Ĉefpaĝo

La unuaj grandaj pandoj revenis "hejmen"

| 2012-11-01
Bookmark and Share

 
Granda pando ludanda en la nova hejmo 

 

Laborantoj kaj grandaj pandoj 

 

   La 30-an de oktobro la unuaj 18 grandaj pandoj revenis de la bazo Bifengxia en la urbo Ya' an al la panda bazo Shenshuping en Wolong, Sichuan-provinco. Tio markis, ke la rekonstruado de Wolong post la tertremo fundamente plenumiĝis.

 

    La Esplora Centro pri Grandaj Pandoj de Ĉinio, kiu havis la nomon "la bazo Wolong", estis serioze trafita de la grandega tertremo en Wenchuan en la jaro 2008 kaj 32 staloj de grandaj pandoj estis detruitaj. En junio de la sama jaro la esplora centro urĝe transigis pli ol 60 grandajn pandojn, inter kiuj 32 estis transportitaj al Pekino, Fuzhou kaj Chengdu, kaj aliaj al la bazo Bifengxia.

 

    La nove konstruita bazo Shenshuping de la esplora centro troviĝas en la loko je 22 kilometroj fore de la detruita bazo. Ĝia konstrua areo je 20 mil kvadrataj metroj estas 20-obla de tiu de la detruita bazo. La nova bazo estas helpe konstruita de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono. Ĝi estas dividita en tri zonoj respektive por bredado kaj sovaĝigo-trejnado de grandaj pandoj kaj por publika edukado pri sovaĝaj bestoj. En la bazo estas 59 staloj de grandaj pandoj, bestohospitalo kaj aliaj ekipaĵoj por sovaĝiga trejnado de grandaj pandoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments