Ĉefpaĝo

Pentrita Haŭto ll -- bileteja ĉampiono de la ĉinlingvaj filmoj

| 2012-10-26
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


 Afiŝo de la filmo Pentrita Haŭto II 


 

    Post projekciiĝo, la de Wu Ershan reĝisorita filmo Pentrita Haŭto II fariĝis ĉampiono de la ĉinlingvaj filmoj per la bileteja gajno de 700 milionoj da juanoj (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro). 

 

    40-jara Wu Ershan iam lernis en la fakultato de olepentrarto sub la Ĉina Centra Instituto de Belarto. Poste, li ĉesigis studadon en la instituto kaj daŭrigis la studadon en la reĝisora departemento sub la Pekina Filma Instituto.

 

    Wu Ershan estis fama reĝisoro de reklamoj. En la jaro 2011 li reĝisoris sian unuan filmon La Buĉisto, la Kuiristo kaj la Glavoj, kaj per ĝi li gajnis la premion de la plej elstara nova reĝisoro en la 48-a Orĉevala Filmo-Festivalo.

 


Wu Ershan, reĝisoro de la filmo Pentrita Haŭto II 


 

    Pentrita Haŭto II estas lia dua filmo, kaj rompis la rekordon de la ĉinlingvaj filmoj per la bileteja gajno. En la somero de la kuranta jaro, Pentrita Haŭto II estis ekprojekciita. Unu monaton post tio, pro la granda bileteja gajno diversaj kinejoj plilongigis la projekcian periodon, kiu superis tiun de la 3D-versio de la filmo Titanic.

 

    Oni resumis la sukceson de Pentrita Haŭto II en jenajn tri punktojn: fantaziaj rakontoj en la ĉina kaj okcidenta stiloj, famaj filmo-steloj kaj elementoj de 3D-versio.

 

    Fantaziaj rakontoj en la ĉina kaj okcidenta stiloj

 

    Wu Ershan diris: "Mi provas iĝi reĝisoro lerta en rakontado."

 


Statuo de Pu Songling 


 

    La rakonto Pentrita Haŭto II estas el la romano Mirrakontoj de Liaozhai verkita de Pu Songling (1640-1715). Multaj mirrakontoj en la romano estas vaste konataj en Ĉinio. Tio estas kolekto de rakontoj pri fantomoj, demonoj, feoj, diabloj kaj homoj. 

 

    La Pentrita Haŭto II verkita de Pu Songling rakontas, ke intelektulo Wang hejmigis junan virinon aliformitan de vulpo-spirito, estis mortigita de la lasta kaj poste savita de taoisto. Tiuspecaj rakontoj estas kvankam stiligitaj, sed ĉinaj legantoj neniam enuiĝos pro legado.

 

    Pentrita Haŭto II rakontas pri amrakonto laŭ la paradokso "voluptamo kaj sincereco": vulpo-spirito kaj princino amas samtempe la saman junulon, la vulpo-spirito havas belan pentritan haŭton sed sen homa koro kaj la princino havas vizaĝon difektitan tamen la koron plenan de amo. La antaŭa ŝanĝis sian belan haŭton pentritan kontraŭ la sincereco de la lasta. La junulo blindigis siajn du okulojn, kaj aperis miraklo: la tri personoj en la rakonto sin superis finfine per sincereco.

 


Desegno pri la fantazia kastelo en la filmo Pentrita Haŭto II 
 

Dezajno de kultado de la granda sorĉisto en la altaro 
 

Reĝo Che Nian de la regno Sirius 

  


Fantono ŝanĝas la haŭton en akvo 


 

    Pentrita Haŭto II estas nomita "nova fantazia filmo de la Oriento" kaj la fantazia temo donis plenan avantaĝon al la filmo. Wu Ershan opinias: "Fantazio estas koncepto el la Okcidento kaj tiu ĉi koncepto malsamas ol la mitoj kaj legendoj de Ĉinio. Kvankam la mitoj kaj legendoj de Ĉinio plejparte portas fortan fantazion, tamen ili ne estas pura fantazio. En la rakonton Pentrita Haŭto II oni almetis ĝuste la koloron de fantaziaj filmoj de la Okcidento. "

    Wu Ershan emas rigardi epizodojn en farado de la filmoj The Lord of the Rings,Harry Potter kaj Avatar kaj la eksplikojn de iliaj reĝisoroj, kaj el ili li lernis spertojn kaj teknikojn de la majstroj. Wu Ershan alte taksas Peter Jackson, li diris: "The Lord of the Rings revivigis la fantazian filmon. Antaŭ ol Peter Jackson faras The Lord of the Rings, la fantazia filmo estas preskaŭ fiaska."

 

    Laŭinforme, ankaŭ la venonta filmo de Wu Ershan Feng Shen Yan Yi estos fantazia. Li havas grandan intereson pri tiuspecaj filmoj kaj esperas sin klini super tiuspecaj filmoj dum 5-10 jaroj.

 

    Famaj filmo-steloj

 


Zhou Xun en la rolo de Malgranda Wei  


 

    Pentrita Haŭto II estas ludita de famaj filmo-steloj, tio estas unu el la gravaj elementoj de sukceso de ĝia bileteja gajno. Viraj kaj virinaj ĉefroluloj Chen Kun, Zhou Xun kaj Zhao Wei ĉiuj estas plej famaj kaj ege ŝatataj junaj aktoroj sur la ĉeftero de Ĉinio. Wu Ershan opinias, ke ili estas tre profesiaj, kaj kiel juna reĝisoro, li per sia pli granda seriozeco kaj pli granda diligenteco akiris ilian rekonon kaj konfidon. 

 

    Ĉefrolulinoj Zhou Xun kaj Zhao Wei konfesis, ke en la komenco ili ne volis akcepti inviton ludi en Pentrita Haŭto II konsiderante, ke estos malfacile por la filmo Pentrita Haŭto ll superi la Pentrita Haŭto I. Wu Ershan ilin persvadis. Unue li persvadis Zhou Xun, kiu ludis Malgrandan Wei, ĉefrolinon en la filmo Pentrita Haŭto I, kaj ŝi havis profundan amon al tiu rolo. En Pentrita Haŭto II Malgranda Wei devas superi amon kaj trovi por si memon, tio multe interesas Zhou Xun. Krome, Zhou Xun kaj Zhao Wei devas bone ludi sian novan rolon post interŝanĝo de la haŭto kaj la koro. Tio estas nova defio por la du aktorinoj, kiu incitis ilian emon provi la novajn rolojn. Por Chen Kun, ĉefrolulo en la filmo Pentrita Haŭto I, la plej alloga intrigo estas pri la blindigo de la du okuloj kaj solvo de la karna allogo. Tiu ĉi temo portas ian budhisman sencon, kaj ĝuste pro dezajno de tiu ĉi intrigo Chen Kun, kiu ŝatas legi librojn pri budhismo,konsentis aliĝi al la teamo por Pentrita Haŭto II.

 

    Oni projekciis la filmon nur en 3D-versio sed ne tiun en 2D-versio

 

    Pentrita Haŭto II estis farita kaj en 3D-versio kaj en 2D-versio. Sed post la projekciiĝo, la eldonanto decidis projekcii nur Pentrita Haŭto II en 3D-versio kaj forlasis tiun en 2D-versio. Tiu ĉi decido estis la plej grava kialo por la granda bileteja gajno de la filmo. Ĉar la prezo de la bileto por la 3D-versio estas pli kara ol tiu de la 2D-versio je 20-30 juanoj. Iuj fakuloj, kiuj rigardis la filmon kaj en 3D-versio kaj en 2D-versio, diris, ke fakte, la du versioj ne havas efektivan difenrencon, sed la eldonanto projekciis nur ĝian 3D-version, tio estas saĝa decido.

 

    En la somero de la kuranta jaro la ĉinaj kinejoj ne havas novan filmon en 3D-versio por projekcii, krom la filmo Pentrita Haŭto II. Kun tio neniu filmo en 2D-versio povas konkuri. Je tiu ĉi punkto Pentrita Haŭto II akiris per sia 3D-versio la unuan lokon en la ĉinlingvaj filmoj, venkinte la filmon Lasi la Kuglojn Flugi projekciitan nur en 2D-versio.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments