Ĉefpaĝo

Ĉina granda pando revenos al la naturo

| 2012-10-11
Bookmark and Share

 
Tao Tao dum la sovaĝiga trejnado
 
 
Laborantoj faras fizikan ekzamenon por Tao Tao kaj metas ID-karton sur ĝian korpon.

 

    En la 11-a de oktobro estos sendita al la naturo la unua bredita granda pando Tao Tao, post la sovaĝiga trejno je tri niveloj.

 

    Laboranto de la sovaĝigo-trejna bazo por grandaj pandoj en Wolong, Sichuan, informis, ke la patrino de Tao Tao revenos de la naturo al la bazo, post kiam Tao Tao estis sendita al la ĉirkaŭa monto, kie ne troviĝas multaj sovaĝaj grandaj pandoj, kaj pro tio ne eblas okazi luktado. Krom Tao Tao kaj ĝia patrino, la trejna bazo havas ankaŭ 6 parojn da grandaj pandoj por fari sovaĝigan trejnadon. Estas atendebla, ke ĉiujare revenos al la naturo 2 aŭ 3 grandaj pandoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments