Ĉefpaĝo

Oazo en dezerto

| 2012-09-26
Bookmark and Share

de WANG HUIMIN

 

    Se estas demando, kie estas la regiono plej malproksima de la maro, kaj kie estas la plej seka loko en la mondo? La respondo certe estas : Xinjiang. Antaŭ 1000 jaroj en sia vizito al la pasejo Tiemenguan, ĉina poeto Cen Sen skribis poemon por priskribi la dezerton.

 

    Svislanda esploristo kun sia esplora teamo eniris Jingerman-dezerton sur la eĝo de Taklimakan-dezerto, sed nur li vivis sole ĝis la fino de la vojaĝo , kaj ĉiuj aliaj kunirantoj mortis pro malsato kaj soifo. Li skribis pri terureco de la dezerto en sia libro Esplorado en Azia Landintern. Post iam Jingerman havis sian alian nomon--Maro de Morto.

 


Soldadoj laboris en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento en dezerto. 
 

Oazo en la dezerto 

 

    Kun la helpo de 18 grupoj de Xinjiang-a produkta armeo, Jingerman jam fariĝis moderna urbeto kun densaj arboj. La grupoj estas lokitaj en dezerto kun areo de 400 kilometroj, kaj en la pasintaj 50 jaroj ili plantis arbojn en 50,000 hektaroj da tero.

 

    Antaŭ nelonge dum sia vizito en Xinjiang la inspekta grupo de la Monda Banko surprize diris, ke tiu“verda armeo”konsistanta el emeritaj soldadoj atingis grandajn sukcesojn en la verdigo de dezerto, kio ja estis fiero por la tuta mondo.

 

 
Kampo de kotono
 

Artefarita rivero en la dezerto 

 

    La grupo n-ro 16 plantis arbojn laŭ vojoj longaj je kilometroj kaj ĉirkaŭ domoj por fari la oazon en la granda dezerto. Nun inter la arboj troviĝas kamparoj, sur kiuj prosperas plantoj; maizoj, kotonoj kaj sorgoj kreskas en la kampoj. Jingerman- grupo havas grandan fruktoĝardenon, kie estas plantitaj linio ĉe linio pomarboj kaj vinberoj, sajnantaj tre bongustaj. Estro de la ĝardeno konigis, ke krom pomo estas ankoraŭ abrikoto, pruno, persiko kaj ĉina sovaĝa pomo.

 

    Belas la pejzaĝo sur la kampo, sed plibelas la diligenta kaj noviga spirito de soldadoj en longa periodo. En tre malbonaj kondiĉoj la soldatoj per siaj manoj verdigis la dezerton.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments