Ĉefpaĝo

Ĉina Unicom havas oficejon en Kanado

| 2012-09-21
Bookmark and Share


En la inaŭguro 

 

    La 18an de septembro Ĉina Unicom, ĉina komunika firmao, inaŭguris oficejon de sia reprezentanto en Toronto, Kanado.

 

    Wu Yitao, ĝenerala direktoro de Ĉina Unicom (Ameriko), diris en la inaŭguro de la oficejo, ke la firmao starigis la oficejon ĉi tie, ĉar la komunika merkato en Kanado havas vastan perspektivon; krome la kanada ekonomio montras sin stabila dum la ekonomia krizo.

 

    Ĉina Unicom estas la sola kompanio en Ĉinio, kiu estas borse listigita en Nov-Jorko, Hongkongo kaj Ŝanhajo. La ĉefstabejo de Ĉina Unicom (Ameriko) estas en usona Virginio, kaj ĝi havas oficejojn en Los-Anĝeleso, San-Francisko, Nov-Jorko, Ĉikago ktp, kaj tiu en Toronto estas la sesa en Nord-Ameriko.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments