Ĉefpaĝo

Jarkunveno de Internacia Financa Forumo '2012 en Pekino

| 2012-11-19
Bookmark and Share

 
La embleo de la jarkunveno
 
 
S-ro Wu Jinglian en prelego dum la jarkunveno

 

    En la 17a kaj 18a de novembro okazis en Pekino la 9a Tutmonda Jarkunveno de la Internacia Financa Forumo '2012 kun la ĉeftemo "ŝanĝiĝo de la ekonomia situacio kaj la financa reformado en la mondo". Al ĝi ĉeestis pli ol cent gvidantoj el la Unuiĝintaj Nacioj, la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fondaĵo kaj akademiaj personoj el la tuta mondo. La kunveno donis antaŭvidan pensadon kaj eblan vojon al la ekonomia kaj financa disvolviĝo de Ĉinio kaj de la mondo.

 

    La Internacia Financa Forumo estas sendependa, neprofitcela kaj neregistara internacia organizo. Ĝi kiel internacia financa esplorinstitucio estis iniciatita kaj fondita de tutmondaj financaj institucioj kaj gvidantoj en oktobro de 2003 en Pekino. Cheng Siwei kaj Paul Volcker servas kiel ĝia komuna prezidanto, Han Seung-soo kiel prezidanto de ĝia konsilista komitato kaj Wu Jinglian kiel prezidanto de la akademia komitato.

 

    Cheng Siwei diris en la kunveno, ke sen altigo de laborproduktiveco oni ne povas solvi la problemon pri riĉaĵa kreado kaj distribuo.

 

    Wu Jinglian prelegis en la kunveno. Li asertis, ke la fundamenta problemo alfrontata de Ĉinio estas ŝanĝi la kreskigan modelon kaj pliigi la kontribuon de efikeco al kreskado, kaj nur tiel oni povas rapide bonigi la ekonomian aspekton.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments