Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

De praido de imperiestro lerni kaligrafion

| 2012-10-11
Bookmark and Share


Aixinjueluo Qixiang 
 
 
Dum prelegado

 

    De tempo al tempo eksterlandaj dungitoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) ricevas informojn pri diversaj aranĝoj por eksterlandanoj. Ĉi-foje la Pekina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj invitis nin al prelego pri ĉina kaligrafio. Komence mi ne multe interesiĝis pri la temo, ĉar mi pensis, ke mi scias kio ĝi estas: ĉina aŭ ideograma kaligrafio estas komuna al Ĉinio kaj Japanio. Kiam mi estis infano, mi frekventis lecionojn pri tia kaligrafio dum pluraj jaroj. Mi devas konfesi, ke tio fakte estis teda. Malgraŭ tio mi anoncis min por partopreno ĉi-foje, ĉar mi volis ekscii pri la asocio, kiu organizas la aranĝon. Poste mi tamen ĝojis pri tiu decido, ĉar ankaŭ la prelego mem estis multe pli interesa ol supozite.

 

    Nur post mia sinanonco al la aranĝo, mi rimarkis, ke io estas nekutima pri la nomo de la preleganto – ĝi estis tro longa kiel nomo por ordinara ĉino aŭ hano. Kvar ideogramoj viciĝis nur por lia familia nomo, dum kutime tri aŭ eĉ du devas sufiĉi por plena nomo. Mi tuj povis rekoni, se ne prononci, ke fakte temas ĝuste pri tiu manĉura familio, kiu donis al Ĉinio imperiestrojn de Qing-dinastio. "S-ro Aixinjueluo Qixiang, konata kaligrafo, prelegos pri la kaligrafia arto kaj ankaŭ instruos ĝian bazon," diris la invitilo. Li estas, por esti precize, praido de Imperiestro Kangxi (1654-1722), de kiu li distancas je 9 generacioj.

 


La kaligrafo kun interpretisto 

 

    La aranĝo okazis la 25an de septembro. En pluvo oni veturigis por ni, dek kvar eksterlandanoj de ĈIEG buson el nia oficejo. La kleriga programo havis lokon en la sidejo de la jam menciita asocio, en la kvartalo de Wangfujin, centra Pekino. Ĉar ni iom malfruiĝis pro stratoŝtopiĝo, la ĉambro, kie jam sidis aliaj eksterlandanoj, fariĝis plena kun nia alveno kaj baldaŭ oni komencis prezenti la preleganton. Mi rimarkis, ke la aranĝo estas tiom atentata, ke venis ĝin filmi ankaŭ kameraisto por la Ĉina Centra Televido.

 

    S-ro Aixinjueluo Qixiang, nun 77jara, aspektas energia kaj fortika malgraŭ sia aĝo. Kredeble helpas lin la fakto, ke en sia junaĝo li ŝatis sporti kaj fakte estis tre kapabla en sportado. Antaŭ la emeritiĝo nia preleganto profesie ne estis kaligrafo sed arkitekto. Li tamen lernis la arton de kaligrafio sub sia avo kaj ĝin praktikis dum longa tempo. Multaj membroj de la familio Aixinjueluo okupiĝas pri kaligrafio aŭ ĉina tradicia pentroarto, kiuj iam konsistigis nepre necesan parton de la imperiestra klereco, kaj nun fariĝis kvazaŭ familia heredaĵo. Dum mia anticipa ret-esplorado mi eksciis, ke en Japanio eĉ estas muzeo, kiu nur kolektas verkojn de la familio Aixinjueluo.

 


Parto de la aŭskultantoj 
 

Ankaŭ mi ekzercis min en kaligrafado. 

 

    Fakte la enhavo de lia prelego mem ne estis nova por mi. Sed konataj aferoj ricevis novan lumon dank' al la klarigoj de la spertulo. Li klarigis, ke oni povas skribi ĉinajn ideogramojn por celoj praktike-komunika kaj estetika – kompreneble kaligrafoj laboras por la lasta. "Dancistoj kreas belecon per sia korpo, kaligrafoj kreas belecon per siaj strekoj," li substrekis. Do, skribi fluajn kaj belformajn strekojn estas tre grava elemento de tiu ĉi arto. S-ro Aixinjueluo rakontis, ke por fariĝi lerta skribi nur unu strekon li iam ripete kaj ripete ekzercis sin skribante unu saman strekon sur ĵurnalaj paperoj en la daŭro de dek jaroj (!). La celo de tiom persistaj ekzercoj estas, ke la ekzercanto iĝu kapabla fari ĉiun unuopan ideogramon aspekti diferenca, ĉar alie "ili estus nur ideogramoj presitaj sur ĵurnaloj".

 

    La preleganto ĉi tie denove referencis dancon. Li diris: "Dum ekzercoj oni sekvas regulojn, sed dum konkursoj oni liberigas sin de ili. " S-ro Aixinjueluo mem ĝuste sin liberigis de reguloj. Li diris: "Estas regulo, ke ne estas regulo. Ne estas regulo, ke estas regulo. Ekzistas reguloj por lerni kaligrafion, sed ĝia kvintesenco fakte kuŝas en la persono de kaligrafo mem." Tiun ĉi sentencon nia preleganto kreis, mi poste lernis, resumante kelkmiljaran tradicion de ĉina kaligrafio. Ĝi povas soni al vi kiel ia metafizikaĵo, kiun ripetas monaĥoj de zen-budhismo (aŭ chan-budhismo laŭ la ĉina prononco). Estis tamen por mi ĝojo aŭdi de la ĉina kaligrafo aferojn al mi familiarajn–ankaŭ japanaj bonzoj kaj filozofoj ofte eldiras similajn aferojn.

 


La kaligrafo donas sian surskribon 
 

Multaj ĉinoj entuziasme petas lian surskribon. 

 

    Dum la restado jam duonjara en Ĉinio mi foje kaj refoje ĝojis pri tio, ke iam en antikceco japanoj ricevis de ĉinoj, rekte aŭ pere de koreoj, ĉinajn ideogramojn, ĉar dank' al tio mi povas almenaŭ lege kompreni kio estas skribita sur la pekinaj stratoj. Sed komunaj al ni ne nur estas la ideogramoj sed ankaŭ tiu kutimo strebi al maksimuma belo per ilia skribado, kiu eĉ celas helpi al kaligrafoj atingi spiritan perfektiĝon. Estis pro tiu komuneco, ke mi sentis min hejme kiam mi ĉeestis la prelegon de s-ro Aixinjueluo. Simila spiriteco eventuale troveblas en islama kaligrafio, kiu ja reprezentas la sanktajn vortojn de Allah, sed ne en okcidenta kaligrafio – ion tian mi ne sentis, kiam mi lernetis okcidentan klaigrafion antaŭ dekkelkaj jaroj.

 

    Kiam finiĝis la prelego, tri eksterlandaj ĉeestantoj (mi estis unu el ili) aliris la preleganton por iomete paroli kun li. Interese, unu el ili estis usonanino, kiu naskiĝis en Japanio, kaj aliaj du – japanoj. Sed baldaŭ s-ro Aixinjueluo estis forkaptita de ĉinaj ĉeestantoj, kiuj akompanis eksterlandanojn. Mi ne povis ne rideti vidante, kiom entuziasme kaj ĝoje ili petas de la kaligrafo surskribon.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments