Ĉefpaĝo

Inaŭguriĝis la 112-a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro) en Kantono, Ĉinio

| 2012-10-17
Bookmark and Share


Enirejo de la foiro 
 

Aĉetanto babilas kun komercisto ĉe lia lavmaŝina eksponejo. 

 

    La 15-an de oktobro inaŭguriĝis la 112-a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro) en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guandong en suda Ĉinio.

 

    La foirejo kun la totala areo de 1 160 miloj da kvadrataj metroj posedas 59 509 eksponejoj. Sume 24 840 en- kaj ekster-landaj entreprenoj partoprenis en la ĉi-foja foiro, je 196 pli multe ol tiuj en la pasinta foiro. Oni okazigis rearanĝon pri la kontrolado, eksponata nombro kaj standaj lokoj por la entreprenaj markoj. La famaj markoj apartenante al 2 225 entreprenoj okupis sume 11 806 eksponajn standojn. La pliigo de la eksponaj partoj por la markoj povas grandigi la ekzemplan kaj gvidan efektojn de fajnaj komercaĵoj kaj elstaraj entreprenoj.

 

    En la inaŭguro la entreprenoj faris malsamajn konkludojn pri la futura situacio de la transakcia sumo. La grandaj entreprenoj, kiuj posedas famajn markojn, ĝenerale montris sian memfidon, tamen la malgrandaj esprimis sian anksion pri la premado donita de la nuna monda ekonomio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments