Ĉefpaĝo

Protekto de Jangzio ĉe ĝia fonto

| 2012-11-07
Bookmark and Share

de XIA FEI kaj XU YE

 

    Jangzio havas sian fonton inter la montaro Kunlun sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, tegmento de la mondo, kaj la montaro Tanggula, kiu situas en la limregiono inter la provinco Qinghai kaj la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. Dum unumonata restado ĉe la fonto de Jangzio, ni vidis, ke degeneras la tieaj glaciriveroj kaj herbejoj, perdiĝas tero kaj akvo, serioziĝas plago de mikrotoj, kaj rapide malmultiĝas sovaĝaj bestoj.

 

    Por koni la ekologian staton de la regiono, kie troviĝas la fonto de Jangzio, ni veturis ĉiutage kelkajn centojn da kilometroj sur kotaj vojoj kovritaj de neĝo, vizitis kaj provinc-nivelajn gvidantojn kaj ordinarajn paŝtistojn por koni iliajn deziron, provon kaj protekton de la ekologia medio. Ilia komuna deziro estas: Protekto de Jangzio devas komenciĝi de la ekologia protekto de ĝia fonto kaj de ĉiuj popolanoj ĉe la rivero.

 

    Revo de vilaĝ-estro

 


Frua mateno ĉe la fonto de la Flava Rivero, Jangzio kaj la rivero Lancang 

 

Zhaduo, estro de la vilaĝo Suojia en la gubernio Zhiduo de la subprovinco Yushu, Qinhai-provinco en okcidenta Ĉinio, estas tutanime dediĉas sin al la ekologia protekto de la fonto de Jangzio. Kun profunda amo li diris al mi: "La tieaj riveroj, kampoj, herboj kaj eĉ ŝtonoj, ĉiuj havas la vivon, por ne paroli pri tiuj animaloj, kiuj vin rigardas per la okuloj larĝe malfermitaj. " 

 

    Li havas revon, tio estas starigi ĉirkaŭ la fonto de Jangzio grandskalan naturrezervejon kun ekologia protektado kaj turismado folklora. Li diris, ke la vilaĝo Suojia areas 60 mil kvadratajn kilometrojn kaj al ĝi apartenas preskaŭ ĉiuj dezertoj en la provinco, kia la dezerto Keke Xili. La loko kun la averaĝa altitudo de pli ol 4.6 mil metroj ne taŭgas por la vivo de homoj. En la gubernio estas pli ol 4 mil paŝtistoj, kiuj povas sin vivteni pere de ekspluato de folkloraĵoj, naturaj pejzaĝoj kaj turismado. Li diris, ke origine la loko estis regno de sovaĝaj bestoj. Post alveno de homoj, ili fuĝis en montarojn kovritajn de neĝo. Sekve de degenerado de herbejoj, la sovaĝaj bestoj forfuĝis, sed multiĝis mikrotoj kaj serioze sabliĝis herbejoj, dum la vivo kaj produkto de paŝtistoj fariĝas pli kaj pli malfacilaj.

 

    Ni esperas, ke pli da prudentaj homoj donos atenton al la revo de Zhaduo. Eblas, ke tiu ĉi revo povos savi la belan fonton de Jangzio.

 

    Provo de guberni-estro

 

    Shiqu, sidanta en la limkruciĝo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la provincoj Sichuan kaj Qinghai, estas la plej granda brutobredada gubernio de la provinco Sichuan kaj ĝia plej granda kaj fora gubernio kun la plej granda areo, la plej alta altitudo, la plej malalta temperaturo, kie la vivaj kaj laboraj kondiĉoj estas plej malfacilaj.

 


Birdoj en marĉoj ĉe la fonto de la Flava Rivero, Jangzio kaj la rivero Lancang 

 

    Guberni-estro Ke Tuo estas tibeta viro kun alta staturo. Sub lia gvido Shiqu-anoj komencis provsavi sin per protektado de ekologia medio en la loko. En la jaro 1994, la gubernio ekplantis laŭ longo de la rivero Jinsha ŝirmajn forstojn por bridi grundo-erozion. En kvin jaroj ili starigis ŝirmajn forstojn kun areo de mil hektaroj. Nazha, Qude, Ranjiao, Dangba kaj aliaj ŝirmaj forstoj efike mildigis grundo-erozion de 800 hektaroj da tero ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Jinsha kaj fiksis aŭ duonfiksis la antaŭajn sablajn dunojn. Ni venis al la bordo de la rivero Jinsha kaj vidis, ke etendiĝas tie poplaro alta je dek metroj, kaj sur la antaŭaj dezertaj dunoj prosperas sovaĝaj arbustoj, verdaj herboj kaj sovaĝaj floroj, kaj el la herbaro eĉ elflugis fazano. Kaj tiam ni sentis nin kvazaŭ en pitoreskejo. 

 

    Konscio de paŝtisto

 

    Ni faris intervjuon speciale al paŝtista familio en Qumalai, la unua gubernio ĉe la fonto de Jangzio. La 60-jara mastro de la familio nomiĝas Luo Ri. Li estas sana kaj serena kun la pensado klara. Li konscie per bariloj ĉirkaŭis grundon por planti herbojn kaj limigis la nombron de la bredatajn brutojn por protekti la herbejojn kontraŭ sabliĝo. Tio nin profunde impresis.

 

 
Herbejo ĉirkaŭita per bariloj

 

    Luo Ri estas malproksim-vida paŝtisto. Li ne estas ebria pro la sukceso de administrado laŭ familia kontrakto, sed antaŭvidas la problemon pri daŭrigebla disvolvo de la herbejoj. En la jaro 1986 li per bariloj ĉirkaŭis 60 hektarojn da grundoj sur la de li laŭkontrakte flagata monto kaj ekprovis planti herbojn. Post praktikado, li vidis la gigantan rolon de protektado de paŝtejoj, plantado kaj stokado de herboj en preventado de naturaj katastrofoj kaj riĉigado. Ĝis nun, li sinsekve elspezis 178.9 mil juanojn por tio, ĉiujare li plantas herbojn je pli ol 2 hektaroj kaj jam konstruis 4 herbejojn ĉirkaŭitajn per bariloj. La de li laŭkontrakte flagataj herbejoj de 470 hektartoj estis tute ĉirkaŭitaj per bariloj.

 

    La konscio kaj faro de tiu ĉi ordinara tibetano ja estas konsiderinda.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments