Ĉefpaĝo

Ĉina Internacia Minindustria Konferenco en Tianjin

| 2012-11-05
Bookmark and Share


Dum la 14a Ĉina Internacia Minindustria Konferenco 
 

Ĉeestantoj de la konferenco rigardas eksponatajn minaĵojn. 

 

    La 4an de novembro 2012 en Tianjin inaŭguriĝis la 14a Ĉina Internacia Minindustria Konferenco. Al ĝi ĉeestas pli ol 6 mil personoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, specialistoj kaj kleruloj, reprezentantoj de mineralaj entreprenoj kaj financaj institucioj el pli ol 60 landoj kaj regionoj. La konferenco kun la ĉeftemo "man-en-mana traktado por komuna disvolviĝo" diskonigas politikojn de la reformado kaj pordomalfermo de la ĉina minindustrio kaj diskutas pri daŭripova disvolviĝo de la monda minindustrio, situacio kaj analizo de la monda minerala esploro, minindustrio kaj la kapitala merkato, mineja medio kaj minparko, sinteza utiligo de mineralaj resursoj.

 

    Dum la konferenco oni okazigas ĉefteman forumon, internacian forumon de mineralaj ministroj kaj altnivelan forumon de entreprenoj. Krome, kadre de la konferenco estas 27 aliaj forumoj pri daŭripova disvolviĝo kaj aliaj temoj kaj ankaŭ 9 prezentoj de kunlaboraj programoj fare de Brazilo, Rusio, Kanado, Aŭstralio, Gronlando, Argentino, Svedio, Peruo kaj Afriko.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments