Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Baras vojon ... la kvar-tona Granda Muro

| 2012-10-24
Bookmark and Share

 
Pli facilas grimpi la veran Grandan Muron ol ...
 

100-juana monbileto dorsflanke, supre dekstre surskriboj en la latinlitera hana kaj aliaj minoritataj lingvoj 

 

    "Forte staras muroj de l' kvar tonoj/Inter mi kaj ĉinoj dividantaj." Mi tiel komencu tiun ĉi artikolon, kiu estas jam la tria raporto pri la aktuala stato de mia ĉinlingva lernado. Jam en alia artikolo mi skribis pri la ideograma Granda Muro, kiu malfaciligas al ĉinoj prunti vortojn el aliaj lingvoj. Tiu ĉi sama Muro ankaŭ malfaciligas la lernadon de la ĉina/hana lingvo al eksterlandanoj… kaj ankaŭ al iuj civitanoj de Ĉinio mem: foje en poŝtoficejo mi vidis ujguran sinjoron, kiu petis aliajn en flua hana lingvo skribi por li ideogramojn en iu formularo, ĉar li scipovas skribi nur arabajn literojn, per kiuj skribiĝas la ujgura lingvo. Jen alia faceto de la diverseco de tiu ĉi lando, kies indicon vi povas vidi ankaŭ sur la ĉinaj monbiletoj: tie estas presata la nomo de la Ĉina Popola Banko ne nur en la hana sed ankaŭ en jenaj kvar minoritataj lingvoj: mongola, tibeta, ujgura kaj ĝŭang-a. La problemo de tiu ĉi ujguro estas fremda por mi dank' al la fakto, ke la japana lingvo uzas la ideogramojn. Sed des pli forte sentiĝas al mi la baro de alia Muro, t.e. tiu de la kvar tonoj. 

 

    Mi montru ekzemplon de tio, kiel la tonoj baras miajn paŝojn al plena posedo aŭ fakte mankoplena posedo de la ĉina. Depost mia alveno al Pekino pasis pluraj monatoj kaj mia lernado de la ĉina ŝajne progresis en ordo. Sed tiu kontrasto, kiun mi jam svage menciis en mia artikolo pri "baraktado kontraŭ fremda lingvo", lastatempe fariĝis eĉ pli drasta ol antaŭe. Por refreŝigi memoron de miaj legantoj mi ripetu, ke temas pri jena fenomeno: miaj gekolegoj aŭ ĉinlingva instruisto – do, homoj, kiuj tre ofte parolas kun mi kaj alkutimiĝas al mia iom stranga parol-maniero, ne trovas multe da malfacilaĵoj por kompreni min, sed aliaj ĉinoj, kun kiuj mi parolas por aĉetado aŭ similaj bezonoj, de tempo al tempo elmontras plenan malkapablon min kompreni. Foje ekzemple okazis, ke mastro de malgranda memservejo apud mia hejmo interesiĝis pri mi, ĉar mi preskaŭ ĉiutage ion aĉetas ĉe li. Li do demandis min pri mia nacieco, kaj mi respondis: "Rìběnrén (japano)" – vorto, kiun mi jam cent-foje elbuŝigis pro evidenta kialo. Li ne komprenis min. En granda embaraso mi ripetis la vorton kvar fojojn kaj fine, ĉar mia kompreniga provo ne havis frukton, mi diris, kun viglaj mansvingoj por montri landojn en imagita mondmapo antaŭ mi: "Zhōngguó, Hánguó, Rìběn – míngbai le ma? (Ĉinio, Koreio, Japanio – ĉu vi komprenas min?)"

 


Gareth preparas sin por la konkurso antaŭ siaj gekolegoj. 

 

    Mi estas konvinkita, ke nepre la tonoj kulpas pri tio. Nu, pardonu min, karaj tonoj – ne kvakaj nek knaraj –, kulpas mia kapo, kiu ne povas memori vin: kapo kun herbo, sen guto da cerbo kaj eĉ sur la pinto preskaŭ kalva... Fakte mi havas impreson, ke kun iom da tempopaso la tonoj de novaj vortoj, kiujn mi ĵus lernis, "degeneras" en mia kapo. Iam Tan Xiuzhu, mia veterana kolegino, konsolis min dirante, ke ankaŭ ŝi estas ofte malcerta pri la tonoj. Sed, kara, vi, denaskaj parolantoj de la ĉina eĉ senkonscie povas aŭtomate prononci per ĝustaj tonoj, dum mi plejparte elektas "ekzakte" malĝustajn tonojn. Mi tamen ne perdu esperon, ĉar mi havas amason da antaŭuloj – eksterlandanoj, kiuj sukcese ellernis la lingvon: ekzemple Gareth Morris, nia kimra kolego, kiu laboras por la anglalingva versio de iDigest, Ipad-revuo patronata de El Popola Ĉinio, ne nur povas bone komunikiĝi kun ĉinoj sed eĉ ĵus partoprenis en ĉinlingva oratora konkurso por junaj dungitoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo.

 

 
"Ha, vi ne ĉiam prononcas tute ĝuste."
 
 
Jen mia atestilo pri "ekregreso"!

 

    Sed kiam mi povos atingi tian nivelon? La vojo ŝajnas esti ankoraŭ tre longa. Necesos ankoraŭ longa marŝo por fine grimpe konkeri aŭ disbati la kvar-tonan Granda Muron. Foje en tia peniga marŝo oni eĉ iĝas malkapabla scii, ĉu oni vere progresas aŭ regresas. Ĝustatempe en mia ĉinlingva kurso mia usona samklasanino, kiu siavice aŭdis tion de sia samlanda kolego, anekdotis pri tri stadioj de la ĉinlingva lernado. En la unua stadio ĉinoj senmezure laŭdas vin pri via kapablo de la ĉina lingvo: "Ho, vi estas tiom flua en la lingvo!" En la dua stadio ili fariĝas pli avaraj pri laŭdoj: "Nu, vi ja ne parolas malbone." En la tria stadio – jen malklimakso – ili komencas klaĉi: "Aĥ, vi tiom longe lernadis la lingvon, kaj povas nur tiom malbone paroli." Ni kvazaŭ trovas nin en purgatorio, tra kiu ĉiu serioza lernanto de la ĉina lingvo devas trapasi dum marŝo aŭ en marĉo, por purigi sin de diversaj pekoj kaj eraroj. Sed en la sekvanta semajno mi vere ne povis kredi al mi la orelojn, kiam mia kolego Liu Sigong deklaris – almenaŭ laŭ mia kompreno– al mi: "Ha, vi ne ĉiam prononcas tute ĝuste." Mi larĝe malfermis la okulojn kaj gapis al li, ektimante, ke jen mi komencas "regresi" en la duan stadion de la ĉinlingva (mal)lernado. Ironie, ĝuste en tiu tempo – estis fine de aŭgusto – en la ĉinlingva lernejo oni donis al mi atestilon de la 50-hora lernado de la ĉina: ĉu mi estus tro paranoja, se mi dirus, ke oni tiel markis mian "ekregreson"?

 


 Claude Piron 

 

    Malgraŭ tiuj miaj asertoj pri la malfacileco de la ĉina lingvo mi ne intencas malrekomendi al miaj legantoj lerni tiun ĉi lingvon. Tute male, mi opinias, ke esperantistoj povas aŭ eĉ devas profiti el la lernado de tiu lingvo por relativigi sian eŭrocentrismon lingve kaj kulture, kaj proprasperte testi ekzemple asertojn de la bedaŭrata Claude Piron, kiu diris, – ne ĉiam kun aprobo de multaj aliaj –, ke Esperanto estas esence izola lingvo kiel la ĉina. Sed fakte mia rekomendo estas nenio; pli kaj pli multe da homoj en la mondo ĉiukaze eklernas kaj eklernos la ĉinan lingvon, ĉar ili havas fortajn motivojn por tion fari pro pligraviĝo de Ĉinio en la mondo. La relativa malfacileco de iu lingvo ankaŭ estas nenio, se oni havas fortajn motivojn por lerni ĝin. Por objektiveco mi ankaŭ devas aldoni, ke laŭ lingvistoj efektive ne ekzistas lingvoj esence facile lerneblaj kaj malfacile lerneblaj. Nur okazas, ke iuj lingvoj estas proksimaj al tiuj lingvoj, kiujn vi konas – unuavice gepatraj sed ankaŭ jam ellernitaj – kaj ilin vi facile lernas. Aliaj estas malproksimaj al lingvoj konataj de vi kaj pro tio vi renkontas malfacilaĵojn dum ilia lernado. 

 

    Spite ĉion foje okazis, ke mi vere (knedu ... pardonu, kredu min, sinjorino!) miris pri la granda oportuneco de la ĉina lingvo, kiam mi veturis per aŭtobuso. Unu pasaĝero, elbusiĝonta, demandis al apuda pasaĝero: "xià ma?" La respondo: "xià." Ĉi tie necesas klarigi, ke laŭ Pinyin-sistemo de la ĉinlingva latinigo "x" ne prononciĝas kiel "iks" sed "ŝj" – do, la dialogo devas soni kiel "ŝja ma?", "ŝja". La demando estas du-silaba, kaj la respondo unu! La ekvivalentoj en Esperanto estas: "ĉu vi elbusiĝas?" , "mi elbusiĝas"– la demando ses-silabas kaj kvin-silabas la respondo. Vi eble dirus, ke Esperanto estas en malavantaĝo kompare kun la ĉina, ĉar por la unua oni ĉiam devas indiki subjektojn, dum por la dua tio ne necesas. Se tiel, vidu la samajn frazojn en la japana, kiu, kiel la ĉina, kapablas malindiki ilin: "orimasuka?", "orimasu"– kvin- kaj kvar-silabaj, respektive. Vi vidas, ke foje la ĉina lingvo estas tre oportuna, ĉar ĝi estas tre konciza. Sed por vere profiti de tiu oportuneco oni unue devas ellerni la tonojn, ĉar estas ĝuste tiuj tonoj, kiuj ebligas al la ĉina lingvo havi sian koncizon donante diversajn signifojn al unu sama sonkombino plejparte unu- aŭ du-silaba. Ankaŭ do en lingva ekonomio "en mondo nenia tagmanĝo senpaga." Kaj tial la konkludo de tiu ĉi artikolo finfine jenas: per senlaca lernado mi strebu por tio, ke "sed dissaltos la kvar-tonaj baroj/per la sankta amo disbatitaj". Ili ja certe dissaltu, eble dissaltos, eventuale dissaltus...

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments