfacilaĵojn en vizito de hospitalo kaj lernejo, veturado kaj ŝanĝo de vivmaniero.

 

 

 Nova vilaĝo por paŝtistoj ĉe la lago Qinghai

 

    Ankaŭ en la provincoj Gansu kaj Sichuan oni grandskale konstruas loĝdomojn por paŝtistoj. De 2009 ĝis 2012 260 mil paŝtistoj en la Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco havis sian fiksan loĝdomon. Multaj el ili transloĝiĝis en urbojn por faciligi infanojn viziti lernejon. Basang diris: "Ni devas danki nian registaron, kiu konstruis por paŝtistoj loĝdomojn. Nun ni vivas feliĉe, viziti hospitalon estas pli oportune ol antaŭe kaj estas pli facile por lernantoj viziti lernejojn.

 

 

 Motorbicikla riparejo de Basang

 

    Nun lia motorbicikla riparejo estas pli kaj pli prospera. Li dungis du riparistojn de motorbiciklo, kaj li mem lernas teknologiojn pri riparado de aŭtoj. Li diris: "Nun ĉiu familio havas motorbiciklon kaj multaj homoj havas ankaŭ aŭtojn,tial mi volas lerni ankaŭ riparadon de aŭtoj."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments