Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Semajnfina vojaĝo al Baotou, Interna Mongolio (II)

| 2012-10-29
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

 
Mongola laktoteo

 

    Kiam mi komencis plani la ĉi-fojan viziton, mi atendis, ke en Baotou mi manĝos laŭ la mongola stilo kaj ankaŭ multe aŭdos la mongolan lingvon, kiun mi cetere neniom komprenas. Sed la realaĵo montriĝis alia. La sola mongolaĵo, kiun mi konsumis, estis lakto-teo servata dum la bufeda matenmanĝo. La sola ŝanco aŭdi la mongolan lingvon estis en la trajno el Pekino, kie oni havis disaŭdigon por pasaĝeroj en tri lingvoj: ĉine, mongole kaj fine angle. En la reira vagonaro mi ne rimarkis ĉu oni disaŭdigis ion tian. Tio ne mirigu vin, ĉar nuntempe preskaŭ okdek procentoj de la loĝantaro en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio estas hanoj, la ĉefa gento en Ĉinio, enmigrintaj el aliaj partoj de la lando.

 


Dulingva stratosigno 
 

Dulingva ŝildo de restoracio 

 

    Mi tamen povis vidi ŝildojn kaj stratosignojn skribitajn en la tradicia mongola skribo, kiun oni, parenteze, povas skribi nur vertikale. En Ĉinio per koncerna leĝo oni preskribas dulingvismon ĉe tiaj publikaj elmontriloj en regionoj dense loĝataj de naci-minoritatoj. Unu el tiaj regionoj ja estas Interna Mongolio. Mi kun intereso alrigardis kaj ankaŭ foje fotis ŝildojn kun literoj por mi ne deĉifreblaj. Nur kun kelkaj ĉinaj mongoloj mi renkontis kaj fakte nur kun du mi havis ŝancon iom paroli: kiam ni estis ĉe la budo de la studenta Esperanto-Asocio, oni prezentis al ni du mongolajn studentojn, kiuj hazarde trapasis, kaj ni momente babilis kun ili. Mi informis ilin, ke unu japana amiko mia estas lingvo-sociologo specialiĝinta pri la mongola lingvo, kiu ofte restadas aŭ vojaĝas en Interna Mongolio, Mongolio kaj ankaŭ en Burjatio, tiu parto de Rusio, kie loĝas burjatoj, unu grava subgrupo de la mongoloj. Mi ne scias, ĉu la konversacio kun mi motivis iun el la du aliĝi al la Esperanta societo – LIU Baoguo poste per tujmesaĝilo diris al mi, ke estas iu mongola studento inter la novaj membroj.

 

    Ni rapide sekvu nian itineron en la dua tago de nia restado, kiam Gabriel Corsetti kaj mi vizitis kelkajn vidindaĵojn de Baotou. Matene ni, akompanate de Baoguo kaj aliaj esperantistoj, unue vizitis la Armilan Parkon, kiu por ni reprezentis la industriecon de la urbo. Sekve ni venis al la parko Saihantala. Tie nin atendis pluraj el la studentoj de Baoguo, kiujn ni renkontis la antaŭan tagon. Oni diris al ni, ke jen estas la sola stepo en Ĉinio, kiu sin trovas meze de urbo. Momente mi rememoris mian deven-urbon Tokio, kie centre ekzistas simile granda verda areo, kiun oni kutimas nomi: Imperiestra Palaco. Necesas tuj aldoni, ke tiun tokian verdaĵon oni ne povas libere viziti nek tie sin distri, kiel oni povas fari en la ekvivalento de Baotou. Sed certe estas unu komuneco: La "verda koro" en la centro donas la kernan identecon al la du urboj, kiujn ekstere kovras kvazaŭa ŝelo, kiu en la kazo de Tokio estas ĝia metropoleco kaj en la kazo de Baotou ĝia industrieco.

 


Gabriel (dekstre) rigardas min doni karoton al cervo. 
 
 
Nova paro preparas sin por fotiĝo.

 

    En la stepa parko, cetere, oni povas vidi libere vagantajn cervojn kaj doni manĝaĵon al ili. La cervoj omaĝas al la urbonomo de Baotou, kiu en la mongola signifas: "areo, kie vivas cervoj" – Buγutu laŭ la latina transskribo kaj prononcata proksimume kiel Bugat aŭ eĉ Bugt. Pro tio la urba emblemo enkorpigas cervon kaj ankaŭ troviĝas granda turo, ĉe kies pinto staras du cervoj saltontaj. Kontraŭ 5 juanoj mi aĉetis iom da tranĉitaj karotopecoj por doni al cervoj. Estis plezuro por mi nutri ilin post tiom longa intervalo: Kiel ĉirkaŭ 5-jara knabo mi spertis fari tion al cervoj en la japana urbo Nara, antikva ĉefurbo antaŭ proksimume 1300 jaroj, kie ili ankaŭ vagadas sen katenoj.

 


Ĉe mongola kultejo sur artefarita monteto 

 

    En Saihantala mi ankaŭ vidis propraokule, ke urbanoj ne nur sin distras en la stepa parko sed ankaŭ utiligas la lokon i.a. por fari memorfotojn pri geedziĝo. Mi jam pli frue rimarkis, ke ĉinaj novgeedzoj kutimas peti profesian fotiston fari fotojn, en kiuj ili pozas kvazaŭ ili estus famaj geaktoroj. Estis ĝojo por mi, ke nun, neatendite venis al mi ŝanco kaŝ-rigardi al pluraj paroj, kiuj tiu-cele pozas sur herbejo por fotiĝo. Poste ni plu promenis vizitante plurajn mongolajn jurtojn, kultejojn laŭ tibeta budhismo kaj ankaŭ ĉevalejon–mi povis vidi, ke ankaŭ hanoj en Baotou ja sentas fieron pri la mongola heredaĵo kaj bezonon referenci al ĝi. Do ankaŭ ne estas senkiale, ke tiu ĉi parko havas alian nomon: Parko de Ĝingis-Ĥano.

 


Ĉe la Flava Rivero (de maldekstre) Ma Jianming, Gabriel, la aŭtoro kaj Zhou Baoliang 
 

Altaj nov-konstruaĵoj en Baotou 

 

    Post la tagmanĝo ni momente ĝisis al la studentoj kaj per aŭto veturis al la bordo de la Flava Rivero, kiu estas alia fonto de fiero por urbanoj de Baotou. Nun mi vidis, ke nemalmultaj lokaj ekskursantoj al la riverbordo rimarkas la ĉeeston de Gabriel, evidenta eksterlandano, dum ili ne sukcesas rimarki mian malpli "ekzotikan" fremdulecon. Estas certe ĝene, se iuj gvatas vin aŭ krias al vi angle "hello" sen efektiva volo ion komuniki. Sed estante apud Gabriel en tiuj momentoj mi samtempe sentis, ke Esperanto eble havas pli da ŝancoj en tia urbo kiel Baotou ol en Pekino aŭ Ŝanhajo, kie oni ne plu interesiĝas pri ajnaj eksterlandanoj, ĉar ilia ĉeesto fariĝis banala ĉiutagaĵo. Malgraŭ ĝia sufiĉe moderna aspekto mankas en Baotou fremdlandanoj, kiuj laŭ la takso de Baoguo nombras nur dek aŭ simile escepte de okazaj ofic-vojaĝantoj aŭ turistoj. Ĝuste pro tio estas pli da ebleco, ke oni alte taksos la rolon de Esperanto, se ĝi peros kontakton kun fremdlandanoj aŭ eĉ ilin fizike venigi. Antaŭ dek du jaroj mi sugestis strategion eluzi tian eblecon en la japana kunteksto, sed la ĉi-foja vizito rememorigis al mi tiun iaman ideon, kiu probable validas ankaŭ en Ĉinio.

 

    Nia ekskurso finiĝis per vizito al la Muzeo de Baotou, kaj post iom da ripozo ni vespermanĝis pli familiare ol en la antaŭa tago. Baotou plaĉis al mi. Mi tamen ne sciis, ĉu tio estas pro ĝia propraj karakterizaĵoj aŭ nur pro la fakto, ke ĝi estas multe pli malgranda ol Pekino kaj konsekvence tie ne estas tiom multe da homoj aŭ aŭtoj kiom en la ĉefurbo. Laŭ la retejo de la urba registaro pli ol 2.45 milionoj da homoj loĝas en Baotou – komparu tion kun la loĝantaro en Pekino: Pli ol 20.18 milionoj. En 2002 Baotou ricevis la premion de UN-Programo por Homa Setlado (UN-HABITAT) , kiu celas honorigi municipojn, kiuj sukcesis plibonigi la lokajn loĝkondiĉojn. Ĉu do eblas vivi en la urbo pli komforte ol en aliaj urboj de Ĉinio? Mi ne povas tuj doni al tiu ĉi demando klaran respondon, i.a. ĉar mia restado estis nur du-taga. Mi almenaŭ havis impreson, ke ĉi tie novo kaj malnovo sin trovas en pli simpla kaj pli frapa kontrasto ol en la ĉina ĉefurbo, kie diversaj epokoj plurtavole akumuliĝas kaj elmontras vere kompleksan fizionomion. Kiel ajn, mi almenaŭ povas diri jenon: Mi sentis kvazaŭ esti refoje avertita pri tio, ke mi ne prenu Pekinon por la tuta Ĉinio.

 

    Post la 8-a vespere ni alvenis al la stacidomo de Baotou, kie nin atendis pluraj gestudentoj jam konataj. Mi povis almenaŭ diri en mia balbuta ĉina lingvo: "Vi estas la espero de la ĉina Esperanto-movado". Ĉu mi estus devinta persiste malaligatori kun ili? Al mi tamen plaĉas miksi Esperanton kaj la ĉinan, se miaj kunparolantoj ne estas tiom fluaj en "nia" lingvo, kaj mi ankaŭ dum la ĉi-foja restado spertis, ke la scipovo de la ĉina utilas ne nur por koni Ĉinion sed ankaŭ por koni la ĉinan movadon. Tiel do mi ĝisrevidis al Baotou, kiu montris al mi novan aspekton de Ĉinio kaj ankaŭ tiun de la Esperanto-movado en la lando.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments