Ĉefpaĝo

Ĉinio kaptis semojn de malutila kreskaĵo en haveno de la provinco Shandong

| 2012-10-30
Bookmark and Share


Laborantoj de la oficejo specimenas la sojfabojn importitaj. 
 

Laborantoj kvarantenigas la herbajn semojn. 

 

    La 28-an de oktobro en Rizhao, urbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio, la Lanshan-a oficejo de la Shandong-a Administracio de Kvalito- Superrigardo, Inspektado kaj Kvaranteno rimarkis kaj kaptis grandan nombron da herbaj semoj de malutila kreskaĵo dum kontrolado kaj ekzamenado de la importitaj sojfaboj el Usono. Laŭ la takso de la Centro de Agrikulturaj Produktaĵoj kaj Manĝaĵoj sub la administracio kaj laŭ la kontrolo de la Ĉina Akademio de Inspekto kaj Kvaranteno, parto de la herbaj semoj apartenas al speco da malutila kreskaĵo. Tio estas la unua fojo por Ĉinio rimarki kaj kapti tian malutilan bionton.

 

    La malutila kreskaĵo kun la latina nomo "solanum carolinense" kaj la angla "horse-nettle" estas tutparte venena al brutoj. Ĝi estas pereno kaj invadema al fremdaj lokoj. La koloniiĝo de tia herbo en Ĉinio, signifas minacon al la sano de homoj kaj bestoj de la lando. Tiel, la Lanshan-a oficejo pluapaŝe pliigos la ĉiutagan ekzamenadon kontraŭ malutilaj kreskaĵoj kaj inspektadon al la sojfabaj entreprenoj por garantii la sekurecon al la sano de ĉiuj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments