Ĉefpaĝo

Gardi lumon de okulmalsanuloj per sia propra vivo

| 2012-11-12
Bookmark and Share

de MU XU

 


Yang Peizeng legas kurac-registron. 
 
 
Yang Peizeng kaj liaj lernantoj
 
 
Yang Peizeng en malsanula ĉambro

 

    Sur la tablo de Yang Peizeng, vicdirektoro de la Unua Hospitalo sub la Chongqing-a Medicina Universitato, frapas al ni la okulojn stako da ordigitaj kurac-registroj. En oficĉambro kaj konsultejo troviĝas kelkaj grandaj bretaroj plenaj je dek miloj da kurac-registroj.

 

    Kiam Yang Peizeng donas kuracadon al pacientoj en ambulatorio, li ĉiam havas du ekzemplerojn de kuracaj registroj, unu por la paciento kaj la alia por si mem. Li diris: "Kurac-registroj estas tre valoraj por kuracistoj, ĉar granda parto de diagnozoj komenciĝas per demandoj pri malsano-historio. Se kuracistoj sukcesas kolekti multe da informoj pri la malsanulo, ili povas jam je la unua tempo fari ĝustan juĝon kaj pli rapide trakti la malsanon."

 

    Monto da akumulitaj kurac-registroj atestas penan laboradon de Yang Peizeng por klinika kuracado kaj studado de uveito, okul-malsano, kiu povas kaŭzi eĉ blindecon. En la daŭro de pli ol 20 jaroj li kuracis pli ol 100 mil pacientojn de okulmalsanoj; dum lia labortago, escepte de specialaj okazoj, li akceptas ĉiujn malsanulojn ĝis la fino, kaj kelkfoje li devas longigi sian labortempon ĝis la dua horo de la sekva mateno.

 

    Yang Peizeng gardas lumon de malsanuloj per sia lerta kurac-arto. Antaŭ kelkaj jaroj la vidpovo de iu juna instruistino severe reduktiĝis kaj ŝi fariĝis preskaŭ blinda. Pluraj ekspertoj diris, ke la malsano estas nekuracebla. Kun la lasta espero ŝi vizitis Yang Peizeng, kaj post unu-jara kuracado ŝi vere povis vidi la lumon.

 

    La nobla moralo de Yang Peizeng kortuŝis multajn malsanulojn. Super-mezlernejano en tertrem-trafita regiono en Wenchuan iam blindiĝis, sed povis regajni sian vidkapablon post zorgema kuracado de Yang Peizeng. Li skribis leteron al Yang Peizeng: "Via rido estas kvazaŭ klara fonto en dezerto. Ĝi alportas senliman konsolon al ĉiuj malsanuloj."

 

    Yang Peizeng naskiĝis en kamparo de Henan. Lia patro estis kuracisto, kaj Yang Peizeng komencis sekvi sian patron diagnozi pacientojn ekde la aĝo de 10 jaroj. "Kiam malsanuloj venis, li tuj demetis manĝbastonetojn, se li estis dum manĝado. En vintraj noktoj li tuj ellitiĝis kaj servis al malsanuloj, precipe al tiuj, kiuj havas febron aŭ diareon," diris Yang Peizeng, "tiam mi konvinkiĝis, ke estas nepra respondeco de kuracistoj forigi suferojn de pacientoj."

 

    Dum la studado en la Henan-a Medicina Universitato Yang Peizeng multe interesiĝis pri uveito. La patologio de la malsano estas kompleksa, kaj troviĝas pli ol cent kaŭzoj kaj specoj. En Ĉinio kvin milionoj da homoj estas trafitaj de tiu malsano. Sed ĝia kuracado estas la plej malforta punkto de oftalmologio en Ĉinio.

 

    Por konkeri la malsanon, dum la doktoriĝaj jaroj Yang Peizeng ofte restis en laboratorio de frua mateno ĝis profunda nokto. Post la doktoriĝo Yang Peizeng daŭrigis sian studon en la Zhongshan-a Oftalmologia Centro sub la Universitato Sun Yat-Sen. Yang Peizeng kaj lia grupo atingis internacian nivelon en iuj kampoj en tiu-rilata kuracado kaj esploro. Yang Peizeng plurfoje ricevis premiojn, kaj estis elektita kiel plenum-komitatano, estrarano aŭ membro de la Internacia Okul-inflama Societo, la Internacia Uveito-studa Grupo kaj aliaj du organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri uveito. Samprofesiuloj nomas lin "la plej bona ĉina kuracisto de uveito".

 

    En aprilo de 2008 Yang Peizeng komencis sian kuracadon en okcidenta Ĉinio. En la Unua Hospitalo sub la Chongqing-a Medicina Universitato li fondis la Centron por Kuracado kaj Esplorado de Uveito, kiu akceptas la plej grandan nombron de uveito-pacientoj en la mondo.

 

    Rekomendite de loka kuracisto, iu paciento el Anhui-provinco volis viziti Yang Peizeng en Kantono. Informite, ke la kuracisto transposteniĝis al Chongqing, la paciento sekvis lin al la loko . Alfronte esperojn de malsanuloj Yang Peizeng diris, ke li povas fari nur unu aferon: klopodi, klopodi kaj denove klopodi. Li diris, ke troviĝas kvar stadioj de kuracado: kuracado per medikamento, operacio kaj aparatoj; kuracado per la "cerbo"; kuracado per la "koro"; kaj kuracado per la "vivo". Li diris: "Bona kuracisto devas dediĉi sian tutan vivon al kuracado kaj nur tiel li aŭ ŝi povas plene realigi la valoron de sia propra vivo."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments