Ĉefpaĝo

Kontraktis Ĉinio kun la Orienta Kongolo (Kinŝaso) pri komunika satelito

| 2012-11-20
Bookmark and Share


Yin Liming, prezidanto de la ĉina korporacio, subskribas kun la reprezentanto de la orienta kongola kompanio. 

 

    La 17-an de novembro subskribis interkonsenton la Ĉina Grand-Mura Industria Korporacio kun la ŝtata kompanio de telekomunika satelito de la Orienta Kongolo (Kinŝaso) pri la satelita surorbita transdono kaj teknika subtenado en la Ĉina Internacia Ekspozicio de Aviado kaj Aeronavigado. La Orienta Kongolo fariĝis la dua importanto de la ĉina satelitaj produktaĵoj inter la afrikaj landoj.

 

    Tiutage, la ĉina kompanio subskribis ses interkonsentojn kun la ĉinaj kaj alilandaj kontraktantoj. La totala sumo de la menciitaj kontraktoj atingis 15 miliardojn da juanoj (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro).

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments