Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Semajnfina vojaĝo al Baotou, Interna Mongolio (I)

| 2012-10-25
Bookmark and Share


Liu Baoguo kaj la aŭtoro (dekstre) ĉe El Popola Ĉinio 

 

    La 8-an kaj la 9-an de septembro, utiligante la duan semajnfinon de la monato, mi vojaĝis al Baotou, urbo en Interna Mongolio laŭ la invito de Liu Baoguo, kiu oficiale instruas Esperanton en tieaj mezlernejo kaj universitato. Baoguo fakte jam fine de aprilo rimarkis mian ĉeeston en la redakcio de EPĈ (aplaŭdon al lia atentemo!) kaj invitis min al la urbo, kie li nun loĝas kaj laboras. Post kvar monatoj mi fine povis plenumi la promeson. En tiu ĉi retejo jam aperis lia mallonga raporto pri la vizito de Gabriel Corsetti kaj mi – do mi ĉi tie ĉefe skribu pri miaj personaj impresoj.

 

    Estis por mi la unua fojo iri ekster Pekinon dum la ĉi-foja restado en Ĉinio. Fakte, kiam mi akompanis nepalajn gesamideanojn al la okcidenta stacidomo de Pekino, mi estis iom timigita pri la troa homamaso atendanta siajn trajnojn. Sed mia kara Baoguo fine de aŭgusto eĉ vizitis min en la oficejo de EPĈ kaj tiel puŝis min decidi pri la tranokta vojaĝo, kiu cetere daŭris trajne preskaŭ dekunu horojn. En la sama trajno, sed en alia vagono veturis Gabriel.

 


La Hotelo Baogang (Baotou-Ŝtalo) 

 

    Matene je la 7a nia trajno atingis la stacidomon de Baotou. La pejzaĝo, kiun mi rigardis iom antaŭ la alveno, iel rememorigis al mi tiun de Svislando, kie vice ondumis rokecaj montoj senarbaraj – strange revidi similan vidaĵon en alia ekstremo de la eŭrazia kontinento. En la stacidomo atendis nin kun la verda flago Baoguo, kelkaj liaj studentoj kaj ankaŭ subtenantoj de Esperanto en la urbo.

 

    Baotou estas industria urbo. Firmao-Grupo Fero kaj Ŝtalo Baotou, mallonge konata kiel Baogang (Baotou-Ŝtalo), estas grava firmao, per kies nomo baptiĝas eĉ unu strato. Ni matenmanĝis en hotelo, kiu ja nomiĝas "Hotelo Baotou-Ŝtalo", funkciigata de tiu kompanio kaj kie ni tranoktis tiun tagon. Mi poste lernis, ke Baotou-Ŝtalo estas la plej granda entrepreno pri ŝtalo en Interna Mongolio, kaj la plej granda esplora kaj produkta bazo pri rara tero en Ĉinio. La minejoj de Bayan Obo, parenteze, kiuj estas ene de la administra teritorio de Baotou, produktas la plej grandan kvanton de rara tero en la mondo.

 

    Post la matenmanĝo ni vizitis la Superan Mezlernejon de Tian Jiabing. Baoguo devenis de Anhui-provinco en la mezorienta Ĉinio. En sia hejmubro Hefei li instruis Esperanton i.a. en Hefei-Politekniko dum 16 jaroj. Antaŭ 3 jaroj li estis speciale invitita por instrui Esperanton en Baotou. Li ricevis oficejon por uzi kun sola privilegio, kiun krom li nur la direktoro kaj du aliaj gravuloj ĝuas; aliaj instruistoj dividas ofic-ĉambrojn plurope. En la lernejo ni renkontiĝis kaj interparolis kun pluraj lernantoj en la aĝo de ĉirkaŭ 17 jaroj, kiuj lernas Esperanton.

 


Nie Jianhua (meze, junulino kun blanka T-ĉemizo), membro de la studenta Esperanto-Asocio, klarigas pri Esperanto. 
 
 
Amaso da novaj studentoj antaŭ la tendo de Esperanto

 

    Nun ni direktis nin al la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio, kie Baoguo ne nur instruas Esperanton, sed ankaŭ funkciigas studentan Esperanto-Asocion, kiu cetere estas oficiale agnoskita de la universitato. Estis ĝojo ekscii pri la ekzisto de studenta klubo, ĉar tia spontanea organiziĝo certe helpas al studentoj trovi siajn proprajn motivojn rilati al Esperanto krom nur por gajni poentojn. Efektive oni starigis tendon por propagandi la lingvon al novaj gestudentoj, kiuj ĵus venis al la universitato komence de la nova lernojaro. Mi propraokule vidis klubanojn entuziasme klarigi pri Esperanto al interesitaj novicoj – sceno, kiun ni ne povas vidi en Pekino, ĉar tie jes funkcias kelkaj Esperanto-kursoj universitataj, sed ne ekzistas Esperanto-klubo studenta. Fakte ankaŭ ni, du eksterlandanoj, estis invititaj por helpi allogi novajn studentojn al la lingvo dum tiu ĉi tempo de varbado. Gabriel foje respondis al iuj demandoj de studentoj en sia flua ĉina lingvo, dum mi povis tion fari nur angle al unu studento, kiu hazarde demandis min pri la scipovo de la lingvo kaj formulis sian demandon tiulingve.

 


Milita ekzerco de novaj studentoj 
 
 
Liu Baoguo (dekstre) parolas pri Esperanto al nova studentino.

 

    Stariĝis tendoj de diversaj societoj studentaj por varbi novajn membrojn. Regis etoso simila al tiu en Japanio, kie tamen similaj aktivecoj okazas en aprilo kaj ne en septembro. Sed ankoraŭ io plia diferencis: multaj novaj studentoj portis verdan soldat-similan uniformon. Oni informis min, ke komence de la nova lernojaro okazas dusemajna milita ekzercado por novaj studentoj. Tio estis io tute nova por mi, ĉar en Japanio tia afero estis abolita tuj post la Dua Mondmilito kiel signo de militarismo kaj neniam plu reviviĝis. Do mi ne povis rezisti la tenton foti gestudentojn kune marŝadi sub la gvidado de kelkaj veraj armeanoj – kaj dume Baoguo, kiu min akompanis, ne maltrafis okazon paroli pri Esperanto al studentino en uniformo, kiu iom flanke, sub ombro atendis siajn samklasanojn fini la trejnadon. Mi vere miris pri la granda entuziasmo, kiu vivigas "Instruiston Liu", kiel oni nomus lin laŭ la ĉina maniero.

 


Gabriel Corsetti ludas gitaron ĉe la tendo de alia studenta societo kun Wang Hui (malantaŭe, dua de dekstre) kaj Wang Zhen (malantaŭe, unua de dekstre), membroj de la Esperanto-Asocio, apude.  

 

    Lia entuziasmo kunigite kun la bone elpensita kaj preparita instru-metodo devas nepre infekti studentojn: Kelkaj el la membroj de la studenta Esperanto-Asocio povis sufiĉe bone konversacii kun ni en Esperanto. Eble helpas ankaŭ la fakto, ke ĉi tie ne estas tiom multe da kromaj distraĵoj kiom en la ĉefurbo Pekino, kvankam mi povis vidi ŝikajn magazenojn, ret-kafejojn kaj similajn. Sed ja estis ne pro komplimento, ke mi esprimis deziron al Baoguo denove veni al tiu ĉi urbo por ĉeesti en liaj kursoj: Mi vere interesiĝis propraokule vidi, kiel li instruas Esperanton. Ok gestudentoj eĉ partoprenis en la ILEI-konferenco en Kunming en julio ĉi-jare kun Baoguo. Unu el ili, Wang Hui, studentino de la 4a jaro, diris al mi, ke ŝi tie interparolis ankaŭ kun Isikawa Tieko, estrino de la japana ILEI-filio, kiu foje rete korespondas kun mi.

 

    Jen mi raportis pri tiu parto de nia vizito, kiu estis destinita al la disvastigo de Esperanto. Laŭ alia lastatempa raporto de Baoguo, aperinta aliloke en tiu ĉi retejo, sume 547studentoj eklernis aŭ baldaŭ eklernos en kvar fakultativaj kursoj kaj 80 aliĝis al la studenta Esperanto-Asocio. Al la sukceso de la fakultativaj kursoj ni neniom kontribuis, ĉar la studentoj faris sian elekton fine de la lasta semestro. Sed ŝajne nia mallonga ĉeesto iom helpis pligrandigi la nombron de novaj membroj de la studenta Asocio: Post la vizito Baoguo informis min, ke kelkaj el ili menciis pri la du eksterlandanoj. Tio fakte donas al mi plian motivon por iam reviziti Baotou-on. Kaj se la studenta viglo konsistigas unu gravan parton de la movado en tiu ĉi urbo, en tiu vespero mi povis vidi alian gravan parton de la movado: Oni afable okazigis bonvenigan bankedon por ni en pompa restoracio, kie mi povis renkonti nemalmultajn patronojn de Esperanto en Baotou. Tiam mi sentis, ke mi povis konfirmi diron de iu veterana esperantisto, kiu jam komence de mia restado diris al mi, ke: "En Pekino la movado ne ĉiam estas tre vigla. Sed en aliaj, provincaj urboj estas entuziasmaj esperantistoj kaj ankaŭ iuj gravuloj aŭ riĉuloj, kiuj pretas finance aŭ alimaniere subteni ilin."

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments